tejo

TEJO-aktuale

koncepto de nova servo al la membroj

Enkonduko

Dum pasintaj jaroj eblis konstati ke multaj junuloj en la movado ne sentis sin parto de TEJO. Unu el la kauzoj estis ke certe mankis informoj pri kio okazas en TEJO, au ke homoj (inkluzive de TEJO-aktivuloj) ne konsciis ke iuj okazajhoj fakte estas parto de la agado de TEJO. TEJO ja konsistas el multaj landaj sekcioj kaj individuaj membroj - kaj fakte volas ech reprezenti tiujn junajn esperantistojn kiuj ne en unu el tiuj manieroj estas ligitaj al TEJO. Agado de junaj esperantistoj chie en la mondo do iusence apartenas al tiu internacia reto kiun ni nomas TEJO.

Por ligi aktivulojn, TEJO-tutmonde ludas jam gravan rolon. Sed por ligi aliajn junulojn, kaj por ke novajhoj atingu ilian celon sufiche rapide, estas bezonata iu plia servo. Ja regule okazas ke informoj aperas lastminute, kaj tiam ajna papera eldono tro malrapidas. Samtempe ne eblas anstataui TEJO-tutmonde per reta versio - ne nur ekzistas daure bezono pri surpaperaj informoj, sed ankau ghi havas la eblecon enprofundighi. Informilo interreta nepre estu ege konciza por entute havi shancon esti legata - jam nun homoj dronas en informfluo.

Tio ghenerale priskribas la rolon de nova informservo de TEJO, kiu ricevis la projektonomon "TEJO-aktuale". Tiu chi dokumento detale listigas ghiajn ecojn, kaj celas esti starta dokumento por ghia(j) redaktoro(j).

Ofteco kaj apero

  • retposhte unu fojon semajne, pere de abonebla listo
  • en la hejmpagho de TEJO lau apero de la informo

Enhavo

Mallongaj informoj/komunikajhoj pri:

  • aranghoj ontaj/pasintaj
  • eblecoj alighi al kursoj (ekz. lingvo-/trejnkursoj)
  • seminarioj
  • laboro de estraro, komitato, tejo-volontulo (informoj el cirkuleroj)
  • anoncoj (ekz. apero de PS, alvoko alighi, enhavo de nova Kontakto)

Longeco de artikoloj

  • maksimume du alineoj, prefere unu
  • retligoj povas indiki pli detalajn informojn aliloke

Temoj estu samtempe

  • rilataj al junularo
  • rilataj al la Esperanto-movado au al ghiaj eksteraj rilatoj
  • interesaj por junuloj internacie

Celoj

  • informi tutmonde, koncize, junulare
  • provizi junulojn per chiam aktualaj movadaj novajhoj
  • envolvi pli da homoj en la agado de TEJO
  • vivigi la hejmpaghon de TEJO
  • kolekti informojn uzeblajn en eksteraj rilatoj (de TEJO kaj LS-oj)

Diferencoj kun ekzistantaj servoj

  • TEJO-tutmonde:

TT aperas multe malpli ofte, kaj tial ne chiam informoj povas sufiche rapide atingi sian celon. TT provizas pli detalajn informojn, povas pli-enprofundighi pri temoj. Pro sia reteco, TEJO-aktuale povas ankau pli facile ol TEJO-tutmonde provizi retligojn. TT atingas chiujn membrojn, ankau tiujn sen retaliro - sed verdire nur la individuajn membrojn.

  • Eventoj rete:

Informoj tro abundas, nur eta parto estas interesa por junularo. Gravaj informoj riskas droni. Ghi ne estas senpaga.

  • Unulandaj au regionaj retlistoj:

TEJO-aktuala estu tutmonda! La redaktoro(j) strebu al ekvilibrigho inter diversaj mondopartoj

  • Kontakto

TEJO-aktuale temas pri la movado, por la movado, kaj aperas rete kaj pli ofte.

Redaktado

  • estu unu au pluraj redaktoroj
  • redaktoro respondecas al la estraro de TEJO
  • redaktoro mem decidas pri aperigo de informoj, ene de la kadro difinta de la TEJO-estraro
  • redaktoro rajtas je kostrekompenco, sed ne estos honorario

 

Tiu chi pagho preparighis la 7an de septembro 2000 fare de Sjoerd Bosga. Ghisdatigo: 2000-10-03.