|
Dum la TEJO seminario pri informado en Budapeshto (majo
1997) laborgrupo pri interreto pritraktis la temon de farado
de TTT-pagharo. Pli specife, ghi esploris kiel devos aspekti
la TTT-pagharo de TEJO, kaj kiel ghi kreighu. Chi sube vi
trovos raporton pri la laboro de tiu chi laborgrupo. Ghi
espereble utilos al vi ech se vi ne mem okupighas pri la
retpaghoj de TEJO - multo ja same validas por retpaghoj de
aliaj asocioj. Sed ech pli bone estus se en la suba raporto
vi trovas ideojn por mem ekokupighi pri la paghoj de TEJO.
Ankorau multe da laboro restas, kaj via helpo estas
bezonata! Bonvolu kontakti
Sjoerd Bosga por
anonci vian kunlaboron, au por simple transdoni viajn ideojn
kaj komentojn.
Enhavo
Enkonduko
Prezenti sian asocion pere de TTT-pagho
pli ol hobio de komputil-fanatikuloj
Havi sian paghon en la TutTera Teksajho (TTT) estas nova
modo che asocioj kaj entreprenoj. Chiu sin respektanta
organizajho dum la lastaj du-tri jaroj pretigis jam iun
prezenton pri si mem. Kelkaj tre profesiece faris, kaj
prezentas utilajn informojn lau praktika maniero. Aliaj
koncentrighis pri la aspekto, kaj prezentas grandiozajn
bildojn de sia plej nova produkto au de nenio, sed sen
multaj praktikaj au atingeblaj informoj. Ankorau aliaj iam
faris provon pretigi paghon, sed neniam finis ghin - ech
malpli ghin aktualigas.
Ankau diversaj esperantistoj jam pretigis siajn paghojn,
chu individue chu por iu asocio. Fakte estas vere mirinde
kiom da informoj pri Esperanto oni jam povas trovi en la
reto. Varias de Esperanto-kursoj, manlibro pri la gramatiko,
libroservoj, informiloj kaj alighiloj ghis vojaghkalendaroj.
Tamen, chu vere ni prezentas nin mem, la (junularan)
esperanto-movadon, en tauga formo al la ekstero? Rimarkinda
mankanto en la reto estas UEA, kaj ech TEJO nur faris unuajn
etajn pashojn al la pretigo de hejmpagharo, ghis nun nur en
Esperanto. Chu ni havas nenion kion ni volas komuniki al la
ekstera mondo? Kaj al la esperantistaro ghenerale, al la
membroj?
Certe ni havas multon por komuniki, ni ech devas!
Char "la reto" estas pli ol nur modo - ghi estas nova
amaskomunikilo - ni absolute devas cheesti en ghi. Cheesti
ech ne sufichas, necesas havi bonaspektan, bonenhavan,
informrichan, plurlingvan, aktualan pagharon. Por tio ne
sufichas la entuziasmo de unuopaj komputilemuloj, kvankam
sen tio certe nenio estas farebla.
Prepari pagharon por asocio kiel TEJO, kiu lau aspekto
kaj enhavo estu taugaj, ne estu la laboro de unuopa
aktivulo. Ne nur pro la kvanto de la laboro, sed ankau kaj
chefe pro tio ke multaj homoj kune estas pli kapablaj ol
unuopuloj, la laborgrupo dum la seminario celis kunigi
aktivulojn por kune fari la unuajn pashojn survoje al
pagharo. La sekvajn temojn oni pritraktis:
Kiun unuan impreson donu la paghojn al la retumanto? En
mondo kie abundas la informoj, necesas fari specialan
atenton al tiu unua impreso, char &endash; speciale se tiu
impreso ne taugas &endash; por multaj vizitantoj tiu unua
impreso estas la sola impreso.
Post tio, necesas tamen difini kiujn homojn oni volas
"kapti" pere de siaj paghoj. Alivorte: kiu estas la celgrupo
de la paghoj. Por asocio, unua demando chiam estas chu
koncentrighi je siaj propraj membroj, au provi atingi eblajn
interesatojn.
Se oni jam konas sian celgrupo(j)n, necesas difini kiujn
informojn oni volas disponigi. La paghoj ja devas havi iun
utilecon, prezenti ion novan, au prezenti informojn en
maniero kiu ne eblas alimaniere. Samtempe necesas pripensi
temon kiel privateco. Dum membroj au aktivuloj eble ne
kontrauas ke ilia nomo aperas en jarlibro, aperigi nomojn
kaj adresojn en la reto tamen estas io alia.
Laste, sed ne malplej grave, necesas pripensi kelkajn
organizajn problemojn. Kie en la reto meti la paghojn?
Gravas ambau la "reala" loko, la komputilo en kiu ili
trovighu, kaj la "virtuala" loko: la adreso kiun oni povas
mencii en siaj paperaj informiloj. Necesas ke estu iu kiu
prizorgas la paghojn, kontrolas la funkciadon, atentigas ke
necesas aktualigi iun paghon. Aktualigi estas ege grava, kaj
necesas trovi manieron por ke ankau estonte chiam estu
kelkaj homoj kiuj aldonas au ghisdatigas informojn. Por bone
fari la unuajn paghojn, necesas krome trovi redaktoron,
kunordiganton kaj grafikumanton.
La sekvaj chapitroj pritraktas tiujn kvar temojn, kaj pli
malpli korespondas kun la laborsesioj dum la seminario.
Kvankam temis unuavice pri pagharo por TEJO, multaj el la
konkludoj validas por ajna asocio, speciale junulara asocio
kun internacia membraro.
La unua impreso
au
Kiel kapti la retumanton
Se oni rigardas en la reto la paghojn de firmaoj kun
grandega klientaro, oni tuj rimarkas ke ili investis multon
en la unua impreso de ilia hejmpagho. Estas ja logike, char
se jam la unua pagho ne aspektas alloga por la retumanto
kiun la firmao celas atingi, la aliaj paghoj riskas esti
tute ne legataj. Tamen, temas ne nur pri la unua impreso
kiun donas la hejmpagho &endash; la aliaj paghoj ankau
gravas. Pripensu, ke multaj retumantoj atingas la paghojn
pere de serch-ejoj au pere de iuj ligoj, kaj pro tio ne
nepre (ech malvershajne) unuavice vidas la hejmpaghon.
Kiun unuan impreson ni volas ke la hejmpagho de TEJO donu
al la vizitantoj? Por doni respondon al tiu demando, utilas
unue rigardi al ekzistantaj paghoj, ne nur de esperantistaj
organizoj au instancoj, sed ankau de kelkaj profesiaj
firmaoj. Ideale estus havi aliron al la reto por tio, kaj
prefere iun tute ordinaran aliron, per modemo. Kial per
modemo? Nu, la plej multaj retumantoj ja uzas modemon, kaj
tio signifas ke nur malrapide ili povas ricevi bildojn.
Kelkaj instancoj shajnas pensi ke jam chiuj homoj havas ege
rapidan retaliron, kaj havas sur sia hejmpagho nur unu tre
grandan bildon, tiel ke la unua impreso kiun ili donas estas
longa atendado.
Tamen, dum seminario oni ne chiam disponas pri ajna
retaliro. En Budapeshto ni pli malpli solvis tiun problemon
pere de elprintajhoj kaj portebla komputilo. Bedaurinde ne
eblis uzi kolor-printilon, kaj la printilo kiu estis je nia
dispono rifuzis elprinti paghojn kun grandaj bildoj. Montri
paghojn per portebla komputilo, sen ligo al la reto, tamen
ne estas granda problemo &endash; ekzistas programoj (por
Mac: Web-whacker) kiuj prenas retpaghojn komplete kun chiuj
bildoj de la reto kaj surdiskigas ilin por senretliga
rigardado.
Kiel paghoj de Esperanto-instancoj ni konsideris la
"flavajn paghojn", la "PMEG-menupaghon", la hejmpaghon de
FEL, la hejmpagho de Eventoj kaj la paghon "Esperanto:
Frequently Asked Questions". Kiel ne-esperantaj paghoj ni
konsideris la hejmpaghojn de "Apple" (komputiloj),
"Technische Universiteit Eindhoven" (teknika universitato),
"Nederlandse Spoorwegen" (fervojoj) kaj "Intel"
(procesoroj). La ghenerala impreso estis ke la paghoj de la
Esperanto-instancoj aspektis sekaj kaj ne-profesiaj. Kompare
al tio, la ne-esperantaj paghoj tuj sukcesis impresigi la
vizitantojn per bela grafika aspekto: ili chiam estas
koloraj, kaj enhavas bildon kiu iel rilatas la temon de la
pagharo.
Kelkaj hejmpaghoj de Esperanto-instancoj estis tro
plenaj. Ili ofertas al la alvenanto amasegon da
elekteblecoj, sen vere allogi. Dum tio eble estas en ordo
por "la flavaj paghoj", por pagho kiu (i.a.) reklamas
senpagajn Esperanto-kursojn, tio ne estas tiom tauga. Aliaj
paghoj komencas tuj per teknikajhoj, ekzemple pri la akiro
de ghustaj literspecoj por legi la paghon, au pri diversaj
komputilaj formatoj lau kiuj la vizitanto povas akiri
informdokumentojn hejmen al si. Kelkaj ne antauvidas la
eblecon ke ne-esperantistoj vizitas la paghon, au ke iu
vizitas la paghon sen antauscii pri kio temas la pagho.
Tamen ankau paghoj de ne-esperantistaj instancoj foje
shajnas esti ne bone pripensitaj. Ekzemple, la hejmpagho de
la universitato shajnas nur taugi por tiuj kiuj jam konas la
universitaton, kaj krome la pagho estas tiom longa ke
necesas iri suben kaj supren por havi iun superrigardon.
Kontraste al multaj (ne chiuj) jam nun ekzistantaj paghoj
de Esperanto-instancoj, la paghoj por TEJO devos aspekti
profesiecaj, interesigaj kaj aktualaj. La unua pagho devas
enhavi iun allogan, koloran bildon, kiu rilatas al TEJO kaj
kaptas la atenton de homoj. Tuj je la unua rigardo oni devas
trovi ankau lingvo-elekton, por ke ankau ne-esperantistoj
povas facile utiligi la pagharon. Eventuale aperu en la
hejmpagho ankau iu enhava elektebleco, sed ghi ne estu tre
detala.
Estis malfacile plikonkretigi la proponojn por
TEJO-hejmpagho. Ni konsentis ke la "du sagoj", la "jubilea
simbolo" kaj "la verda stelo" estas simboloj nur rekoneblaj
por esperantistoj, kaj pro tio ne utilas ke ili grande aperu
en la hejmpagho. La bildo kiu jes aperu, montru iujn
karakterizojn de TEJO: internacieco, junularo, ... Unu kialo
pro kiu tiom malfacilas fari pli konkretan proponon estas
vershajne ke ne estas tiom klara kion TEJO kiel organizo
fakte volas atingi. Iom pli klare ighis en posta sesio, kiam
temis pri la celgrupo(j)n de la pagharo, sed ne malutilus
kadre de ekz. IJK organizi laborgrupon pri tiu temo.
Difini la celgrupon
Sen klare difini la celgrupon de la retpagharo, la tuto
riskas ighi khaosa kaj esti nek tauga por unu grupon, nek
por alia. La elekto tamen estas malfacila. Char kio estas la
celo de asocio? Chu servi al siaj membroj, chu pere de siaj
membroj servi al la cetero de la mondo, chu pere de siaj
servoj al la membroj allogi pli da membroj? La respondo al
tiuj tri demandoj en la kazo de TEJO estas "jes", "jes" kaj
"jes". Tial jam klaras ke ni ne volas limigi nin al unu sola
celgrupo. Estas pluraj grupoj, kaj necesas prepari pagharon
kiu respondas al la bezonoj de tiuj pluraj grupoj.
La unua celgrupo de la pagharo estas (junaj)
esperantistoj, chu membroj au ne-membroj, kiuj serchas
informojn pri TEJO. Por TEJO estas tre grava ke
esperantistoj povu facile akiri informojn kaj kontakti la
estraron, la oficejon, la landajn sekciojn, k.t.p. Tiel la
ne-membroj pli facile faros la pashon al membrigho (au al
patronigho). Samtempe la membroj pli facile trovu aktualajn
informojn pri kio okazas en la asocio, kaj tiel sentu sin
pli ligitaj. Dum la laborsesio ni ne pli detale difinis
celgrupon inter la (junaj) esperantistoj, sed ja faris
liston de chiuj informoj kiujn ni shatus prezenti al ili.
La dua celgrupo konsistas el ne-esperantistoj, unuavice
homoj kiuj iel audis pri TEJO kaj nun pere de la reto provas
eltrovi ion pli pri ni. Temas ekzemple pri junuloj kiuj
aktivas en aliaj internaciaj junularaj asocioj, kaj eble
trovis nian retadreson en Dialog', au renkontis unu el niaj
reprezentantoj dum internacia konferenco. Temas eble ankau
pri homoj de oficialaj instancoj, kiuj volas scii ion pli
pri ni. Tiu chi dua celgrupo do tre similas al la celgrupo
de Dialog', kaj certe aperu reta versio de ghi. Plia grupo
de ne-esperantistoj estas retumantoj (chefe junuloj) kiuj
serchas informojn pri Esperanto. Se hazarde ili trafus la
paghojn de TEJO, necesas ke ili de tie facile trovu la
serchatajn informojn, chu en la pagharo de TEJO, chu per
ligoj al paghoj de aliaj.
Por la lasta celgrupo ne gravas chu estas esperantistoj
au ne-esperantistoj. Temas pri junuloj kiuj interesighas pri
unu el la temoj pri kiuj okupighas TEJO, kaj pro tio trafis
(trafu) niajn paghojn. Ekzemploj de tiuj temoj estas
vojaghado (Pasporta Servo), labortendaroj, volontulado,
(minoritataj) lingvoj, internaciaj renkontighoj,
korespondado. Nuntempe nia volontulo en la CO regule ricevas
informpetojn pri kelkaj el tiuj temoj, kaj estas vershajna
ke same en la reto homoj serchos kaj serchu en niaj paghoj.
Gravas informi pri la servoj kiujn ofertas TEJO kaj la
Landaj Sekcioj pri tiuj temoj, char ja chiu agado bezonas
interesatojn. Samtempe, chiu sukcesa informado pri la
praktika funkciado de Esperanto estas reklamo por ghi, kaj
necesa ingredienco de ghia progresigo.
Kiujn informojn disponigi
Se jam oni konas siajn celgrupojn, ne plu estas tre
malfacila tasko eltrovi kiujn informojn oni disponigu. Unu
avantagho de la reto estas ke oni ne devas chion verki mem
&endash; multe pli facile ol en paperaj informiloj oni povas
plusendi la interesaton al alia dokumento, verkata de iu
tute alia. La nura problemo kun tio estas ke oni neniam
povas esti certa ke pagho al kiu oni referas (ligas) hodiau
ankorau ekzistos morgau. Unu alternativo estas tamen mem
kunigi lau eble plej multajn informojn (kaj teni ilin
aktualigitajn), la alia estas mem kunigi laueble plej
malmultajn informojn sed daure zorgi pri funkciantaj ligoj
al taugaj informpaghoj de aliaj. Inter tiuj du ekstremoj
necesas trovi bonan ekvilibron. Pri tio la laborgrupo tamen
ne okupighis, unuavice char mankis sufichan superrigardon
super la informoj disponeblaj en la reto (kaj ne eblis
esplori pri tio dum la seminario), due char chiukaze la
situacio estas chiam shanghighanta, kaj pro tio ne eblas unu
fojon por chiam decidi.
Por la tri antaue difinitaj celgrupoj, la laborgrupo
proponas la jenan enhavon de la pagharo:
Informoj por esperantistoj
* TEJO
Kio estas TEJO
Celoj de TEJO
Statuto kaj regularo
Strukturo kaj funkciado (IM, LS, aligitaj membroj, komitato,
UEA, estraro)
Estraro + komisiitoj - nomoj, adresoj, eble fotoj?
Komitato - nomoj
* Aranghoj / renkontighoj
Kio estas IJK: statuta arangho - komitatkunsido
Listo de intaj IJK-oj
(evt. ligo al) Planoj por ontaj IJK-oj
(evt. ligo al) Alighilo por onta IJK
Raporto pri la pasinta IJK
Informoj pri grandaj aranghoj ghenerale konataj (IS, IJF,
...) + evt. ligo al la TTT-paghoj pri ili
Evt. raportoj pri la pasintaj aranghoj
Volontula agado + evt. ligo al la TTT-paghoj
E-kursoj (chefe por progresantoj, krome por lokaj
organizantoj) + ligo
Kalendaro de aranghoj, resp. nur ligo al la jam
ekzistanta(j) kalendaro(j)
* Seminarioj
Kio estas tio (EJF, EJC, KER), alighkondichoj
Listo de pasintaj seminarioj kun temoj, datoj, lokoj,
ktp.
Priskribo kaj alighilo de la venonta seminario
Ebleco mendi antauajn broshurojn
* Patronoj
Kio estas patrono
Servoj por patronoj: akcepto en UK, ricevo de TT kaj
Kontakto, cirkuleroj, rabato al IJK (?)
Kotizoj (3* MJ-T, ne inkluzivas UEA-membreco)
* Landaj sekcioj kaj fakaj
sekcioj
Kio estas landa sekcio
Kiuj sekcioj estas (listo de la landoj en kiuj estas. Chiu
lando estas ligo al pagho (po unu pagho por chiu landa
sekcio) en kiu aperu la adreso kaj ligo al la eventuala TTT
pagho de la LS. Se LS ne havas propran TTT-paghon, TEJO
povas meti pliajn ghiajn informojn tie)
Kial oni ighu LS
Kiel oni ighas LS
* Eksteraj rilatoj
Kio estas KER
Dialog'
Mendilo por la manlibro de KER
Junularaj programoj ghenerale
Raportoj pri la forumoj kaj aliaj internaciaj kunvenoj,
kiujn partoprenis TEJO-reprezentantoj
Ligo al "Lingvokursoj kaj trejnkursoj"
* Lingvokursoj kaj trejnkursoj
Kiuj kursoj, limdatoj, kiel alighi
Raportoj de la partoprenantoj de pasintaj kursoj
* Abonoj / kotizoj
Listo au ligo al (onta) pagho de UEA
*Publikajhoj
Kontakto
TEJO-tutmonde
Koncize
Pasporta Servo
La teamo de TEJO sin prezentas
Dialog'
Dosiero
Informiloj
Vizitkarto
Libroservo de UEA + ligoj al aliaj libroservoj
Ebleco mendi informilojn kaj aliajn publikajhojn
Informoj por
ne-esperantistoj
Esperanto:
Por la tekstoj de tiu chi parto laueble uzighu tekstoj au
TTT paghoj de aliaj, se troveblas taugaj konsiderante nian
celgrupon.
* Mallonga
historio de Esperanto
Prezentado de la vivo de Zamenhof (notoj: ne uzu la sekvajn
vortojn: artefarita lingvo; Zamenhof kiel autoro (pli taugas
iniciinto));
Ghis la 1a mondmilito
Inter la 2 mondmilitoj
De la 2a mondmilito ghis hodiau
Eta superrigardo pri oficialaj dokumentoj de internaciaj
organizoj (ekz. UNESKO 1954; PEN international 1993)
(ligo al) "La Jaro", artikolo de Edmund Grimley Evans
* Strukturo de Esperanto
Duobla mallonga teksto kaj esperante kaj nacilingve (kiel
ekzemplo). Atentu pri kopirajto; taugas klasikajho de la
nacia literaturo
Malgranda vortaro (eble povas aperi en unu rigardo). Elektu
vortojn travideblaj en la patrinlingvo de la legantoj (ekz.
angle: paper/papero; france: acheter / acheti; hispane?)
Klarigo pri la aglutina principo. Elektu vortojn kiuj
montras la vortofaradon: (ekz. dekstra/ mal ; muzik i o a e
u ilo isto acho)
* Oftaj demandoj kaj respondoj
Kiom da parolantoj? Kie en la mondo (eta superrigardo)?
Chu ekzistas literaturo?
Chu ekzistas gazetoj, periodajhoj, muzikajhoj?
Kiel lerni Eon? Per kiaj iloj? (adresoj por kontakti la
landajn asociojn)
Kial vi ne ankorau finvenkis?
* Kursoj
Listo de kurseblecoj pere de la reto
Ligoj al paghoj pri kursoj en diversaj lokoj
TEJO:
* Kio estas TEJO
Strukturo, celojn, politika pozicio, rilatoj kun la eksteraj
asocioj, (Dialog')
* Kion faras TEJO
Eldonoj
Renkontighoj
* Kiel kontakti TEJO-n
Adresoj al estraranoj
Kio estas landaj sekcio
Kiuj sekcioj estas
Informoj por ambau esperantistoj kaj
ne-esperantistoj
"Internacia junulara agado per Esperanto"
* Vojaghado kaj turismo
Publikajhoj pri turismo (Mencio ke ekzistas ekz. Budapeshto,
Torun, Beogrado);
Jarlibro (kontaktoj kun lokaj esperantistoj kaj esperanto -
organizoj);
Ligo al Monda Turismo (organizo - faka asocio de UEA);
Pasporta Servo
Kio ghi estas, kiam aperas denove
Kiel alighi
Kiel mendi
* Internaciaj Renkontighoj
Kursoj kaj seminarioj pri diversaj temoj (homaj rajtoj,
lingvoj, organizado, informado);
Kongresoj kaj renkontighoj (ekz. Internaciaj Junularaj
Kongresoj), ligo al "Plena kalendaro de Esperanto-aranghoj".
* Internacia junulara agado
Junulara agado konsistas chefe en la diversaj aranghoj,
inter aliaj tiuj menciitaj en chi tiu listo.
Oni cetere povas diri ke TEJO ja entute temas pri
internaciaj kontaktoj inter junuloj en la tuta mondo, kaj
konstante ellaboras novajn eblecojn kaj strategiojn por
atingi tiun celon.
* Korespondado
Koresponda Servo Mondskala : aranghas korespondajn
kontaktojn
* Labortendaroj kaj laborbrigadoj
* Kulturo
Muziko : EUROKKA
Kulturaj
konkursoj
* Volontulado
* Lingvoj / Minoritataj lingvoj
Ligoj al paghoj pri lingvoj / minoritatoj
* Fakaj E-organizoj
Listo de adresoj, ligoj
Organizaj demandoj
Post tiu chi enkonduka laboro, komencighu la vera laboro!
De la plano pri retpaghfarado ghis la vera apero en la reto
de pagharo, estas ankorau longa vojo... Estas kvar punktoj
pri kiuj oni atentu: la kreado de la tekstoj kaj la bildoj,
la redaktado, la grafikumado, kaj la adreso en la reto.
La verkado de la tekstoj kaj la desegnado (au serchado)
de bildoj estas tasko kiun oni povas dividi inter pluraj
aktivuloj. Pli bone ol se unu homo okupighas pri la tuto,
chiu havu la eblecon verki pri temo kiu interesas shin au
lin, kadre de la antaue difita enhavtabelo. Ekzemple, por
organizantoj de seminario tio signifas ke ili ne nur preparu
paperan informilon kaj zorgu pri artikoloj por diversaj
revuoj, sed ke ili ankau pretigu tekstojn por la reto. Tio
ne estas tre peza tasko, char ofte la tekstoj povas esti
samaj kiel en paperaj versioj &endash; nur prezento de
Esperanto-arangho al ne-esperantista publiko estas iom
speciala tasko, al kiuj plej multaj organizantoj ankorau ne
alkutimighis.
Alia parto de la paghoj estas pli konstantaj, kaj nur
necesas regule ghisdatigi ilin. Pri tio povas respondeci
gheneralan sekretarion au/kaj volontulon en la oficejo.
Ankau individuaj estraranoj au komisiitoj pri diversaj fakoj
povas ekhavi la respondecon pri la enhavo de kelkaj paghoj.
Gravas ke pluraj aktivuloj komprenu ke ghisdatigo de
retpaghoj estas parto de ilia tasko, kaj dedichas la necesan
tempon al tio.
En la praktiko, tio certe ne funkcios automate. Oni
bezonas unu chefan redaktoron, kiu i.a. zorgas ke la tekstoj
stile kaj enhave kongruas, ke ili lingve korektas (en chiuj
uzataj lingvoj), kaj ke la ligoj inter la tekstoj bone
funkcias. Tamen, la chefa tasko de la redaktoro estas zorgi
pri la aktualeco de la paghoj. Estas la chefredaktoro, kiu
devas konvinki aktivulojn aktualigi siajn paghojn au aldoni
novajn, kaj decidas pri limdatoj por tio. Tial la chefa
redaktoro havas la plej malfacilan taskon de chiuj kiuj
okupighas pri la paghoj, sed kompreneble li au shi ne rajtas
montri tion al la homoj kiuj verkas la tekstojn...
Retpaghoj enhavas ne nur tekston. Same kiel che papera
revuo, la grafika aspekto de la paghoj gravas same multe
kiel la enhavo. Pro tio, oni bezonas ankau respondeculon pri
grafikumado. Shi au li devas havi sperton au spertighi pri
grafikumado ghenerale, sed tio ne sufichas. Por prepari
paghojn por la reto oni devas koni (almenau la bazojn) de la
HTML lingvo, la komputila lingvo kiu priskribas la aspekton
de la paghojn. Nuntempe ekzistas ankau tre bonaj programoj
per kiuj oni povas pretigi paghojn preskau sen koni la HTML
lingvon, sed neeviteble oni devas enprofundighi en
komputil-teknikaj demandoj. Se mencii nur kelkajn
teknikajhojn: literarojn por Esperanto-literoj, datumformato
de la bildoj, elekto de datumnomoj, transsendo de datumoj de
propra komputilo al ret-servilo, aspekto de la paghoj en
diversaj komputilsistemoj, aspekto de la paghoj che homoj
kiuj ne volas vidi la bildojn (ekz. pro malrapideco de
retligo). Grafikisto povas ankau respondeci pri la kreo kaj
aktualigo de la ligoj al paghoj de aliaj, sed certe ankau la
redaktoro parte respondecas pri tio.
Fine, prepari retpaghojn ne havas sencon se oni ne havas
lokon en la reto por meti la paghojn je la dispono de chiuj.
Rilate al tio, estas du gravaj demandoj: kio estu la adreso
de la paghoj, kaj sur kiu (kies) komputilo estu la paghoj.
Ekzistas en la reto pluraj senpagaj lokoj por meti paghojn,
sed tiuj ofte devigas montrado de reklamo, kaj ofertas nur
"teruraj" adresoj &endash; adresoj kiuj estas tre malfacile
memorigeblaj, kaj kiuj ne rilatas al la nomo de la asocio.
Tamen, oni povas uzi tiajn senpagajn lokojn se oni samtempe
ie havas lokon por meti hejmpaghon kun facile memorigebla
adreso.
Alternativo al tiuj senpagaj ejoj estas la paghospaco
kiun ofertas retprovizantoj al siaj klientoj. Tiel, se
asocio havas retabonon, ghi ghenerale automate ankau havas
spacon en la reto. Problemo estas foje ke provizanto ne
permesas ke asocio abonas rekte, pro kio ofte iu individua
aktivulo prenas la abonon. Tiam tamen estas la risko ke iun
tagon tiu aktivulo forlasas la asocion, post kio la adresoj
de chiuj paghoj devas shanghighi. Tio kompreneble estas
evitenda situacio.
Plej bona solvo estas havi iun fiksan lokon en la reto,
de kiu oni povas registrigi la adresnomon. Ekzemple, por
TEJO la idealo estus havi ie komputilon ligata al la reto
kun la adreso www.tejo.org. Tio estas tamen relative
multekosta afero. Pro tio, TEJO kontaktis la administranton
de www.esperanto.org, kaj strebas al la adreso
www.esperanto.org/tejo. Jam multaj aliaj Esperanto-organizoj
trovis sammaniere adreson.
Menciinda estas ankau la solvo kiun trovis la
esperantistoj en Svedio. Ili disponas pri loko en komputilo
de sveda retprovizanto, kaj registrigis la adreson
www.esperanto.se. Kontrau chiujara abonkotizo ili disponas
pri bela konstanta adreso kaj komputilspaco, kaj ech povas
disponigi anstatauadresojn al individuaj esperantistoj kiuj
mem havas abonon che la sama provizanto (ekz.
sjoerd@esperanto.se).
|