Novajhoj
pri la IJK
Loka
Kongresa
Komitato
Hejmpagho
de la 54a IJK
|
Ene de Esperantio, Kroatio estas
konata pro diversaj aferoj: SEK, la Studenta Esperanto-Klubo
kiu de kvardeko da jaroj amuzigas sian publikon, la 44-a IJK
en Zagrebo - la tria plej sukcesa kongreso en la historio de
TEJO, la 54-a IJK kiu okazas en Rijeka chi jare... Unu plia
konatajho estas ankau la kroatiaj krokodiloj, sufiche lauta ero de multaj esperantaj
renkontighoj...
La LKK de la 54-a IJK decidis agi
chikampe kaj jam akceptis diversajn regulojn krokodilrilate:
dum la Kongreso en Rijeka, krokodiloj estos
malpermesataj.
Por ebligi la malkrokodiligon de la
gekongresanoj la LKK okazigos:
Internaciajn Esperanto-Kursojn
Dum la Kongreso chiutage dufoje,
matene kaj posttagmeze, krokodiloj el la tuta mondo havos la
eblecon lerni Esperanton en placha, lerniga kaj interesa
etoso. Aligatoroj kaj kajmanoj estas ankau bonvenaj. La
krokodiloj alighas che sia Landa Sekcio, au rekte, surloke.
Se el iu lando venas sufiche granda kvanto da ili, ili
rajtas kunporti propran malkrokodiligiston. Chiukaze, ankau
la LKK prizorgos la instruistojn. Por rapidigi la transiron
de krokodila al esperantista stato, la krokodiloj loghos,
manghos, distrumos kaj vesperumos kune kun la
gekongresanoj.
La kosto por unuopa krokodilo kiu
alighas che sia LS estas 310 DEM por la tuta semajno,
inkluzive chion krom ekskurso. Memzorgemaj krokodiloj havos
la eblecon memzorgi je la prezo de 100 DEM por la tuta
semajno (do la marcho estos arangxita, la manghajhon ili mem
kaptu). Eblas ankau ke la krokodiloj partoprenu nur la
kursojn: kontrau 70 DEM ili rajtos partopreni la tutan
kongresan programon. La LKK shatus inviti chiujn krokodilajn
partoprenontojn de la Pragaj Kursoj migri suden kaj post unu
semjano pasigita en la akvoj de belega Vltava, gustumi ankau
tiujn pli varmajn de la Adriatika maro. Aldone al la belega
maro, ni promesas neforgeseblan kongresan semajnon. La
reguloj pri la krokodiloj tamen estas striktaj. Fine de la
Kongreso la restantaj krokodiloj estos forjhetitaj en la
maron! Venu al Rijeka kaj malkrokodilighu!
Por pliaj informoj, kontaktu
Snjez^ana
Bokulic', Brestovice 12,
HR-51215 Kastav, Kroatio. Tel. +385 51 224-720, fakse +385
51 224-710.
|