|
|
II. La unuaj jaroj de Esperanto (1887-1900) |
|
|
En julio 1887 aperis en Varsovio la unua libro pri nia lingvo: Internacia Lingvo. Antauparolo kaj plena lernolibro, de d-ro Esperanto. La autoro estis juna kuracisto, kiu uzis pseudonomon char li timis pri sia reputacio. Lejzer Ludwik Zamenhof devis multe labori kaj elspezi grandan monsumon por reklami por sia projekto. En 1889 li eldonis adresaron kun chirkau 1000 adresoj, tio estas multe malpli ol li komence esperis. Tamen li plulaboris. En la sama jaro aperis la unua Esperanto-gazeto, nome La Esperantisto el Nurenbergo, en 1895 aperis Lingvo Internacia el Upsalo. Menciinda estas ankau la unua iom granda tradukita verko, Hamleto de Shakespeare. La tradukinto Zamenhof apenau scipovis la anglan kaj uzis chefe la germanan tradukon kiel bazon. Estas ne malfacile trovi la multajn erarojn en la Zamenhof-Hamleto, sed ni ne forgesu ke Esperanto estis tre juna lingvo, malmulte evoluita. Aperis pli kaj pli da legajhoj por la Esperanto-komunumo. En 1894 okazis baloto inter la abonantoj de La Esperantisto, char ne malmultaj estis okupighintaj pri lingvaj reformoj. Pli multo el la balotintoj decidis lasi Esperanton sen shanghoj. El la reformemuloj multaj forlasis Esperanton, sed ghenerale, aliflanke, tio ankau plistabiligis la Esperanto-komunumon. Inter 1888 kaj 1893 estighis lokaj grupoj en ekz.: Moskvo, Peterburg, Vilno, Varsovio, Helsinki (Rusa Regno), Munkeno, Nurenbergo (Germanio), Malaga (Hispanio), Upsalo, Göteborg (Svedio), Sofio (Bulgario). Nur en 1898 fondighis en Francio la unua landa asocio: la Societo por la Propagando de Esperanto, lau-intence internacia, praktike chefe franca. |
|
|
Verkita originale por la TEJO-hejmpaghoj, autorizita nur por ili - ne permesatas kopi ghin, sed retaj ligoj bonvenas. La tekstojn verkis Ziko Marcus Sikosek, Kolonjo. Grafikumis la 29an de aprilo 1998 Sjoerd Bosga |