Volontuloj
serchataj!
Dum la festivalo mem grupo da
volontuloj zorgos pri la manghoj kaj pri multaj aliaj
aferoj. Dum la semajno antau KEF, de la 2a ghis la 9a de
augusto, tiuj volontuloj estos jam en la festivalejo, por
lerni Esperanton! Sed... se la volontuloj lernas Esperanton,
kiu preparos por ili la manghojn, kiu organizas por ili
ekskurson, kun kiu ili praktikos la lingvon ekster sia
kurso?
La respondo estas simpla: aliaj
volontuloj! Ni do serchas chirkau du esperantistojn kiuj
shatus volontuli la semajnon antau KEF. Kompreneble por ili
la loghado kaj manghado dum tiu semajno estas senpaga.
Anoncu vin che Anna-Lena. Se vi estas sperta kursgvidanto, vi ankau
estas bonvena helpi pri la kurso mem.
Ankau aliaj Esperantistoj jam
bonvenas antau KEF, fakte. Pro tio ke la KEF-ejo estas
samtempe Esperanto-domo kaj junulargastejo, chiam eblas
gasti tie. Se vi volas ghui la belegan naturon kaj samptempe
shatus kontribui al la kreado de Esperanto-etoso dum la
kurso por la volontuloj, venu la semajnon antau KEF! Pliaj
informoj pri la Esperanto-domo vi trovos chi
tie.
TEJO kaj KEF
Kial informoj pri KEF en la paghoj
de TEJO? Nu, la respondo al tio estas simpla. Ne nur pro tio
ke estas landa sekcio de TEJO (SEJU) kiu organizas KEF - ja
chiuj landaj sekcioj havas siajn aranghoj kiuj chiuj en iu
senco estas aranghoj de TEJO. Ankau ne nur pro tio ke TEJO
speciale shatas reklami pri kulturan Esperanto-aranghon. Ne,
estas alia kialo. KEF chi jare estas formale TEJO arangho,
kaj pro tio sukcesis akiri gravan subvencion.
Tial TEJO nun havas plurajn kialoj
por reklami pri KEF. Alighu al KEF por ghui KAJ kunfari la
Esperanto-kulturon, kaj samtempe profitu de forte
subvenciata arangho en nova Esperanto-domo!
Freshaj ideoj
Chi-jare la Kultara
Esperanto-Festivalo, konata sed tamen nova, fresha sed tamen
tradicia, revenos al Svedio. Ne nur konsumi sed aktivighi
estas la celo! Pro tio okazos pluraj kulturaj kursoj kaj
laborgrupoj, en kiuj la partoprenantoj mem aktivighas kaj
kulturumas. Por chiuj shatantoj de teatro, muziko au
literaturo, estas jen la shanco fari ion mem, kune kun
aliaj.
Pro oficiala subteno de la Konsilio
de Europo la programo de KEF-98 estos senpaga. Chiuj
partoprenantoj kiuj alighas antau la 10a de julio
partoprenos SENPAGE! Nura kosto estos la rektaj kostoj por
loghigado kaj manghigado. Por ili kiuj povas kaj volas pagi
iom por la programo trovighos fonduso kiu helpos al venontaj
KEF-oj.
Kiel vi eble scias, la celo de KEF
estas kunigi esperantistojn por ghui kaj sperti plej
diversajn aspektojn de la Esperanto-kulturo. Tradicie, dum
pluraj tagoj famaj kaj malpli famaj artistoj prezentas siajn
kantojn, teatrajhojn, verkajhojn kaj aliajn artajhojn al
entuziasma internacia publiko. Tiel okazos ankau chi-jare,
sed... chi-jara KEF estos pli ol tio. Nun por la unua fojo,
la partoprenantoj povos mem kunagi, sperti kaj lerni en
pluraj kursoj kaj laborgrupoj.
Ekzemple, en laborgrupo pri teatra
sporto la partoprenantoj improvizos teatrajhojn pri iu
donita situacio, konkurse kun alia teamo. Au, oni povas
lerni ludi gitaron, au kanti en koruso. Kompreneble estos
ankau okazo montri al la aliaj kion oni jhus lernis. Tiel en
KEF la partoprenantoj ne estas nur publiko, sed aktive
kontribuas al la Esperanto-kulturo. Eble ech malkovrighos
novaj talentuloj!
Jam nun, pluraj famaj artistoj
anoncis sian alighon al KEF-98. Inter ili estas la fama
esperanto-rokgrupo Persone, grupo kiu la unuan fojon publike
ludis en KEF '86 en Upsalo. Aliaj famaj artistoj kiuj
cheestos estas Jhomart kaj Natasha, la Kazakha
trobadorduopo, konataj pro siaj tushantaj kaj melankoliaj
kantoj. Pliaj artistoj helpos pere de siaj spertoj en la
laborgrupoj.
KEF-98 okazos la unuan fojon en la
nova Esperanto-domo
de Svedio, en la urbeto
Lesjöfors. Ghi trovighas agrable for de la bruoj kaj
malpurajhoj de grandurbo, en la verda koro de Svedio. Pli ol
iam antaue en la historio de KEF, eblos ghui kulturon kaj
naturon dum sama semajno. En la programo estas ebleco
malkovri la chirkauajhon laulonge de malnova fervojlinio
pere de unika veturilo: la drezino. Ghi estas kvazau biciklo
sur reloj, kaj eblas iri per ghi ekde tuj apud la KEF-ejo.
Sed ankau estas aliaj eblecoj malkovri la naturon: perpiede,
per ordinara biciklo, au per kanuo sur la abundaj riveroj
kaj lagoj.
Vi vershajne ne trovos
Lesjöfors sur via mondmapo, sed sciu ke ghi trovighas
je proksimume 300 km-oj de ambau Stokholmo kaj Gotenburgo
(estas nur 30 mejlojn for, diras la svedoj). Ghi estas el
ambau urboj facile atingebla per buso (eblas preni trajnon
ghis Kristinehamn) (Horaron trovu chi
tie). Krome okazos komuna
vojagho el Stokholmo.
Stokholmo, en 1998 la Kultura Chefurbo de Europo, en
kiu ghuste dum la tagoj antau KEF okazos la Akvofestivalo. Ghi estas la plej granda kulturfestivalo
en Svedio, en kiu "tuta Stokholmo transformighas al
scenejo". Certe indas profiti de vojagho al KEF por ankau
pasigi kelkajn tagojn en la "Venecio de la Nordo"! Por tiu
celo, la organiza teamo de KEF proponas antaufestivalon en
Stokholmo de la 7a ghis la 10a de augusto.
Se oni ne volas kulturumi en
Stokholmo tamen trovighas alia ebleco esperantumi antau KEF.
Nome esperantokurso por komencantoj en Lesjöfors. La
nombro de partoprenantoj estas limigita kaj do necesas ke vi
rapide alighas che Anna
Lena Eriksson, por ke vi
estu certa pri partoprenado.
Pliaj informoj pri KEF vi trovos en
la
hejmpagho de KEF-98, au
retposhte che Janko
Luin, de kiu vi povas ankau
ricevi alighilon. Pri la antaufestivalo en Stokholmo plie
informas Anneli
Hovberger. Pri la
akvofestivalo eblas legi chi
tie kaj chi
tie. Ech la KEF-ejo havas sian propran hejmpaghon!.
|