|
|
TUTMONDA ESPERANTISTA
JUNULARA ORGANIZO
Reglamento pri la
Estraro
teksto valide je 30a de julio,
1998
Tiu chi reglamento estis akceptita
dum la komitatkunveno en la IJK en Rijeka, 1998, kaj
anstatauas la tekston el la broshuro kun mencio "Teksto
valida je 7 augusto 1995".
- KOMPETENTECO
- La Estraro estas la
chefa plenuma instanco de la Organizo. Ghi:
- plenumas la
decidojn de la Komitato;
- prezentas estraran
raporton al la Komitato;
- prezentas proponon de
bugheto kaj financajn rezultojn al la
Komitato;
- decidas pri kontraktoj
kun aliaj organizoj au personoj;
- nomumas
komisiitojn;
- nomumas la redaktorojn de
Kontakto, TEJO Tutmonde kaj aliaj
eldonajhoj;
- decidas pri la Internacia
Junulara Kongreso;
- decidas pri Patronoj,
krom pri ties eksigo;
- fiksas la internan
funkciadon de la Estraro;
- ghenerale zorgas pri la
glata funkciado de la Organizo.
- La Estraro povas decidi pri
chiuj aferoj pri kiujkompetentas unuopa estrarano;
estrara decido tiam nuligas kontrauan estraranan
decidon.
- OFICOJ
- La oficistoj de la
Organizo estas la Prezidanto, la eventuala(j)
Vicprezidanto(j), la Ghenerala Sekretario kaj la
Kasisto.
- La Prezidanto gvidas la
laboron de la Organizo, prezidas la Komitaton kaj la
Estraron kaj verkas laborplanojn por la Estraro. Kiam,
lau la priskriboj de tiu chi Reglamento, la Estraro
povas asigni au transdoni oficojn au estrarajn fakojn,
la Prezidanto povas, se estas aparta urgho, mem fari
tion; li devas samtempe poshte vochdonigi la Estraron
pri tiu decido,kiu nulighas se ghi ne estas aprobita
per tiu poshta vochdono.
- La unua, dua kaj tria
Vicprezidantoj launecese sinsekve anstatauas la
Prezidanton kaj tiam havas la samajn devojn kaj
rajtojn kiel la Prezidanto. Se la Komitato ne elektis
Vicprezidanton, la Estraro povas elekti
Vicprezidanto(j)n inter siaj membroj. Se la Komitato
elektis plurajn Vicprezidantojn sen decidi pri iliaj
sinsekvoj, la Estraro povas decidi pri
sinsekvo.
- La Ghenerala Sekretario
kontrolas la efektivigon de la decidoj de la Komitato
kaj de la Estraro, preparas la estraran
raporton,gvidas la nomumon de la komitatanoj kaj
poshtajn vochdonojn kaj respondecas pri la protokolo
de la kunvenoj de la Komitato.
- La Kasisto preparas la
bugheton kaj kontrolas la financojn de la
Organizo.
- Okaze de morto, grava
malsano, demisio au nefunkcio de oficisto, la Estraro
povas launecese asigni au transdoni oficon al
estrarano. La Estraro tiam ankau povas launecese
asigni au transdoni oficon al ne-estrarano, kiu tamen
ne farighas estrarano krom se li estas alelektita al
la Estraro fare de la Komitato. La Komitato povas
nuligi ajnan decidon pri asigno au transdono de
oficoj.
- ESTRARAJ FAKOJ
- Chiu estrarano, chu
oficisto au ne, povas havi unu au plurajn estrarajn
fakojn.
- La Estraro povas launecese
asigni au transdoni estrarajn fakojn al estraranoj au,
okaze de neceso, al estrara komisiito kiu ne estas
estrarano.
- ALELEKTOJ
- La Komitato povas
alelekti estraranojn au oficistojn kiamajn estas vaka
posteno. Tiam alelekto devas okazi dum kunveno de la
Komitato.
- Kiam estas vaka posteno de
estrarano au oficisto pro morto, grava malsano au
demisio de estrarano au oficisto, la Estraro povas
proponi alelekton de specifa kandidato per poshta
vochdono de la Komitato. Tia poshta vochdono okazas
lau la priskriboj de la Komitata Reglamento.
- KUNVENOJ KAJ VOCHDONOJ
- La Estraro
launecese okazigas estrarajn kunvenojn kaj launecese
vochdonas kunvene au poshte.
- Kvorumo en kunvena au poshta
vochdono estas tri estraranoj.
- Chiu estrarano rajtas
vochdoni en estrara vochdono;okaze de egaleco de poraj
kaj kontrauaj voçoj, propono
malakceptighas.
- Chiu estrarano povas
iniciati poshtan vochdonon de la Estraro, uzante la
formularon preskribitan de la Estraro au, se la
Estraro ne priskribis formularon, preskribitan de la
Ghenerala Sekretario. La formularo informas pri la
proponato, la propono kaj ties dato, kaj enhavas du
respondilojn per kiuj vochdonanto indikas sian poran
au kontrauan vochon au sian sindetenon. La proponanto
sendas kopion de la formularo al chiu estrarano. La
estraranoj resendas unu respondilon al la Ghenerala
Sekretario kaj alian respondilon al la Centra Oficejo
tiel ke ili estu ricevitaj plej malfrue 35 tagojn post
la dato de la propono. La Ghenerala Sekretario
informas pri la rezultoj de la vochdono.
- REPAGO DE KOSTOJ
- Estrarano rajtas al
repago de labor-kostoj kaj al repago de vojagh- kaj
restad-kostoj por partopreni estraran kunvenon kiu ne
okazas dum la Internacia Junulara Kongreso. Estrarano
ankau ghuas rabaton de 50 % al la kotizo por
partopreni la Internacian Junularan Kongreson; la
Landa Kongresa Komitato rabatas 25 % de la normala
kotizo kaj la Organizo rabatas plian 25 %. Neniu alia
kosto povas esti repagita sen decido de la
Komitato.
- La Estraro povas fari
regulojn por priskribi au limigi la rajton al repago
de kostoj.
- ESTRARA RAPORTO
- La Estraro
prezentas chiujare raporton al la ordinara
komitatkunveno pri la funkciado, agado kaj stato de la
Organizo de la antaua Internacia Junulara
Kongreso.
- La Ghenerala Sekretario
sendigas la estraran raporton al chiu komitatano kaj
kopie al chiu Landa kaj Faka Sekcio, al la Ghenerala
Direktoro kaj al la observanto de la Estraro de UEA
che la Estraro de la Organizo almenau 21 tagojn antau
la malfermo de la ordinara komitatkunveno.
- ALIAJ AFEROJ
Pri chiuj aliaj aferoj rilate al
la funkciado de la Estraro decidas la Estraro
mem.
|