|
Cxu vi:
- - estas juna (inter 20 gxis 30-jaragxa)?
- - estas malferma kaj scivolema pri la mondo?
- - bone parolas kaj skribas Esperanton, Anglan kaj eble ankaux
aliajn lingvojn?
- - estas entuziasma, preta kaj kapabla kunlabori en teamo?
- - kapablas rapide lerni novajn aferojn kaj akurate, memstare kaj
respondece plenumi viajn taskojn?
- - adaptigxas facile al plej diversaj situacioj?
- - scipovas labori per komputilo (pli precize per retposxtprogramoj,
MS Word/Excel, TTT-broziloj k.s.)
- - estas libera dum minimume ses monatoj, ideale 12 monatoj?
Se vi povas respondi cxiujn tiujn demandojn per entuziasma (aux
eble foje iomete hezita) "Jes!", vi konsideru farigxi volontulo de
TEJO!
Kiel nia volontulo vi laboras en la Centra Oficejo de TEJO kaj UEA
en Roterdamo (Nederlando). Viaj taskoj estas:
- - esti kontakcentro de organizo, respondi al ajnaj petoj/demandoj
de membroj de TEJO kaj de interesighantoj
- - menagxi cxian venantan informon
- - peri kontaktojn inter TEJO kaj diversaj aliaj Esperanto- kaj ne-
Esperanto-organizoj
- - zorgi por reprezentado de TEJO en arangxoj
- - ordigi la datum- kaj dokument-aroj de TEJO
- - subteni la honoroficajn TEJO-aktivulojn plej diverse en ilia agado
- - trejni volontulon sekvantan por transdoni vian laboron fine de via
volontulperiodo.
TEJO logxigas vin en dormcxambro en la Centra Oficejo kaj donas
semajnan posxmonon.
Cxu vi estas interesita? Kontaktu nin pri pliaj detaloj! Skribu al:
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Nederlando
<tejo-oficejo@esperanto.org>
aux al gxenerala sekretario de TEJO Jekaterina Ignatieva:
<gen-sek@tejo.org>
Publikigita la 19an de decembro, 2001.
|