Gratuloj el
Makabim, 05.08.00
Saluto por la 56a IJK en Honkongo
Karaj geamikoj,Mi sendas korajn salutojn el la jhus finighinta 85a Universala Kongreso en Tel Avivo. Por mi tiu via kongreso, kiu estas samtempe la 19a Kumuna Seminario havas apartan signifon.
Antau 20 jaroj, vizitante Japanion kaj Koreion, mi iniciatis la Komunan Seminarion, kiu farighis ligilo de la junulara movado en orienta Azio.
Pli poste, antau 14 jaroj, kiam la UK okazis en Chinio, mi kunorganizis la TEJO kongreson en Neurim, Israelo.
Fine, chi jare, la inverso okazas: dum TEJO kongresas en Chinio, UEA kongresis en Israelo.Mi deziras al vi chiuj sukcesplenan kongreson en Honkongo
Amike, Amri Wandel
Prezidanto de la LKK de la 85a UK
Honora prezidanto de TEJO
Karaj TEJO-anoj kaj partoprenantoj en la 56-a Internacia Junulara Kongreso,
permesu ankau al mi kunighi al la multaj gratulantoj okaze de via kongreso.
Sen vi UEA ne povas antaueniri, kaj pro tio ni chiuj esperas multon de vi.
Bonan kongreson al chiuj!Amike Renato Corsetti
Honora Prezidanto de TEJO
Vicprezidanto de UEA
Salutvorto por IJK en Hongkongo
La Komisiono pri Azia E-Movado de UEA (KAEM) esprimas sian plej varman saluton kaj gratulon al vi, chiuj kongresanoj, en la okazo de la 56a Internacia Junulara Konferenco en Hongkongo.
Ni plene konscias la gravecon de juna movado en nia lingvo, char ghi klare spegulas la estontan perspektivon de nia movado, Esperanto. Do ne necesus diri, ke certe dependas de vi, la juna generacio, chu nia lingvo daure postvivos kaj sukcese disvastighos ankau en la epoko, kiam nova teknologio, interreto efike ligas la mondanojn en la tuta mondo.
Ni grave pensas, ke la festo de junaj esperantistoj, la 56-a IJK okazas speciale en Hongkongo, kie multe viglas nia movado lastatempe, kiel unu el la plej viglaj partoj en Azia regiono, kaj kredas, ke la okazo entute certe pozitive kontribuos al la progresigo de juna Azia E-Movado.
Plenan sukceson kaj refoje gratulon al vi, chiuj.
Puramo CHONG
Prez. KAEM
Hongkongo estas la simbola loko de la evoluanta Azio kaj nun ankau estas unu el la bazaj punktoj de la esperanto-movado en chi tiu regiono. Multaj konsciaj esperantistoj je tio fieras kaj dankas la junulajn samideanojn, kiuj sukcese organizis la 56an Internacian Junularan Kongreson.
En 1965 la 21a IJK unuafoje havis la lokon en Azio, nome en Ootu, Japanio, kaj mi mem estis prezidanto de ghia LKK. Fakte tiutempe la cirkonstancoj ne estis favoraj al ni pro la multaj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj obstrukcoj. Precipe tio malebligis la partoprenojn al samideanoj el la aziaj landoj i.a. el Chinio, Vjetnamio kaj iafoje ech el Koreio.
Dum la kongresa sesio spontanee okazis inter la kongresanoj debato pri la vjetnama milito, kiu tiel profunde jhetis sian ombron kontrau la interkomprenigho de popolanoj per nia lingvo.
Mi neniam forgesos tiun vesperon kun la serioza diskuto por la digno de homaro kaj ankau la tendarfajron, chirkau kiu mi kantis, dancis kaj ech larmis pro la emociigho.
Pasis jam 35 jaroj, kaj Azio draste kaj signife shanghis sian trajton kun la libera kaj malfermita aero, en kiu nun okazas la internacie grava evento de nia juna generacio, de kiu dependas la estonteco de esperanto-movado.
Gratulon al vi kun junulaj pasioj kaj brilan sukceson al la 56a IJK !
Takeuti Yosikazu
Vicprezidanto de KAEM
Karaj Bill Mak kaj aliaj partoprenantantoj che la 56a Internacia Junulara Kongreso,
Mi tre bedauras, ke mi ne povas esti kun vi por via kongreso pro nuntempa manko da tempo kaj mono. Tamen mi ghojas, ke vi povas kunveni che chi tiu grava kongreso je la komenco de nova epoko en la historio de la homaro. Mi ankau ghojas, ke mi povos esti kun vi almenau iumaniere per la reto.
Nun ni chiuj spertas la transiron de mondo de apartaj naci-shtatoj (inter-naciismo) al nova mondo de tutplaneda komunumo (terglobismo). Sekve, ni devos krei novajn terglobajn instituciojn ne nur por la potenculoj kaj richuloj sed por chiuj.
Politike, ni devas transformi la Unuighintajn Naciojn en demokratian mondan federacion kie ni povos konservi la diversecon de la homaro sed samtempe kune trakti la problemojn de la tuta planeda komunumo.
Persone, chiu el ni devas pensi pri ni mem, ke ni estas civitanoj ne nur de nia lando sed ankau de nia planedo. Grava ilo por chi tia transformo estas tergloba lingvo por la tergloba komunumo.Jes, ni devos konservi la naciajn lingvojn, sed samtempe ni devas lerni kaj uzi la tergloban lingvon Esperanto.
Mi opinias, ke ekzistas tre grava devo de chiuj personoj, aparte tiuj, kiuj volas vere esti mondcivitanoj, lerni kaj uzi Esperanton. Kiel mi povus komuniki kun vi chiuj el diversaj partoj de la mondo se ne ekzistus Esperanto?
Vi chiuj havu neforgeseblan sperton che la IJK.
Ronald Glossop