tejo

Ideodokumentoj por lingvopolitika programo de TEJO

Rezultoj de kvar laborgrupoj de la seminario Lingvaj rajtoj - Lingvopolitiko

Raporto pri la seminario Lingvaj rajtoj - Lingvopolitiko

Rezultoj de la seminario

Onta TEJO seminario

I. Bazaj valoroj

TEJO asertas ke chiuj homoj estas egalvaloraj kaj tial havas saman rajton je edukado kaj internacia komunikado. TEJO kontrauas chian diskriminacion kaj speciale la diskriminacion lau lingvo.

TEJO asertas ke plurlingveco kaj kultura diverseco estas valoraj por la homaro. Ni volas instigi al lingvolernado kaj intershanghado de kulturoj. Tio tamen devas okazi reciproke kaj ne je la kosto de iu el la lingvoj au kulturoj.

TEJO celas al efika, justa kaj samshanca internacia komunikado. TEJO deziras ebligi personajn internaciajn kontaktojn, esperante ke la rezultanta intershanghado de spertoj, scioj kaj opinioj efikos kontrau la antaujughoj kaj misinformoj kiujn povas ekspluati malpacemaj elementoj de la socio en tempoj de konflikto.

TEJO laboras tiel por paco kaj toleremo. TEJO aprezas la kontribuon kiun povas fari chiu individua homo al la evoluo de la socio, kaj deziras ebligi al chiu homo kontribui lau siaj kapabloj al la politiko kaj internacia vivo.

 

II. Internaj aspektoj de la agado de TEJO

1. TEJO rekonante la gravecon de edukado, trejnado kaj pliperfektigo de niaj kapabloj en diversaj flankoj, intencas organizi diversajn kursojn kaj seminariojn, nome:

  1. Trejnkursoj por interpretistoj;
  2. Seminarioj por organiza laboro;
  3. Internaciaj lingvokursoj (Esperantaj);
  4. Ne-Esperantaj lingvokursoj organizitaj kune kun la Konsilio de Europo;
  5. Ne-Esperantaj lingvokursoj dum Esperanto-renkontighoj;
  6. Kursoj pri la historio de la Esperanto-komunumo; kaj chiujn aliajn kiuj estos bezonataj.

2. Konsiderante ke TEJO estas organizo por plejeble efika komunikado (ne nepre en ne~utrala lingvo), TEJO deklaras ke:

  1. Ni asertas ke lingvoj posedas nur lingvistikajn trajtojn kaj ke lingvo en si mem ne havas potencon sed nur ghia uzado;
  2. Ni malaprobas misuzon de lingvoj por ne-komunikadaj celoj;
  3. Ni estas por komunikado kaj informfluoj inter diversaj partoj de la Esperanto-komunumo;
  4. Ni strebu al pli vasta alekstera informado de kaj pri TEJO en laueble plej multaj lingvoj;
  5. Ni uzu chiujn taugajn rimedojn por atingi tiujn celojn;
  6. Ni kunlaboru kun aliaj nemovadaj organizoj;
  7. Ni klopodu vaste informadi niajn membrojn pri funkciado de tiuj organizoj kaj doni superrigardon pri la gazetaro de ili.

 

III. Eksteraj aspektoj de la agado de TEJO

Bazaj principoj por ekstera lingvopolitiko de TEJO

  1. TEJO opinias ke neniu lingvo pro si mem valoras pli ol aliaj.
  2. TEJO estas kontrau intenca malhelpo al parolantoj de iu lingvo.
  3. TEJO celas disvastigi kaj plibonigi la efikecon de la instruado de Esperanto.

Praktikaj ideoj kaj agadindikoj por ekstera lingvopolitiko de TEJO

  1. TEJO atentigu kaj konsciigu aliajn junularajn asociojn pri lingvaj rajtoj kaj plurlingveco de la mondo.
  2. TEJO ebligu uzadon de pluraj lingvoj en siaj aranghoj avantaghe al eksteruloj.
  3. TEJO instigu al konsidero de la eventualaj eblecoj de plurlingva instruado.
  4. TEJO postulu respekton al la lingveco de Esperanto.
  5. Por pli efika kaj intensiva kunlaboro, TEJO limigu siajn strebojn al taugaj kaj samcelantaj partneraj junularaj organizoj.
  6. TEJO informu per tauga multlingva materialo la partnerajn organizojn, kaj postulu reciprokan informadon.
  7. TEJO subtenu kaj instigu Landajn Sekciojn kaj lokajn Esperanto-organizojn al instruado de Esperanto kaj esperantologio.
  8. KER kunlaboru kun stariginda fako pri instruado kaj informado.

 

IV. Projektoj (resumo)

La laborgupo faris konkretajn proponojn por la sekvaj projektoj:

  1. kurso por trejnado de interpretistoj (por plibonigi la eblecojn kunlabori kun ne-esperantistoj)
  2. kursoj por perfektigho en Esperanto dum esperantaj aranghoj (du horojn tage kun la koncepto "plialtigi espriman richecon, vortaron, parolkapablon, gramtikajn specialajhojn ..."
  3. konferencoj por diskonigo de minoritataj kulturoj (anku kun ne-esperantistoj)

Krome la grupo volas instigi al pli sistema insturado de lokaj lingvoj dum esperantaj aranghoj.

 


Gheneralan raporton pri la seminario vi trovos chi tie!!!


Tiu chi pagho preparighis la 23an de februaro 1999 fare de Sjoerd Bosga helpe de Anna Ritamäki