Kongresejo -- Pak Tam Chung

|HEJMO|KONGRESA TEMO|L K K|KONGRESEJO|HONKONGO|CHINIO|PROGRAMOJ|ALIGHU NUN|

La Pak Tam Chung Junulara Vilagho

Pro pli favoraj kondichoj, la kongresejo transloghigas al la pitoreska vilagho Sai Kung. La moderna junulara kongresejo estas najbaraj al montaro, lago kaj plagho. Tagaj kaj noktaj programoj - prelegoj kaj diskutado pri nia temo: tutmondigho en 21a jarcento, chinaj kulturaj lecionoj, rostado kun kantoj, internaciaj dancoj - neforgesebla semajno en la azia metropolo - "perlo de la oriento" - atendas vin!

Adreso: Po Leung Kuk Holiday Camp, Pak Tam Chung, Sai Kung

Tel: 2686 6133


La subaj informoj estas malnovaj, atentu!

1 Situo
La Vilagho estas unu el la plej grandaj junularaj kampadejoj sia-specaj en Honkongo. La Vilagho konsistas el dekoj da "vilagh"-domoj divers-specaj (por detaloj, vd. aldonitan brouron). Ghi trovighas en la centra parto de la kampareca Nova Teritorio. Ghi estas facile atingebla de trajn-stacidomo tra kiu ligighas la fervojo de urbocentro de Honkongo ghis Shenzhen, Kantono, Vuhano kaj eventuale Pekino.

2 Loghado
La Vilagho povas samtempe gastigi maksimume 1,300 personojn. Trovighas diversspecaj porgrupaj domoj kiuj povas loghigi po 6 a 16 personojn kun neluksaj du-nivelaj litoj. Ghi konsistas el malgranda salono kun simplaj mebloj, dormchambroj, necesejo kaj dushejo.

3 Manghado
La Vilagho zorgas pri manghoj je tre favora prezo (proks. US$7 chiutage). La amasmanghejo povas gastigi maksimume 900 personojn samtempe. La menuoj povas esti tre variaj (china, europ-stila, vegetara ktp) lau la indikoj de la antau-mendo. Ekzistas ankau liber-serva kafejo kie oni povas teumi kaj krommangheti de 0900 ghis 2200. Ekster la Vilagho en la urbo-centro de Maonsan trovighas multaj tre variaj mangh-eblecoj.

4 Kongresejaj Haloj kaj Kunvenejoj
En la Vilagho trovighas diversaj domoj kiuj celas funkcii kiel kunvenejoj kaj aliaj umejoj. La plej granda estas la granda halo kiu povas gastigi samtempe ghis 1,200 personojn. Trovighas diversaj pli malgrandaj haloj (gastig-kapablo: po 100-200). En la Vilagho trovighas ankau grandega subchiela sportkampo por diversaj pilk-ludoj kaj grand-skalaj grup-ludoj.

 

Kopirajto rezervita al HJEA, TTT-pagharo farita de Andy-J kaj Saukio, Laste renovigita 2000-01-10