|
|
En tempo kiam aktivuloj kun retaliro foje ricevas centon
da retmesaghoj en unu tago, ege gravas ke chiuj sekvas iujn
bazajn regulojn en sia komunikado. Ja multaj ne sukcesas
legi pli ol la titoloj de mesaghoj, au nur parton de la
enhavo. Jen kial ege gravas meti ghustan titolon je via
mesagho, kaj bone strukturigi la enhavon. Chi sube vi trovos
kelkajn konsilojn...
- Uzu titolon kiu klare priskribas pri kio temas
- Skribu en unu mesagho nur pri unu cheftemo
- Skribu koncize kaj klare
- Evitu citi pli multon ol vi mem aldonas
- Se vi iu(j)n citas, indiku kiu(j)n vi citas
- Klare indiku de kiu vi nepre atendas respondon au
agon
- Se vi atendas respondon au agon, indiku tion kaj
laueble aldonu limdaton
- Klare indiku al kiu vi sendas la mesaghon
- Evitu uzi Bcc:, krome se vi sendas al longa listo de
adresoj
- Evitu laueble sendi mesaghon samtempe plurfoje al
sama persono
- Limigu la longecon de mesaghpiedo, je ofta mesaghado
konsideru tute ne meti ghin
- Evitu aldoni longajn aldonajhojn (>100k) sen
antaua interkonsento
Jen ankorau kelkaj kutimoj kiujn ni enkondukis en la
mesaghado ene de la estraro - sed certe tauga ankau ekster
la estraro!
- Se vi atendas de iu iun agon, vi povas tion indiki
per ***nomo***, por ke la persono tuj vidu.
- Komence de la mesagho vi povas indiki kiuj reagu
nepre, kaj kiuj nur legu. Ekzemple se vi sendas mesaghon
al tuta estraro:
Al: tejo-estraro
Bonvolu reagi: Sjoerd, Ilja, Vladka
Informe al: Sasha, Jhoakino, Holger
- Se temas pri diskutoj kiuj konduku al decido, iu (la
ghensek au la prezidanto) regule resumu (por eviti
rerere-ojn) la ghisnunajn mesaghojn, kaj elverku finan
proponon/konkludon.
- Ne skribu mesaghojn pli longajn ol unu pagho - au se
vi tamen faras, aldonu resumon de ne pli ol 5 linioj je
la komenco.
- Uzu "Plej alta prioritato" (NUR!) se vi atendas de iu
reago ene de unu tago.
- Uzu "Alta prioritato" (NUR!) se vi atendas de iu
reago ene de tri-kvar tagoj.
- Se vi *ne* atendas ies reagon, al tiu persono *ne*
sendu mesaghon kun alta au plej alta prioritato, ech ne
kopie (Cc:).
- Atentu se vi uzas retposhtprogramon en alia lingvo ol
la angla, speciale se ghi uzas ekz. kirilajn au chinajn
literojn: zorgu ke se vi respondas "Re:" au plusendas
"Fwd:" ke tiu indiko aperas per latinaj literoj, kaj
prefere en tiu "internacia" formo. Se via programo metas
"Re:" en ekz. kirilaj literoj, la tuta titolo
estos nelegebla por aliaj.
|