Resumo pri la diskutoj pri la kongresa temo:
Transiro al tutmondigho -----
Tutglobismo en la 21-a jarcento
(Yu Tao, LKK-vicprezidanto, reghisoro de la kongresa temo)
Okazis tri-foje la diskutoj pri la kongresa temo, al kiuj venis ne malmultaj kongresanoj, do dekkelkaj por chiu fojo.
Opinioj multas kaj diferencas, diskutoj ech debatoj viglas.
Jen kelkaj notindaj vidpunktoj:
--- Por individuoj, tutglobismo havas grandan signifon, oni povas libere vojaghi tra la mondo, pli da intershanghoj kaj kontaktoj proksimigas la popolojn, interreto donas pli da shanco por interkomuniki kaj amikighi.
--- Tutglobismo estas danghera termino. Ghi favoras nur al la plifortaj flankoj. Tutglobismo realighos nur en egalrajta mondo.
--- Por multaj popoloj, nacieco estas ankorau tre grava, multe pli grava ol tutglobismo. Oni devas protekti la nacian suvenerecon, la nacian kulturon.
--- Por chinoj, la nuna tendenco estas tutmondigho en ekonomio, kelkaj potencaj grupoj konkursas en politika kampo, kaj por kulturo estas pli abunda. Tiel tutglobismo ludas gravan rolon en ekonomio, ekz. la Monda Komerca Organizo (WTO) vershajne estas pli atentata ol la Unuighintaj Nacioj.
--- Tutglobismo estas utopio. Paroli pri ghi ankorau ne estas tempo, ni atendu ghis la homaro estos sufiche matura. Momente nacieco kaj shtateco havas la prioritaton.
--- Iasence, tutglobismo momente signifas usonismon, au pli precize euro-usonismo. Multaj aliaj landoj sekvas ilian ekzemplon. En kelkaj aziaj landoj, junuloj kolorigis sian hararon, ili shatas usonajn filmojn. La kosto por lerni la anglan lingvon, ekz. eldonado de lernomaterialoj k.s. estas 40 miliardoj da japanaj jenoj.
--- Ni esperantistoj apartenas al la homoj, kiuj la unuaj ghuas la tutglobismon, nia lingvo funkcias kiel ponta lingvo inter la popoloj. Kvankam nun la angla lingvo ludas la rolon de monda lingvo, finfine oni uzos veran mondlingvon, kiu probable estos nia Esperanto. Angla lingvo estas la survoja solvo, sed ne la fina celo.
Supre mi listigis kelkajn vidpunktojn, tamen kiel reghisoro de la kongresa temo, mi devas fari resumon, ghi ne estu konkludo, nek rezolucio. Jen peco el miaj pensoj:
Por ni, kongresanoj de la 56-a IJK en Hongkong-o de Chinio, tutglobismo iom realighis jam en nia kongresejo, kie kolektighis e-istoj el diversaj landoj. Ni parolas komunan lingvon, ni povas libere interparoli kaj diskuti, ghuas amikecon de homoj el malproksimaj lokoj, gustumas la nekonatan manghajhon kaj fremdan kulturon. La kongresejo estas kvazau simbolo de la monda vilagho.
Tutglobismo tamen estas tre ampleksa temo kaj ankorau ne praktike ekzistas. Ni diskutos pri ghi kaj serchos la vojon al tutglobismo en la venontaj renkontighoj. Por ni, junaj e-istoj, tutglobismo havas aparte gravan signifon. Je tiu senco, la kongresa temo spegulas la aktualan staton, kaj niaj diskutoj plene sukcesis dankĄŻ al la subteno de vi chiuj. Mi kore dankas vin chiuj.
.