KONGRESA TEMO
|TEMO|INVITILO|
|HEJMO|KONGRESA TEMO|L K K|KONGRESEJO|HONKONGO|CHINIO|PROGRAMOJ|ALIGHU NUN|

TEMO


 

¡¡¡¡La temo de la Internacia Junulara Kongreso "Tutglobigho kaj Monda Kulturo en la 21a Jarcento" ekzamenos unu el la plej elstaraj tendencoj de nia mondo dum la pasintaj jardekoj, nome la surfacigho de mond-kulturo. Post jarcentoj de kontaktado kaj intershanghoj de ideoj inter la kulturoj de la mondo - plej rimarkinda la renkontighoj inter la okcidento kaj la oriento, la monda kulturo ekestas kaj finfine burghonighas kiel unuo. La internacieco de la IJK kaj la uzo de Esperanto kiel komunan lingvon ebligas al la partoprenantoj plene kaj vigle diskuti pri kaj ech pli signifoplene, sperti tiun-chi fenomenon.

Dum la pasintaj jardekoj, amaskomunikiloj salte progresas, vojagho tra la mondo eblighas por multaj ordinaraj homoj. Ni ne plu loghas en izolitaj eroj, sed partoj de vivanta unuo konstante influantaj unu la aliajn. Tiel japanoj manghas hamburgeron, franco ludas hindan muzikon, brazilanoj prenas chinan medikamenton, meksikanoj meditas, usonaj infanoj ludas nintendon. Studoj pri inter-kulturaj fenomenoj profundighas, kaj kreskighegas la intereso pri kompara lingvo-studo, kompara religi-studo, mond-muzikologio, k.t.p. Kiel la tut-globigha fenomeno efikas nian chiu-tagan vivon? Chu ili richigas nian vivon a forprenas la ecojn de niaj propraj kulturoj?

La mondo en la venonta jarcento restas tute neimagebla, kiel ni mem ne povis antauvidi la shanghojn de nia vivo ech dum la pasintaj jardekoj. Enirante la novan jarcenton, ni tamen estas atestantoj de tiu-chi grava shtupo de la historio de homaro - la homaro kreskas kaj kreskos kiel unuopo.

Dum jarcento, Honkongo estas la renkontejo inter la Okcidento kaj la Oriento. Nun Honkonogo estas ankorau la loko kie popoloj de la tuta mondo venas por krei novan kaj pli bonan vivon. Kio estas la rezulto de tiu interfluo kaj intershangho? Kiajn efikojn tutmondigho havos por la nova generacio en tiu chi kunfandejo? "La komenco de la 21a jarcento ne nur estas nova epoko lau la kalendaro sed ankau estos nova epoko rilate al la vivmaniero de la homaro. Ni povas retrorigardi al la pasinteco, sed ni ankau devus rigardi antauen al la estonteco. "Al kiu kaj al kia komunumo ni apartenas? Kio estas la ghusta rolo de la diversaj politikaj kaj sociaj organizajhoj? Kio devus esti la rolo de Esperanto? Kaj, plej grave, kio estos mia propra rolo en la nuntempa transiro?"

- Ronald J. Glossop, Emerita Profesoro de Filozofio, Sud-Ilinoja Universitato en Edwardsvilo, Usono.

 

Komentoj, ideoj por diskutado? Bv sciigu al ni!

 

Kopirajto rezervita al HJEA, TTT-pagharo farita de Andy-J kaj Saukio, Laste renovigita 2000-01-10