|
|
TUTMONDA ESPERANTISTA
JUNULARA ORGANIZO
Reglamento pri Honoraj
Membroj kaj Honoraj Prezidantoj
Teksto valida je 30a de julio
1998
Tiu chi reglamento estis akceptita
dum la komitatkunveno en la IJK en Rijeka, 1998, kaj
anstatauas la tekston el la broshuro kun mencio "Teksto
valida je 7 augusto 1995".
- Tutmonda Esperantista Junulara
Organizo (TEJO) havas lau sia regularo Honorajn Membrojn
kaj Honorajn Prezidantojn.
- TEJO honoras ne pli ol unu
personon en chiu jaro, chu kiel Honoran Membron, chu kiel
Honoran Prezidanton.
- Membroj de la gvidorganoj de
TEJO ne rajtas elektighi kiel Honora Membro au Honora
Prezidanto dum ili oficas en la koncerna organo, nek dum
unu jaro ekde sia eksigho.
- Proponon pri elekto de Honora
Membro au de Honora Prezidanto faras, au la Estraro, au
dek komitatanoj, au 25 Individuaj Membroj loghantaj en
almenau kvin diversaj regionoj. Ghin ricevas la Ghenerala
Sekretario.
- La Estraro konsideras proponon
lau la meritoj, kaj prezentas al la Komitato kun siaj
rekomendoj. Specife, la Estraro povas rekomendi, ke
propono elekti personon Honora Prezidanto estu traktita
kiel propono elekti la koncernan personon Honora
Membro.
- La elekto de Honora Membro au
Honora Prezidanto fare de la Komitato ekvalidas, nur kiam
tiu persono akceptas la honoron.
- Honoraj Membroj kaj Honoraj
Prezidantoj de TEJO ricevas la samajn servojn kiel
patronoj de TEJO.
|