|
|
IJK - la chiujara elstarajho! |
|
de la 57a IJK |
Jam en la jaro 2000 pruvighis denove: la Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas chiujare la plej elstara evento por la junulara Esperanto-movado! La IJK en Honkongo estis certe neforgesebla renkontigho por chiuj partoprenantoj, ligante la tipan IJK-etoson per la internacia miksajho de partoprenantoj kun la nekomparebla etoso de Aziaj renkontighoj. En 2001 atendas la partoprenantojn denove alia, eksterordinara IJK, chi foje en Francio. Vi jam partoprenis okcidenteuropajn somerajn renkontighojn kaj pensas ke nenio povas plu surprizi vin? Konvinkighu per la malo, char tiu renkontigho estos alispeca! TEJO kaj JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo) invitas vin al unu el la chefurboj de la Europa Unio, la sidejo de la Europa Parlamento: Strasburgo, urbo kun multaj facetoj. Situante che unu el la grandaj riveroj de Europo, la Rejno, che la Franc-Germana landlimo, ghi estas influita de kaj tipe Elzacaj (la regiono en kiu situas la urbo), Francaj, Germanaj, aliaj Europaj kaj alikontinentaj kulturoj. Ghia politika signifo estas nedubebla kaj la kongresanoj povos mem ricevi impreson pri tio dum vizito kaj eble ech arangho en la Parlamentejo. Sed Strasburgo ne nur estas simbolo por la moderna Europo, abundas aliaj flankoj krom tiu de moderneco. Ekzemple parto de la centra urbo - facile atingebla de la kongresejo - akiris la statuson de "Tutmonda heredajho de la Homaro" kiun donas UNESKO. Tie chi eblas belegaj promenadoj tra kvartalo kie autotrafiko estas malpermesita. Konstateblas ke jam la gastiganta regiono kaj speciale la urbo donas multajn kialojn por kapti la okazon viziti ghin. Sed inter la 29a de julio kaj la 5-a de augusto - tuj post la UK en Zagreb - ghi estos ankorau pli vizitinda por junaj Esperantistoj char rimarkeblos tie la internacia lingvo! Nome, kadre de la IJK okazos stratarta festivalo kun Esperantistaj artistoj el la tuta mondo. Lige kun ghi kaj precipe ankau kun la cheftemo de la kongreso: "Plurlingvismo - kiel ghin sukcesigi?" estas lingva festivalo kiu temos ne nur pri Esperanto sed oni informos tiam pri multaj diversaj lingvoj. Evidente, tiuj aranghoj celas precipe ankau la gheneralan publikon kaj sekve la IJK estos unu el la plej malfermaj iam ajn! Sed certe ne mankos la programo kiun IJK-partoprenantoj kutimas sperti: richa taga, vespera kaj nokta programoj, do interesaj kaj instruaj prelegoj, diskut- au laborrondoj, kiuj estas aparte proksimaj al propraj spertoj de partoprenantoj kiuj provas utiligi Esperanton au eble minoritatan lingvon kiel ekzemple la Bretonan en sia chiutago, same ne mankos kiel nokta dibochado kaj bambumado! Diversaj ekskursoj ebligas interkonatighon kun la chirkaua regiono al celoj en Francio same kiel ankau en Germanio. Espereble vi estas konvinkita ke enuigho en tiu evento simple ne eblas! Por la bonfarto zorgas ankau la agrabla kaj moderna junulargastejo kiu gastigas la gastigantojn kaj apuda tendumejo tiel ke la partopreno estu kiel plej eble agrabla kaj la IJK en Strasburgo farighu neforgesebla travivajho! Ni konscias pri tio ke la partoprenkotizoj estas sekve ne la plej malaltaj. Estas diversaj kialoj por tio, sed la estraro de TEJO unuanimighis ke konsiderante la multajn elstarajn pozitivajn flankojn ili estas akcepteblaj. Malgrau tio estos daure klopodoj zorgi por diversaj monaj subtenoj tiel ke eblas finance plifaciligi la partoprenon de laueble multaj. Unuaj pashoj por tio estas jam faritaj: la TEJO-estraro decidis subteni la partoprenon de kelkaj partoprenantoj el la "fondajho partopreno IJK" (detaloj pri kiel akiri subtenon estos aperigataj baldau). Krome, tre vershajne eblos por la Loka Kongresa Komitato peri rabatojn por vojaghoj per la nacia flugkompanio Air France kaj la shtata fervojo SNCF. Krome, se vi estas sportema, eblas por vi ech minimumigi viajn vojaghkostojn se vi partoprenas unu el la biciklaj karavanoj de Hispanio, Svislando, Britio au Belgio al Strasburgo. Ankau buskaravano de la UK en Zagreb estas antauvidebla. Tiuj estas nur kelkaj ebloj. Aliaj tiaj informoj kaj konsiloj estos publikigataj kiel plej eble baldau tiel ke ankau vi povas ghoje decidi: "Jes, mi ne maltrafos tiun chi IJK-n!" |
|
|
Tiu chi pagho preparighis la 20an de novembro 2000 fare de Sjoerd Bosga surbaze de teksto de Holger Boos kaj Alain Fagot |