|
|
La Komitata Laborgrupo pri Kongreskotiza Sistemo |
|
Se vi interesighas pri la laborgrupo au volas kunlabori, kontaktu ghian respondeculon: Ilja De Coster Tel. & Fakso: rete: |
Raportas Ilja DeCoster, marto 1998.Post duonjara laboro, pensado kaj interdiskutado, la TEJO-Komitata Laborgrupo pri Kongreskotiza Sistemo (TEJO-KLKS) verkis unuan raporteton. En chi dokumento listighis kio ghis nun farighis, kiaj ideoj ekzistas, kaj kion proksim-estonte la laborgrupo planas fari. La TEJO-KLKS-on fondis la lasta TEJO-komitatkunsido dum la IJK en Assisi, sed ghia nomo nur antau nelonge inventighis. Kiel kutime dum komitatkunsidoj pridiskutighis la IJK-kotizoj, precipe la ekzisto kaj aplikado de la tielnomata 50%-a regulo konstante estis disputpunkto. Pri chi regulo eblas multe pli skribi,sed esence ghi stipulas ke la kotizoj de B-landanoj, estu nur 50% de la A-landanoj. Tamen en la 5-jara ekzisto de chi regulo ghi apenau aplikighis. Anstatau tuj decidi, sen unue bone pristudi la aferon, pri la IJK-kotizsistemo, la komitato kompromise decidis fondi laborgrupon kiu pristudu la aferon kaj verku propono(j)n por pli bonigi kaj justigi la IJK-kotizojn. Intertempe, kvankam nur malmultaj homoj aktive kunlaboras, la laborgrupo bone laboras. Estis du konsidoj, dum la Dis-seminario en Italio kaj dum la IS en Germanio, kunlaborantoj parolis kun sociologoj kaj ekonomiistoj, kaj pluraj homoj aldonis opiniojn kaj komentojn. Chefe la diskutoj okazadas retposhte, ankau chi tie la modernaj komunikiloj pruvis sian utilecon. Resume el la diskutojde la lasta duonjaro ekestis listo de konsiderindajhoj por nova kotizsistemo. Pli malpli decidighis ke estonte estos pli ol nur du landaj kategorioj. Por dividadi la landajn kategoriojn uzighos la 'Homa Evoluo Indekso' (Human Development Index, HPI), kiun internacie uzas evoluekonomiistoj. Ankorau ne fiksighis kiom da landaj kategorioj ekzistos, sed inter 5 kaj 10 shajnas realisma. La laborgrupanoj ankau opinias ke krom la devenlando, ankau konsiderighu la socia situacio de la partoprenantoj. Nura problemo estas ke ne evidentas tion kontroladi. Alia ideo estas ke homoj pli libere povu elekti chu dormi en amasloghejo au en la hotelo, chu manghi en la ejo, au kuiru mem. Kontraue al la nuna situacio partoprenantoj havu la eblecon ekz. loghi en la amasloghejo, sed manghi en la manghejo. Pli intensigi la uzadon de rabatoj, estas ankorau alia ideo. Ekzemple partoprenantoj ricevu rabaton se ili volas praktike helpi la Kongres-organizantojn. Ankau oni pripensu pliaj eblecoj por malmultkoste vojaghi, kunlabore kun la asocio de Esperantistoj-fervojistoj eble eblas organizi malmulkostajn karavanojn. Kiel vi vidas ekzistas pluraj bonaj ideoj, nun la laboro estas ilin konkretigi. Tial nun laborgrupanoj pristudas financajn donitajhojn, baze de tio eblu poste konkrete verki detalan kotiztabelon. Per enketo dum la sekva IJK, la laborgrupo intencas klopodi chu funkcios la proponota sistemo, kaj kion opinias la partoprenantoj pri ghi. Baze de tio eblas pli perfektigi la proponon. Ankorau multe da laboro do, kaj vershajne ne eblos finverki proponon jam por la Komitatkunsido en Rijeka chi somere. Krome se finfine akceptighos nova kotizsistemo ankorau dauros iom da jaroj anktau ghi aplikighos, char jam organizatan IJK-on ni ne volas suprizigi per hazarda nova kotizsistemo, pro kiu povus tute shanghiighi la financaj perspektivoj. Do plej vershajne IJK-partoprenantoj ankorau iomete suferu nunan sistemon, sed vi sciu ke la liberigho alvenantas. |
|
|
Tiu chi pagho preparighis la 4an de aprilo 1998 fare de Sjoerd Bosga. |