|
|
Ivo Lapenna |
|
|
Ivo Lapenna naskighis en 1909 en Split kaj doktorighis en 1933 en Zagreb pri juro. En 1949 li forlasis Jugoslavion kaj iris unue al Parizo, poste al Londono. Tie li farighis universitata profesoro. Pri juro li verkis nacilingve tre malmulte, char la plejmulto el lia tempo estis uzata por Esperanto. Ekde 1937 Lapenna estis estrarano en IEL, poste en UEA. En 1964 li farighis prezidanto de la asocio. Dek jarojn poste li rezignis pri chiuj funkcioj kaj honoraj titoloj en UEA kaj TEJO. En 1976 li kunfondis Neutralan Esperanto-Movadon (NEM). Li mortis en 1987. La chefa verko de Lapenna estis eble Retoriko, kiu aperis unuafoje en 1950 en Parizo. Li kontribuis ankau grandan parton al la enciklopedia libro Esperanto en perspektivo (1974), verkita komune kun Ulrich Lins (historio) kaj Tazio Carlevaro (literaturo). Konata estas certe ankau la Principaro de Frostavallen, kie li skribis pri publika agado. En Hamburgo en retroprektivo (1975) li provis prezenti lian ne-reelektighon kiel "komunistan puchon". Støp-Bowitz skribis en la dua eldono de sia La Esperanto-Movado [...] (Oslo 1996, p. 39/40): "Lapenna estis eksterordinare energia, aktiva, efika homo kun grandega labora kapacito. Li estis richa je ideoj kaj sciis efektivigi siajn ideojn kaj planojn. Li gvidis la asocion kaj la tutan movadon per firmaj manoj kaj entute faris multegon por la Esperanto-movado. Sed li ne toleris opozicion, kaj per sia obstineco kaj foje aroganta sinteno fortimigis multajn valorajn homojn. Sekve lia populareco malkreskis, kaj kiam li per granda artikolo en la revuo Esperanto direktis maljustajn akuzojn pri politika neneutraleco kontrau valoraj movadanoj, la opozicio kontrau li en la Komitato grave plifortighis." Ulrich Lins, dum multaj jaroj kunlaborinto de Lapenna en UEA, en nekrologo (revuo Esperanto, 1988, februaro, p. 22-26): "Al la ofte malfacile komprenebla necedemo [de Lapenna], montrita ekzemple en Bern [la UK de 1947], aldonighis ekstrema sentemo, kreskanta ghis tia grado, ke Lapenna komencis vidi ankau en objektiva kritiko atakon kontrau si persone. Liaj rebatoj estis tiel akraj, ke ech mediokruloj povis esti certaj pri iom da famo [...]. Apartenas al la sama kunteksto, ke Lapenna, chiam tre konscia pri la rekono, kiun trovu lia agado, pli kaj pli toleris au ech kuraghigis iuspecan kulton chirkau si." Komence de la UK 1974 en Hamburgo estis klare, ke Lapenna ne trovus majhorion en la Komitato por reelektighi. Tial li la unuan tagon de la kongreso retirighis de chiuj funkcioj. "Tra tiom da jaroj Lapenna neniam sukcesis pruvi siajn asertojn, ke en Hamburgo okazis 'pucho' au ke UEA iam deflankighis de sia neutraleco kaj de la Zamenhofa idearo." |
|
|
Verkita originale por la TEJO-hejmpaghoj, autorizita nur por ili - ne permesatas kopi ghin, sed retaj ligoj bonvenas. La tekstojn verkis Ziko Marcus Sikosek, Kolonjo. Grafikumis la 29an de aprilo 1998 Sjoerd Bosga |