|
Kio estas KER?
Plano por 2001
KER-ligoj
Respondecoj
BonEJO-vortaro
|
Jen kelkaj kampoj kiuj havas respondeculo(j)n: Se ankau vi shatus (kun)respondeci pri io, bv kontakti min!!
(Ne estas tiel ke vi devas esti jam spertulo pri iu kampo, sufichas ke vi havas seriozan intereson kaj pretas kunlabori
kun aliaj KER-teamanoj!)
- Ghisdatigo de la KER-manlibro (Enchi,
Hokan)
Ni chiam devas havi aktualan manlibron... Nun i.a. mankas informoj pri FoJE kaj la Junular-programo de EU.
- Forumo Junulara Europo (Enchi, Federico)
Reprezenti TEJO-n dum FoJE-kunsidoj.
- Informado pri indaj KER-aranghoj: seminarioj, kursoj ktp (tejo-oficejo)
Arigi informojn, verki mallongajn rezumojn kaj sendi al la tejo-ker-listo.
- Alighprizorgado (tejo-oficejo)
Stampi, faksi, sendi ktp.
- La 'KER-toteko' (tejo-oficejo)
Prizorgi kartotekon pri KER-interesitoj.
- La KER-ttt-pagharo (Igor?, Oleg?, Hokan)
Prizorgi la paghojn pri KER.
- Informado al la E-mondo pri TEJO-KER (Chiuj!)
Sendi artikolojn al la revuo Esperanto, Tejo-Tutmonde ktp.
- Kontakto kun UEA-KER (Hokan)
Partopreni en la retposhtdiskutlisto de UEA.
- Azio (?)
Havi kontakton kun la Asian Youth Council kaj aliaj KER-instancoj en Azio.
- Afriko ()
Havi kontakton kun African Youth Network kaj aliaj KER-instancoj en Afriko.
- Ameriko (Mayrim Sandoval)
Havi kontakton kun Latin American Youth Forum kaj aliaj KER-instancoj en Ameriko.
- EU kaj KdE (Samuel, Anna
R?)
Esti spertulo pri la EU- kaj KdE-organizo. Sciigi la KER-teamon kiam okazas iu interesa en chi tiuj mondoj.
- UNESKO (Ramkrishna, Samuel)
Havi kontakton kun UNESKO kaj partopreni en la Unesko-retposhtlisto.
- UN (Lovisa, Hokan)
Havi kontakton kun Youth Forum, havi konon pri la UN-organizo kaj povi gvidi rollundon priUNan.
- KER-trejnseminarioj (Katja B, Enchi?)
Povi aranghi ker-ecajn trejnseminariojn (povus okazi dum aranghoj kiel IS kaj IJK).
- TEJO-seminarioj (?)
Vidu je sub punkto 012* por klarigo.
- Lingvokursoj (Sasha?)
Povi aranghi (kune kun aliaj organizoj) diversajn lingvokursojn.
- Laborbrigadoj (Torun)
Okupighi pri aferoj ligitaj al laborbrigadoj, eble kunlabore kun aliaj organizoj...
- Financo kaj monpetoj (Ilja, Hokan)
Fari bugheton por la KER-agado kaj esti spertuloj pri monpetoj.
'?' signifas ke mi ankorau ne certas chu la persono interesighas kaj volas esti respondeca pri la tasko.
Click to subscribe to tejo-ker
|