|
||||||||||||||||||||
|
Mapo de Honkongo
Honkongo-urbego internacia Honkongo estas unu el la plej modernaj kaj sukcesaj urboj de la mondo. Multaj faktoroj kontrubuis al la internacia reputacio de Honkongo kiel amas-fabrikejo kaj chefa komerca centro en Azio. Tiuj faktoroj inkludas politikon ekonomian de libera entrepreno kaj libera komercado, diligentan laborforton, altgradan komercan infrastrukturon, unu el la plej bonaj havenoj de la mondo, flughavenon strategie lokigita kaj bonegan komunikan reton tutmondan.
Alirelboj/Transporto Trovighanta che la centro de Azio, Honkongo estas facile atingebla. Chiuj chefaj aziaj urboj, enhavantaj duonon de la loghantaro de la tuta mondo kaj la ekonomikan regionon plej rapide evoluantan en la mondo, estas 5 horojn aviadile de Honkongo. Funkcias fluglinioj el Honkongo al pli ol 100 lokoj tutmondaj, kun 2,300 planitaj pasagheraj au varaj flugoj chiusemajne. La Flughavena Ekspresa Linio kiu estas 34 kilometrojn longa, rapide veturigas pasegherojn al la urbocentro de la nova internacia flughaveno Chek Lap Kok dum 23 minutoj.
Publika Transporto Honkongo havas unu el la plej altgradaj subteraj veturilaj sistemoj de la mondo, la Mass Transit Railway (MTR), al kiu suplementas sistemoj de taksioj, busoj, tramoj kaj pramoj. Partoprenantoj povas facile veturi ien ajn de la kongresejo kaj inverse.
Loghantoj 98% de la 6.8 miliono da loghantoj de Honkongo estas chinoj. La oficialaj lingvoj estas la angla kaj la china. La plejmulto de la loghantaro estas dulingve edukita kaj granda propocio de la pli juna generacio estas edukita en Britio, Kanado, Usono au Austalio. Estinte sub la Brita influo dum 150 jaroj, komercado estas europeca kaj la angla estas konsiderata kiel la labora lingvo. Tamen por la chiutaga vivo, t.e., amaskomunikilaro, ktp, honkonganoj utiligas nur la Kantonan lingvon.
Registaro kaj Politika Sistemo La registaro de SAR-Honkongo konsistas el Honkonganoj. S-ro Tung Chee Hwa (Dung Gin-wa) estas la unua Chef-estro de HKSAR. La Chef-SAR-estro devas esti lokano kiu loghis en Honkongo dum almena 20 jaroj. Simile, chef-oficiuloj devas havi loghintecon de almenau 15 jaroj. Neniuj cheflandaj chinoj au alilandanoj havas postenojn en la registaro de HKSAR. La China-Brita Deklaracio (Sino-British Joint Declaration) postulas ke la kapitalisma vivstilo de Honkogo neshanghighu 50 jarojn post 1997; Honkongo libere daurigas sian propran politikan sistemon (i.a. ankau socian kaj ekonomian) kaj ghuas autonomecon krom aferoj eksterlandaj kaj milit-defensivaj. Ne-registaraj organizoj en Honkongo uzas la nomon Honkongo, Chinio por daurigi kaj estigi rilatojn kun internaciaj organizoj en sia aktivado.
Vizoj Vizaj postuloj por vizitantoj al HKSAR (Honkongo, Speciala Administra Regiono) restas same kiel antaue sub la brita suvereno. La Registaro daure akceptas kaj aprobas viz-petojn de tiuj kiuj bezonas ilin. Homoj de aliaj partoj de Chinio devas peti por permesilojn eniri Honkongon. Chi-momente, nacianoj de pli ol 170 landoj povas viziti Honkongon senvize. (Vi rajtas viziti departementon de HKSAR por la informoj pri vizo kaj enir-permesilo: http://www.info.gov.hk/immd/english/welcome/index.htm) Loka E-Movado La unuaj Esperantoj de Honkongo venis el cheflanda Chinio dum la Kontrau-Japan-invada Periodo dum la 30-aj jaroj. Fondighis Honkonga Esperanto-Asocio kaj dum jaroj eldonighis la bulteno "Tagigho". Post la milito, la refondigita brita registaro, la asocio estis disigita kaj dum dekoj da jaroj silentis la dekoj da E-istoj izolitaj. Dum la 80aj jaroj, intereso pri Esperanto en la publiko revenis. Esperanto estis instruata en kelkaj lernejoj kaj al diversaj grupoj. En 1994 fondighis la nuna Honkonga Esperanto-Asocio (HKEA) kiu havas pli ol 20 membrojn. La membraro konsistas el E-istoj, krom el Honkongo, ankau el tre diversaj landoj, de Bulgario, Germanio, Usono kaj Japanio, spegulante la internaciecon de la metropolo. Post la Reveno en 1997, HKEA klopodis establii pozitivan rilaton kun la China Esperanto-Ligo (ChEL) kaj sendis reprezentantojn al diversaj konferencoj kaj kunsidoj. La junulara sekcio de HKEA regule okazigas eventojn kiel semajnfinan tendumadon, klaschambrajn kursojn, korespondan servon, konversacio-rondon, por kaj altigi lingvo-nivelon de Honkongaj E-junuloj kaj propangandi Esperanton al studentoj en universitatoj kaj la publiko ghenerale. En junio 1998, la junulara sekcio de HKEA sendependighis kaj farighas Honkonga Junulara Esperanto-Asocio (HKJEA), memstara asocio agnoskita de la Registaro de Honkongo SAR. La Bela Honkongo
|
||||||||||||||||||||
|
Kopirajto rezervita al HJEA, TTT-pagharo farita de Andy-J kaj Saukio, Laste renovigita 2000-02-10 |
||||||||||||||||||||