|
|
TUTMONDA ESPERANTISTA
JUNULARA ORGANIZO
Komitata
Reglamento
Teksto valida je 30a de julio
1998
Tiu chi reglamento estis akceptita
dum la komitatkunveno en la IJK en Rijeka, 1998, kaj
anstatauas la tekston el la broshuro kun mencio "Teksto
valida je 7 augusto 1995".
- DIFINOJ
En tiu chi Reglamento:
- "La Organizo"
signifas Tutmondan Esperantistan Junularan
Organizon.
- "La Regularo" signifas la
Regularon de la Organizo.
- La terminoj
"anstatauanto","Estraro", "Faka Sekcio","Ghenerala
Sekretario", "Komitato", "Landa Sekcio" kaj
"Vicprezidanto" signifas tiujn estrarojn de la
Organizo kiuj estas same nomitaj en la
Regularo.
- "UEA" signifas Universalan
Esperanto-Asocion tian kia ghi estas difinita de
artikolo 2-2 de la Regularo.
- "Li" signifas li-n kaj
shi-n.
- "Prezidanto" signifas la
Prezidanton de la Organizo. Okaze de lia necheesto,
ghi signifas homon kiu anstatauas lin.
- "Unua Vicprezidanto"
signifas,el pluraj Vicprezidantoj, tiun kiu estas unua
lauvice, el unu Vicprezidanto la
Vicprezidanton.
- "Dua Vicprezidanto"
signifas, el pluraj Vicprezidantoj, tiun kiu estas dua
lauvice.
- "Tria Vicprezidanto"
signifas, el tri Vicprezidantoj, tiun kiu estas tria
lauvice.
- "Kasisto" signifas la
estraranon pri financoj de la Organizo.
- "Sesio" signifas chiun
kunsidon de la Komitato kiu ne estas rompita per
prokrasto ghis posta momento au tago, sed povas esti
rompita per mallongaj pauzoj.
- "Kunveno" signifas aron de
sesioj kiuj havas komunajn konvokigon kaj
tagordon.
- "Prezidanto de la Komitato"
signifas la homon, kiu je iu ajn momento, efektive kaj
laurajte prezidas sesion.
- "Komitatano" signifas iun
ajn el la homoj tiel menciitaj en artikolo 3-2 ghis 6
de la Regularo. Dum ties periodo de ofico, ghi
signifas ankau anstatauanton de komitatano A.
- "Ghenerala Direktoro"
signifas tiun personon de UEA kiu estas same nomita en
paragrafo 44 de la Statuto de UEA.
- "Patrono" signifas
subtenanton de la Organizo tian kia li au shi estas
difinita de artikolo 2-11 de la Regularo.
- "Membro" signifas
Individuan, Asocian au Alighintan Membron de la
Organizo tiajn kiaj ili estas difinitaj de artikolo
2-10 de la Regularo.
- "Partopreno" en decido
signifas:
- En kunveno,
chiun komitatanon kiu sin anoncis kiel
partoprenanto al la chefprotokolanto per subskribo
de listo malfermita plej malfrue de la unua
sesio;
- En poshta vochdono, chiun
komitatanon kies vochdonilon ghustatempe ricevas la
Ghenerala Sekretario.
- El pluraj eblecoj:
- "Plimulton"
havas tiu, kiun elektis pli da partoprenantoj ol
elektis iun ajn unuopan alian eblecon;
- "Plejmulton" havas tiu,
kiun elektas pli ol duono de la
partoprenantoj;
- "Dutrionan
plimulton"havas tiu, kiun elektas pli ol du trionoj
de la partoprenantoj.
- "Reglamento" signifas tiun
chi Reglamenton, nome la Komitatan Reglamenton de la
Organizo.
- "Reglamentoj" signifas
chiujn reglamentojn de la Organizo, tiajn kiaj ili
estas difinitaj de artikolo 2-7(6) kaj (7) de la
Regularo, konsideratajn aran unuon.
- "Sindeteni" signifas ne
vochdoni.
- "Sendi" signifas irigi tiel,
ke lau supozo de la sendinto, la sendajho alvenos che
sia celo ne pli ol 15 tagojn poste.
- "Kotizinta" signifas, ke la
koncerna homo ricevigis sian kotizon al la Centra
Oficejo.
- KOMPETENTECO
- La Komitato estas
la supera instanco de la Organizo. Ghi:
- difinas la
gheneralan agadon de la Organizo;
- elektas estraranojn kaj
rajtas eksigi ilin;
- decidas pri la agado de
la Estraro;
- aprobas la bugheton kaj
ekzamenas la financojn de la Organizo;
- decidas pri akcepto kaj
eksigo de Landaj kaj Fakaj Sekcioj;
- decidas pri akcepto kaj
eksigo de honoraj prezidantoj kaj de honoraj
membroj;
- decidas pri eksigo de
Patronoj;
- decidas pri
reglamentoj;
- decidas pri aliaj aferoj
ne rezervitaj al aliaj organoj au instancoj.
- La Komitato ankau povas
decidi pri chiuj aferoj, pri kiuj kompetentas la
Estraro au unuopa estrarano; komitata decido tiam
nuligas kontrauan estraran au estraranan decidon.
- KOMITATANOJ KAJ
ANSTATAUANTOJ
- Chiu Landa Sekcio
kaj Faka Sekcio devas nomumi sia(j)n komitatano(j)n A
skribe al la Ghenerala Sekretario. Plej malfrue kun
sia nomumo, Landa Sekcio au Faka Sekcio devas skribe
informi la Gheneralan Sekretarion pri kiom ghi pagis
al la Organizo pro sia kotizo priskribita de artikolo
2-10(3) de la Regularo. Se Landa Sekcio au Faka Sekcio
pagis tiun kotizon pere de Landa Asocio de UEA au de
alia organizo, au se tiun kotizon ricevis UEA anstatau
TEJO, tion devas skribe konfirmi la Landa Asocio au
alia organizo au, respektive, UEA, plej malfrue kun
tiu nomumo. Nomumo estas nevalida se la Ghenerala
Sekretario ne ricevas tian konfirmon.
- Landa Sekcio au Faka Sekcio
rajtas malnomumi (eksigi) komitatanon A nomumante
alian komitatanon A skribe al la Ghenerala
Sekretario.
- Nomumo de anstatauanto de
komitatano A devas esti farita skribe al la Ghenerala
Sekretario, kaj devas esti skribe aprobita de la
koncerna komitatano A kaj de la koncerna Landa au Faka
Sekcio.
- La Ghenerala Sekretario
devas ricevi nomumon de anstatauanto plej malfrue dum
la unua sesio de la kunveno.
- Chiu komitatano A povas
nomumi nur unu anstatauanton por chiu kunveno. Dum la
koncerna kunveno la anstatauata komitatano havas
neniujn komitatajn rajtojn.
- POSHTA VOCHDONO
- Chiu komitatano
rajtas postuli poshtan vochdonon pri iu ajn decidota
punkto. Se la Komitato estas kunvenanta,poshta
vochdono okazas se la Komitato akceptas la postulon.
Se la Komitato ne estas kunvenanta, poshta vochdono
automate okazas.
- Gvidas poshtan vochdonadon
la Ghenerala Sekretario.
- Ghis la 15a de oktobro, la
30a de januaro kaj la 10a de majo la Ghenerala
Sekretario sendas al la komitatanoj la proponojn
eventuale alvenintajn che li ghis respektive la 1a de
oktobro, la 16a de januaro kaj la 26a de aprilo. Chiun
fojon li sendas kun la proponoj vochdonilon per kiu
chiu komitatano povas indiki pri chiu propono poran au
kontrauan vochon, au sian sindetenon.
- Se la Ghenerala Sekretario
ne ricevis proponojn ghis la limdato, li ne devas
skribi al la komitatanoj por informi ilin pri
tio.
- Estas validaj tiuj
vochdoniloj, kiujn la Ghenerala Sekretario rericevas
plej malfrue 45 tagojn post ilia forsendo.
- Se plejmulto de la
partoprenantoj ne sindetenas, tiu el la poro kaj la
kontrauo kiu havas la plimulton venkas. Okaze de
egaleco decidas la Prezidanto. Se simpla plejmulto de
la vochdonantoj sindetenas, oni konsideras tion decido
(tion kiam la oÞciala gazeto aperas ses fojojn
en jaro; kiam la oÞciala gazeto aperas
kvarfojojn en jaro, anstatau 136 tagoj estu 161 tagoj)
ne vochdoni poshte pri tiu propono.
- La Ghenerala Sekretario
sendas al la komitatanoj, Landaj kaj Fakaj Sekcioj
informon pri la rezulto de chiu poshta vochdono
plejmalfrue 60 tagojn post la forsendo de la
vochdoniloj.
- OKAZO KAJ KUNVOKO DE
KUNVENO
- Ordinara
komitatkunveno okazas unu fojon jare;
krome,eksterordinaraj komitatkunvenoj okazas
launecese.
- Ordinara kunveno okazas dum,
kaj en la kadro de, la Internacia Junulara Kongreso
(IJK). Se la kunvokanto opinias tion utila, ghi povas
komencighi maksimume tri tagojn antau la IJK au
finighi tri tagojn post la IJK.
- Kunvokas ordinaran kunvenon
la Ghenerala Sekretario. Li sendas skriban inviton al
chiu homo nomumita kiel komitatano por la koncerna
oficperiodo, chiu anstatauanto kaj al la Ghenerala
Direktoro, kaj kopie al chiu Landa kaj Faka Sekcio
almenau 45 tagojn antau la komenco de la kunveno. Kun
la invito li sendas la tiam validan tekston de la
Regularo kaj de la Reglamentoj.
- Eksterordinara kunveno
okazas kiam tion postulas au la Estraro,au kvinono de
la komitatanoj, au la Estraro de UEA se chi tiu
opinias ke la Estraro de la Organizo ne funkcias kaj
ke tiu nefunkciado devas esti urghe traktata.
- Kunvokas eksterordinaran
kunvenon au la Ghenerala Sekretario au la instanco kiu
postulas ghin. La kunveno devas okazi en urbo,
elektita de la kunvokanto, kie estas oficejo de la
Organizo/UEA, au en internacia Esperanto-renkontigho
tiucele aprobita de la Estraro de TEJO. La kunvokanto
sendas skriban inviton al chiu komitatano, chiu
anstatauanto kaj al la Ghenerala Direktoro kaj kopie
al chiu Landa kaj Faka Sekcio, almenau 50, sed ne pli
ol 80, tagojn antau la komenco de la kunveno. La
invito informas pri la loko, tago kaj horo de la unua
sesio de la kunveno, kaj enhavas proponon pri la
tagordo.
- PARTOPRENO EN KUNVENO
- Chiu komitatano
povas cheesti, paroli kaj vochdoni en chiu kunveno de
la Komitato.
- Chiu membro, honora membro,
honora prezidanto, patrono,komisionano kaj komisiito
de la Organizo povas cheesti kaj paroli en chiu
kunveno de la Komitato. La Komitato povas tamen decidi
ke iu(j) au chiuj el chi tiuj ne povas paroli.
- Chiu homo ne jam aludita
povas cheesti, sed ne povas paroli,dum chiu kunveno,
se la Komitato ne decidas kontrau ties cheesto. La
Komitato tamen povas decidi ke iu(j) au chiuj el tiuj
chi povas paroli.
- La artikoloj 3.5, 12.2 kaj
14.3 de la Reglamento ne kontrauas tiun chi
paragrafon.
- DUMKUNVENAJ LABORORGANOJ
- La dumkunvenaj
labororganoj de la Komitato estas la Mandata
Komisiono, la Propona Komisiono, la Vochdona Komisiono
kaj la Kandidata Komisiono. Chiu labororgano havas
almenau du membrojn. Unu homo povas esti membro de pli
ol unu labororgano.
- Por chiu labororgano la
Estraro au la kunvokinto proponas liston de membroj,
kiun la Komitato eventuale modifas ghis ghi akceptas
la proponon.
- La Mandata Komisiono
kontrolas la komitatanecon de chiu homo kiu deziras
partopreni la kunvenon kiel komitatano. La Mandata
Komisiono raportas pri tio al la Komitato.
- La Propona Komisiono laupete
helpas komitatanojn pretigi proponojn por la
Komitato.
- La Vochdona Komisiono
launecese nombras vochojn dum la kunveno kaj raportas
al la Komitato.
- Antau la elektoj la
Kandidata Komisiono prezentas al la Komitato la nomojn
de chiuj kandidatoj. La Komisiono povas rekomendi
kandidatojn kiuj, lau la takso de la Komisiono, bone
plenumus la respondecojn de la koncernaj oficoj se ili
estus elektitaj. Membroj de la Komisiono ne
kandidatas.
- KVORUMO
- Kunveno estas
kvoruma kaj decidopova kiam ghin partoprenas almenau
triono de la komitatanoj.
- Kvorumon en kunveno
kontrolas la Ghenerala Sekretario kaj, post la
starigo, la Mandata Komisiono.
- TAGORDO
- Proponojn pri
tagorderoj oni alvenigas che la kunvokanto plejmalfrue
15 tagojn antau la komenco de la kunveno.
- La kunvokanto kompilas por
la kunveno tagordproponon kiu enhavas chiun proponitan
eron kaj krome la jenajn devigajn erojn:
- Malfermo
- Eventuala elekto de
prezidanto de la Komitato
- Proponoj pri:
- Vochdona
Komisiono
- Mandata
Komisiono
- Kandidata
Komisiono
- Propona
Komisiono
- Fikso de cetera
tagordo
- La tagordproponon estas
prezentita al la kunveno je la malfermo, kaj la
kunveno laboras lau ghi ghis inkluzive ero 4.
- La kunveno tiam amendas la
tagordproponon eventuale aldonante,modifante au
nuligante erojn ghis la akcepto de la tuta
propono.
- Post tiu akcepto eblas
amendi la tagordon nur per dutriona plejmulto.
- PREZIDADO KAJ
PROTOKOLADO
- La Prezidanto
normale estas la Prezidanto de la Komitato. Se necese,
lin lauvice anstatauas la unua, dua kaj tria
Vicprezidanto.Se neniu el tiuj povas esti Prezidanto
de la Komitato, la Komitato elektas kiu prezidas
ghin.
- Respondecas pri la protokolo
de la kunveno de la Komitato la Ghenerala Sekretario.
La Ghenerala Sekretario povas laubezone nomumi
protokolantojn.
- La Ghenerala Sekretario
sendas unu kopion de la protokolo al chiu komitatano,
anstatauanto, Landa kaj Faka Sekcioj, ene de 45
tagoj.
- La protokolo ekvalidas 45
tagojn post sia dissendo se en tiu periodo neniu
cheestinta komitatano au anstatauanto postulas poshtan
vochdonon, proponante specifan ghustigon. La valida
protokolo estas la unusola autoritata dokumento pri la
kunveno.
- PROCEDURO
- Post akcepto de la
tagordo, la Komitato traktas chiun tagorderon lauvice,
sub gvido de la Prezidanto de la Komitato.
- Ekparoli oni povas nur post
permeso de la Prezidanto de la Komitato, kiu ankau
povas fari liston de la parolantoj. La Komitato povas
laubezone decidi pri limigo de la paroldauro de chiu
parolanto dum la trakto de difinita tagordero.
- Se ne prezentighis specifa
propono pri iu tagordero, komitatano povas paroli
ghenerale pri tiu tagordero, au povas prezenti
specifan proponon rilate ghin.
- Se prezentighis specifa
propono pri iu tagordero, komitatano povas paroli pri
tiu propono au povas proponi amendi ghin.
- Kiam neniu komitatano
deziras plu paroli pri iu propono au amendo-propono,
la Prezidanto de la Komitato fermas la diskutadon pri
tiu, kaj vochdonigas la Komitaton.
- Malgrau la ceteraj artikoloj
de paragrafo 11 de la Reglamento, komitatano rajtas
fari unu el la jenaj proceduraj proponoj (kiuj estas
tiuj vochdonendaj sen diskuto) kiam ajn dum la
konsido, akirinte parolpermeson de la Prezidanto de la
Komitato:
- Tiuj vochdoni
pri la propono diskutata;
- Tiuj vochdoni pri la
amend-propono diskutata;
- Pauzi dum dek
minutoj;
- Fermi la diskutadon sen
vochdono kaj ektrakti la venontan
tagorderon;
- Okazigi poshtan vochdonon
lau paragrafo 4 de la Reglamento.
- VOCHDONO EN KUNVENO
- Post fermo de la
diskuto pri iu propono au amendo- propono, oni
vochdonas pri tiu.
- Gvidas la vochdonon la
Prezidanto de la Komitato. Krom lau la proceduro
priskribita en artikolo 12.4 de la Reglamento, la
Prezidanto de la Komitato ne rajtas vochdoni.
- Pri chiu propono
partoprenanto au vochdonas au sindetenas. La Vochdona
Komisiono nombras kiom da partoprenantoj vochdonas
por, kaj kiom vochdonas kontrau. La protokolanto
kalkulas kiom da partoprenantoj sindetenas.
- Se plejmulto de la
partoprenantoj ne sindetenas, tiu el la poro kaj la
kontrauo kiu havas la plimulton venkas. Okaze de
egaleco, decidas la Prezidanto de la Komitato.
- Se plejmulto de la
partoprenantoj sindetenas:
- Se temas pri la
unua vochdono pri tiu propono, au pri decido nepre
farenda pro priskribo de la Regularo au Reglamento
oni remalfermas la diskuton pri tiu propono kaj,
kiam tiu dia diskuto estas finita, vochdonas duan
fojon.
- Se ne temas pri la unua
vochdono de la Komitato pri tiu propono, oni
konsideras tion decido ne vochdoni pri tiu
propono.
- Krom lau la proceduro
priskribita en artikolo 12.5 de la Reglamento, oni
vochdonas nur unu fojon pri iu propono dum unu
kunveno.
- En paragrafo 12 de la
Reglamento, "propono" signifas ankau
amendo-proponojn.
- SEKRETA VOCHDONO
- Chiu vochdono pri
elekto de estrarano, komitatanoj C,komisiitoj kaj
komitatanoj A de UEA por la Organizo (sed ne membroj
de labororganoj) estas farita sekrete lau la proceduro
priskribita en paragrafo 14 de la Reglamento.
- Sektreta vochdono okazas
ankau por decido pri regularshangho, honora membro,
honora prezidanto, akcepto au eksigode Landa Sekcio
kaj Faka Sekcio kaj krome kiam ajn du komitatanoj tion
postulas. Tiam sekreta vochdodno okazas lau la
proceduro priskribita en paragrafo 12 de la
Reglamento.
- Okaze de sekreta vochdono,
gvidas la vochdonadon kaj nombras la vochojn la
Vochdona Komisiono.
- ELEKTOJ
- Chiu elekto por la
oficoj menciitaj en artikolo 13.1 de la Reglamento
okazas lau la proceduro priskribita en paragrafo 14 de
la Reglamento.
- Gvidas la vochdonadon kaj
nombras la vochojn la Vochdona Komisiono.
- Krom lau la proceduro
priskribita en artikoloj 14.7.4 kaj 14.8.4 de la
Reglamento, la Prezidanto de la Komitato ne rajtas
vochdoni.
- La tenantoj de la oficoj en
la Estraro de TEJO, nome la Prezidanto, la
vicprezidanto(j), la Ghenerala Sekretario kaj la
Kasisto,devas esti elektitaj al specifa ofico. Tio
signifas, ke devas okazi aparta elekta por chiu el
tiuj oficoj. Oni vochdonas unue por la Prezidanto, due
por la vicprezidanto(j), trie por la Ghenerala
Sekretario kaj kvare por la Kasisto.
- Kiam la nombro de elekteblaj
kandidatoj ne estas priskribita de la Regularo, la
Komitato devas unue decidi kiom da ofico-tenantoj ghi
maksimume elektos, antau ol ghi elektas. Pro la
proceduro priskribita en artikolo 14.7 de la
Reglamento, povas esti elektitaj malpli da
ofico-tenantoj ol la maksimumo decidita de la
Komitato, sed ne povas esti elektitaj pli da
ofico-tenantoj ol tiu maksimumo.
- En artikoloj 14.7 kaj 14.8
de la Reglamento la simbolo "m" signifas la maksimuman
nombron de elekteblaj kandidatoj, kaj la simbolo "2m"
signifas duoblon de la maksimuma nombro de elekteblaj
kandidatoj.
- Se ne estas pli ol "2m"
kandidatoj:
- Oni faras
balotilon kun la nomo de chiu kandidato,ordigita
lau la chefa nomo skribita nacilingve per
latinajliteroj.
- Partoprenantoj vochdonas
por kandidato metante ikson apud ties nomo, Ghis
maksimumo de "m" kandidatoj. Oni neaparte indikas
tiujn kandidatojn, kiujn oni ne elektis. Estas
nevalidaj tiuj balotiloj kiuj havas pli ol"m"
iksoj.
- Estas konsiderataj
elektitaj tiuj "m" kandidatoj kiuj havas plej da
voçoj, kondiche ke ili ankau ricevis porajn
vochojn de almenau plejmulto de la validaj
balotiloj.
- Okaze de egaleco inter
kandidatoj, decidas la Prezidanto de la
Komitato.
- Se estas pli ol "2m" da
kandidatoj:
- Oni faras balotilon kun la
nomo de chiu kandidato,ordigita alfabete lau la chefa
nomo skribita nacilingve per latinaj literoj.
- Partoprenantoj vochdonas por
kandidato metante ikson apud ties nomo, ghis maksimumo
de "2m" kandidatoj. Oni ne aparte indikas tiujn
kandidatojn, kiujn oni ne volaselekti. Estas nevalidaj
tiuj balotiloj kiuj havas pli ol "2m" iksojn.
- Tiuj "2m" kandidatoj kiuj
havas plej da vochoj iras al dua vochdono, organizita
lau la proceduro priskribita en artikolo 14.7 de la
Reglamento.
- Okaze de egaleco de vochoj
inter kandidatoj, decidas la Prezidanto de la
Komitato.
- INTERPRETADO
- Pri demandoj ne
tushitaj en la Reglamento validas lauvice aliaj
reglamentoj, la Regularo, la Regularo de la Komitato
de UEA, la Statuto de UEA, kaj la Gheneralaj reguloj
de la nederlanda juro.
- Nenio en la Reglamento povas
kontraui la Regularon.
- La Komitato povas modifi la
Reglamenton per decido de plejmulto.
|