tejo

Sinprezentoj de TEJO-estraranoj

pepo surglobe
Holger Boos, prezidanto, holger.boos@tejo.org
Ilja de Coster, kasisto ilja.de.coster@tejo.org
Katja Ignatieva, ghenerala sekretario katja.ignatieva@tejo.org
Mayrim Sandoval, estrarano pri Landa Agado mayrim.sandoval@tejo.org
Federico Breda, esrarano pri KER federico.breda@tejo.org
Marko Naoki Lins, estrarano pri rilatoj kun UEA marko.lins@tejo.org
Sonja Petrovic, estrarano pri seminarioj sonja.petrovic@tejo.org
Hokan Lundberg, estrarano pri informado hokan.lundberg@tejo.org
Nastja Kojhevnikova, estrarano pri kongresoj nastja.kojhevnikova@tejo.org

Sinprezento de Holger Boos, prezidanto

Holger, la prezidant'
loghloko
Köln (=Kolonjo), Germanio
agho
27
profesio/studfako/viva okupo
studento pri la angla kaj historio
chefaj aktivajhoj/interesoj (pasintaj kaj nunaj) en movado
- 1995: kunorganizanto de la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo (GEJ);
- 1996: estrarano de GEJ pri Internaciaj Rilatoj;
- 1996/7: komitatano A por GEJ che TEJO;
- 1997-2000: estrarano de GEJ pri renkontighoj (=cheforganizanto de la Internacia Seminario);
- 1999-2001: estrarano de TEJO pri kongresoj.
Miaj chefaj interesoj en la movado estas organizado de renkontighoj kaj internacia kunlaboro.
hobioj
Esperanto-renkontighoj, muziko, filmoj, naghado, vojaghoj
kion vi volas atingi (dum oficperiodo)
mi volas atingi stabilighon de la TEJO-agado kaj meti bazon por pli ampleksa estonta agado
vivmoto
Chiam rigardu antauen

^ Al aliaj sinprezentoj ^


Sinprezento de Ilja de Coster, kasisto

loghloko
Gento (Flandra parto de Belgio)
agho
23
profesio/studfako/viva okupo
Studento pri Politikaj Sciencoj
chefaj aktivajhoj/interesoj (pasintaj kaj nunaj) en movado
Kasisto de TEJO, Seminarioj,...
hobioj
Miaj studoj, E-movada aktiveco, vojaghado kaj umadi kun amikoj.
kion vi volas atingi (dum oficperiodo)
Pli da mono por TEJO kaj pli spertajn kaj pli bone trejnitajn aktivulojn
vivmoto
Amuza kiam ebla, serioza kiam enda
aliaj informoj
Ne forgesu al mi trinkigi kafon, mi estas drogulo. Kio pli? Vi malkovros ... :-)

^ Al aliaj sinprezentoj ^


Sinprezento de Katja Ignatieva, ghenerala sekretario

Holger, la prezidant'
loghloko
Rusio, Cheboksari — por tiuj, kiuj interesighas pri geografio: Chebo(ksari) situas 650 kilometrojn orienten de Moskvo, surborde de la plej granda europa rivero Volgo
agho
22
okupoj
Somere de la jaro 2001 mi diplomighis en universitato, kiel instruisto de fremdaj lingvoj kaj nun laboras en eta firmao, kiu okupighas pri IP-telefonio... Tamen, mi imagas, ke baldau chio shanghighos.
chefaj aktivajhoj/interesoj (pasintaj kaj nunaj) en movado
Mia E-vivo komemcighis en la urbo Cheboksari, kie ekzistas vere vigla kaj (kio tre gravas) juna E-klubo. Mi estis prezidanto de tiu klubo en la jaroj 1998-2000. En la karo 2000 mi estis estrarano de landa organizo de junaj esperantistoj: REJM. En la sama jaro mi envolvighis en agadon kadre de TEJO kiel kunordiganto de la reta revuo TEJO-aktuale. Kaj nun mi estas ghenerala sekretario de TEJO.
Mi nur aldonu eble, ke al Esperanto mi venis pro tio, ke vizitis la prezenton de la lingvo dum Lingva Festivalo en Chebo. Do, ne estas mirinde, ke mi tre subtenas la ideon de LF, kiu lau mi estas unu el plej brilaj kaj realigindaj en la tuta mondo, kaj al kiu ankau e-oj nepre alighu!
hobioj
Mi shatas naghi, sportumi, foje pigrumi, kafeumi matene kaj vespere kun amikoj.. Treege shatas mi seriozajn librojn kiuj povas pensigi homojn. Ankau mi tre shatas kuiri (aparte komplikajn pladojn), lerni lingvojn, komputilumi, kaj diskuti pri ajnaj temoj, kaj.. Oj, shajnas, ke estas pli facila diri, kion mi ne shatas :)
kion vi volas atingi (dum oficperiodo)
Mi shatus antau chio strebi, ke inter membroj deTEJO, estraro kaj komitato ekestu pli da ne nur seke laboraj, sed pli varmpersonaj kontaktoj. Ke oni vere sentu, ke "TEJO estas ni, ni estas TEJO", kaj estraro ne sentighu tiom aparta de chiuj aliaj membroj kaj provu aligi al sia agado pli da novaj homoj kun pli da novaj ideoj.
Krome, mi tre esperas havi pli da internaciaj kunlaboraj projektoj (similaj al LF, internaciaj lingvokursoj, ktp), kiuj estu allogaj por junuloj kaj helpu al ni pli ofte kontakti unu la alian, sperti unu de la alia, instrui unu al la alia.
vivmoto
Ne ekzistas nesolveblaj problemoj.
Se oni tre volas, oni atingas. Necesas nur vere voli.

^ Al aliaj sinprezentoj ^


Sinprezento de Mayrim Sandoval, estrarano pri Landa Agado

loghloko
Valencio, Venezuelo (Loghos en Punto Fijo inter 6 monatoj al unu jaro)
agho
22 jaragha
profesio/studfako/viva okupo
Mi studis ghis la mezo Socian Komunikadon. Nun mi laboras sendepende kiel gvidanto de komerca teamo.
chefaj aktivajhoj/interesoj (pasintaj kaj nunaj) en movado
Mi esperantighis en 1997 (auhtodidakte), fondis la Valencian Esperanto Klubon, partoprenis la TEJO-seminarion: "Lingva Chielarko", partoprenis la lastan TAKE-n (TutAmerikan Kongreson de Esperanto) en Meksiko, reprezentis TEJO en la II Monda Junulara Festivalo en Panamo, organizas la unuan lingvan Festivalon en Valencia-Venezuelo.
hobioj
Mi shatas: iri kinejon kun amikoj, iri al kafejoj kun amikoj, tendumi, lingvojn, paco -aferojn, infanojn, skoltismon, auhdovidan produktadon
kion vi volas atingi (dum oficperiodo)
Helpi al la plibonigado de la funkciado de nia organizo chiunivele.
aliaj informoj
Aktiva skoltistino. Perfektigante nun la angla kaj franca lingvoj. Mi havas 2 pli junajn fratojn, patron kaj patrinon... neniu el ili estas esperantisto.

^ Al aliaj sinprezentoj ^


Sinprezento de Federico Breda, esrarano pri KER.

loghloko
Suzzara proksime de Mantova, meze de la Poa Ebenajho (Italio)
agho
25
profesio/studfako/viva okupo
Mi jhus finstudis en la Universitato de Parma pri Mediaj Sciencoj kun tezo pri mezurado de trafikpoluo kaj ghiaj genetikaj efektoj en plantoj. Mi nun pripensas kion plufari en la vivo.
chefaj aktivajhoj/interesoj (pasintaj kaj nunaj) en movado
Jam delonge mi estas aktiva en Esperanto-organizoj. Unue en IEJ, en kiu mi okupighis pri diversaj aferoj kaj kiun mi prezidis dum du jaroj. Post iom da tempo mi ankauh ekaktivis en TEJO, pli precize en KER. En ghi, plej interesis (kaj -as) min kiom multe oni povas lerni por pluevoluigi sian organizon kaj por si mem per kontaktoj, kaj aktivulaj, kaj personaj, kaj amikaj, kun homoj de aliaj organizoj.
hobioj
Ornitologio, historilibroj pri la XX jarcento, geografio, lerneti lingvojn...
kion vi volas atingi (dum oficperiodo)
Nun en la estraro de TEJO mi okupighas ghuste pri la kunordigado de KER. Mi shatus iom pli ordigi ghian agadon kaj konstrui bone difinitan teamon kun precizaj taskoj kvankvam tio multe dependas de la samtempa reorganizado de la strukturo de TEJO sur pli fortaj bazoj, kunlabore kun la tuta estraro. Starigo kaj flegado de kontaktoj al aliaj organizaoj fakte havas sencon nur se poste eblas kunlabori en konkretaj projektoj, kaj por fari tion oni bezonas homojn, dungitojn kaj oficejon en kiu ili laboru.
vivmoto
Antauen!

^ Al aliaj sinprezentoj ^


Sinprezento de Marko Naoki Lins, estrarano pri rilatoj kun UEA

Marko...
loghloko
Bruselo, Belgio
agho
27
profesio/studfako/viva okupo
Jhus finmagistrighis pri historio, politikaj sciencoj kaj la itala lingvo.
chefaj aktivajhoj/interesoj (pasintaj kaj nunaj) en movado
longjara aktivado en la Germana Esperanto-Junularo kaj internacia Esperanto-movado. Mi chefe okupighis pri akirado de subvencioj kaj informado.
hobioj
Krom kompreneble Esperanto, tamen ankauh piedpilko, historio, europa politiko kaj kuirado resp. manghado.
kion vi volas atingi (dum oficperiodo)
Fronte al grandaj defioj TEJO devas unuavice strukture refortighi por ekhavi tauhgan bazon por konstanta agi dum la venonta jardeko. Mia persona celo estas intensigi kaj pliprofundigi la rilatojn kun UEA. Asocioj, kiuj laboras por samaj celoj, finfine ankau kune agu!
vivmoto
La vivo similas al libro. Frenezulo nur trafoliumas ghin, dum prudentulo legante pensas, char li scias, ke li povas legi ghin nur unufoje. (Jean Paul)
aliaj informoj
Kiel Gojto jam menciis: "Juneco ne estas vivetapo, sed animstato. La junularo malpli deziras esti instrukciata, sed pli instigata." Ni chiuj konsciu pri tio!

^ Al aliaj sinprezentoj ^


Sinprezentoj de Sonja Petrovic, estrarano pri seminarioj

loghloko
Chachak / Beogrado (Jugoslavio)
agho
nur 18 ;-)
profesio/studfako/viva okupo
Profesie estas... eble esperantino ;o), ekde oktobro studas komputilsciencon che fakultato de organizaj sciencoj en Beogrado, kaj nuna vivokupo - shajne E-ajhoj.
chefaj aktivajhoj/interesoj (pasintaj kaj nunaj) en movado
Mia aktivado komencighis per E-instruado kadre de la projekto Interkulturo, poste dauhrighis per diversaj intensaj kursoj, enhavas iom da KER-umado nacinivele, kunorganizadon de la someraj seminario kaj lernejo, lingvaj festivaloj (du en Jugoslavio kaj unu dum la jhus pasinta IJK) kaj TEJO-seminarioj.
hobioj
Esperanto, geamikoj kaj studado lasas mallongan tempon por io alia, kaj do mi klopodas kiam eblas miksi tiujn tri inter si kaj kun naturumado, sportumado, dancado, libroj, muziko, vojaghoj... Mi ankau kun intereso legas/auskultas/diskutas pri diversaj klarigoj de la vivo el ambauh filozofia kaj scienca vidpunkto.
kion vi volas atingi (dum oficperiodo)
Unue mem pli spertighi pri organizado de seminarioj kaj funkciado de la organizo, poste (kaj parte ankauh dume) kun la aliaj prilabori kaj espereble plibonigi gheneralan TEJO-strategion pri seminarioj, trejnighi kaj helpi trejnadon de aliaj aktivuloj pere de la organizotaj portrejnistaj seminarioj, instigi organizadon de pli precize direktitaj seminarioj en bezonantaj regionoj auh pri traktindaj kampoj, kunlabori kun aliaj estraranoj (kontribui al plia envolvigho de TEJO en la kongres-organizadon, kunligado de landaj sekcioj kadre de eble iu komuna vast-kampa projekto, fondigho de la priinterreta teamo kaj pli intensa uzo de interreto por disvastigo de informoj, pli efikaj projekt-preparo kaj uzado de fondajhoj, transdono de spertoj).
vivmoto
Post la pluvo venas suno.

^ Al aliaj sinprezentoj ^


Sinprezento de Hokan Lundberg, estrarano pri informado

Hokan estas tre alta :)
loghloko
Stokholmo (Svedio)
agho
jam 29 ;-(
profesio/studfako/viva okupo
programisto che la priinterreta firmao Razorfish
chefaj aktivajhoj/interesoj (pasintaj kaj nunaj) en movado
Mi chiam volas esti envolvita en iu e-projekto, alie mi ne bone fartas ;-). Ghis nun i.a. okupighis pri KEF-98, intershanghprojekto inter SEJU kaj ULEJ, prezidado de SEJU, seminario Esperanto@Interreto2000, kunordigado de KER. Nun mi provas fokusighi al filmprojekto de SEJU, tejo-seminario Esperanto@Interreto2001, interretaj strategioj de TEJO kaj edukado.net (pagharo por e-instruistoj).
hobioj
mi ege shatas auskulti muzikon kaj provas ankau ludi gitaron mem (kompatindaj najbaroj!). vojaghoj interesas min, speciale per Esperanto - jam revas pri Brazilo venontsomere :-). krome ghuas esti en la naturo kaj interesighas pri la mondbildo/kosmologio de Martinus.
kion vi volas atingi (dum oficperiodo)
fondi teamon kiu prilaboros interretservojn de tejo kaj okazigi seminariojn priinterretajn. spertighi pri kiel plej efike informi pri Esperanto ghenerale kaj TEJO speciale.
vivmoto
Neniam estas tro malfrue rezigni.

^ Al aliaj sinprezentoj ^


Sinprezento de Nastja Kojhevnikova, estrarano pri kongresoj

Nastja povas klarigi cxion
loghloko
Rusio, St-Peterburgo (ofte oni audas "Norda Venicio" anstatau)
agho
jam 24
profesio/studfako/viva okupo
Pasintjare finis studadon en Universitato de Fremdaj Lingvoj kaj ricevis diplomon pri filologio (franca lingvo + literaturo), poste dilemis inter psikologio kaj komputilgrafikado kiel onta studa pasho kaj post multaj sendormaj noktoj elektis la duan. Nun mi estas studentino de Shtata Teknika Universitato de S-Peterburgo. Dum 4 jaroj laboris kiel sekretarino en reklama firmao, sed foriris antaux 2 monatoj, char lacighis de rutinacho. Preskau unu jaron mi loghis en Francio zorgante pri 3 malgrandaj banditetoj.
hobioj
Por hobioj mankas tempo, sed interesoj multas! Kiam eblas — teatrumas, koncertumas, ekspoziumas, faras fotojn, ludas tenison.
kion vi volas atingi (dum oficperiodo)
Atingi stelojn ne estas mia celo. Sed mi intencas serioze (eble ankau iam malserioze) okupighi pri IJK (kaj helpi pri aliaj movadaj idindajhoj) tiamaniere ke nek estraranoj, nek lk-anoj nek partoprenantoj de kongresoj jhetos en min shtonojn. Mi penados ke TEJO chesu esti dum IJK aparta mondo, sed ighu harmonia kaj intergra parto de kongresa popolo kaj reciproke.
vivmoto
Nevortigebla ghi estas (almenau ghis nun).

^ Al aliaj sinprezentoj ^


Cxi-tiun pagxon preparis Slavik Ivanov la 24an de septembro, 2001.