|
|
Aktuale pri la 55a IJK en Veszprém (!), Hungario |
|
de la 55a IJK |
Shangho de kongresejoPost longaj traktadoj kaj komunaj preparlaboroj kun la Infana kaj Junulara Centro de Zánka evidentighis, ke la Centro pro eksteraj kialoj nek la necesan nombron de chambroj, nek la interkonsentitan prezon povas certigi. Pro tio ni rapide serchis novan lokon, kaj trovis ghin en la urbo Veszprem (departementa centro kun 70 mil enloghantoj), 30 km-ojn for de Zanka. Praktike tio signifos por ni, ke la Kongreso okazos en urbeto kun 70 mil enloghantoj, kiu estas pli facile atingebla, kie la kongresejo mem estos pli koncentrite kaj intime la nia, la suneklipso same videblos, kiel en Zanka, kaj la plagho che la lago Balatono troveblos je la distanco de dudekminuta busveturado (anstatau 15 minuta piediro en Zanka...). Resume la shangho kauzis pli da laboro por la LKK, sed samtempe pli bonajn kondichojn por la Kongreso. Vi povos vidi fotojn che la hejmpagho ene de kelkaj tagoj.
Pri VeszprémLa kongresurbo Veszprém estas la "chefurbo" de la montaro Bakony: moderna universitata urbo, ekonomia kaj kultura centro de la regiono, kun richa historio. Vizitantoj trovas chion chi tie: mezepokajn memorajhojn, barokan fortikajhan kvartalon, ekleziajn trezorojn, ech zoologian ghardenon. La chirkauajho de la urbo havas belegajn ekskurseblecojn, kiujn ni utiligos por la dumkongresaj ekskursoj.
El la programoEl la bunta programo de la Kongreso chi tie ni nur volas mencii kelkajn specialajhojn, kiuj espereble faros la 55-an IJK vere neforgesebla. Suneklipso:La organizantoj aranghis unu el la plej maloftaj fenomenoj speciale por plezurigi la kongresanojn. La kongresurbo trovighas en regiono, de kie la suneklipso estos plej bone observebla. Tuttaga ekskurso:Dum unu tago chiuj partoprenantoj vizitos Budapeshton, la chefurbon de Hungario. Politika simulludo en la Parlamentejo, inauguro de Esperanto-Parko, fakaj kaj distraj vizitoj al diversaj vidindajhoj de la urbo konsistigas la programon de tiu tago. Kongresa Balo:Unu nokto de la Kongreso estos ech pli longa, pli festena, pli pasia ol la aliaj - la nokto de la Kongresa Balo kun prezentoj kaj konkursoj pri klasikaj kaj modernaj dancoj, kun dancado ghis mateno kaj kun diversaj surprizoj. Kongresa Olimpiko:La partoprenantoj konkursos en grupoj de imagitaj landoj pri diversaj sporto-branchoj, seriozaj kaj shercaj. Ni ankau revivigos la antikvan tradicion de oratoraj kaj poeziaj konkursoj. Virtuala Kongreso:Al tiuj (chiam) junaj Esperanto-parolantoj, kiuj ne povas persone partopreni la aranghon, ni donas la eblecon cheesti virtuale pere de la hejmpagho de la Kongreso. Tie oni povos atingi ghisdatajn informojn pri la programo, retan version de la kongresa bulteno, mesaghtabulon kaj interaktivajn prelegojn kaj diskutrondojn. Postkongresaj ekskursoj:Post la oficiala finigho de la Kongreso partoprenantoj havos la eblecon plilongigi sian restadon en Hungario, alighante al unu el la kvin rondvojaghoj, dum kiuj oni povos pli profunde konatighi kun la belecoj de la lando. La pinto de chiuj povas esti la pasigo de la 20a de augusto (nacia festo en Hungario) en Budapeshto kun interalie metiista foiro en la Fortikajho kaj granda fajroludo vespere.
Kiel ankorau alighi?Se vi nun konsciighis pri tio, ke vi volas partopreni la plej grandan junularan Esperanto-aranghon de la jardeko, al kiu jam alighis pli ol 500 personoj el 43 landoj, vi povas ankorau alighi che unu el la subaj adresoj: Golden David Alko Damjanich u. 1/c. I. 8. HU-8200 Veszprem, Hungario interreto: hej@math.bme.hu interaktiva alighilo: http://www.math.bme.hu/~hej/ijk99/aligilo.htmlKompreneble vi havos la eblecon alighi ankau surloke. La kongresurbo Veszprém estas atingebla kaj trajne (el la direktoj de Budapeshto au Szombathely) kaj buse (el la direktoj de Budapeshto au Gyo"r). En Veszprém vi povas atingi la tranoktejon per la loka buso n-ro 4, elirante che la haltejo "Stadion u. 19/a". Adreso: Veszprémi Középiskolai Kollégium (Vesprema Mezlerneja Studenthejmo) Stadion u. 20-22, HU-8200 VeszprémAkceptejo funkcios la 9-an de augusto de la 10-a ghis la 23-a horo en la studenthejmo. Por urghaj kaj lastmomentaj problemoj uzu: +36-30-2270820 (portebla telefono)
Atendante vin kaj viajn amikojn, Lariko Golden golden@isis.elte.hu sekretario de la LKK |
|
|
Tiu chi pagho preparighis la 10an de julio 1999 fare de Sjoerd Bosga surbaze de informoj de Lariko Golden. Ghisdatigo 99-07-11. |