A-landoj: chiuj landoj escepte de
tiuj menciitaj chi sekve sub B-landoj
B-landoj: chiuj landoj de Afriko,
Sud-Ameriko, iamaj socialismaj landoj
(1) Chinoj (cheflandaj/honkongaj/tajvanaj)
bv. uzi alighilojn aparte haveblajn che ChJEA/HKJEA
(2) Agho je la 5a de augusto
2000
Kontribuantoj al la Programo ricevos
rabaton! Krom la variaj temaj programeroj, kursetoj pri Esperanto
kaj china kulturo, festenoj,... ne mankeblos programoj farataj de
vi - muzikistoj, artistoj, prelegantoj, lud-gvidantoj... IJK2000 estas
via kongreso kaj ni bonvenigas junajn au jun-je-korajn talentulojn
kiuj richigos nian programon tage kaj nokte. Bonvele petu detalojn
kaj sendu vian proponon au rekomendojn al Jeffrey Li, Programo-LKK
de IJK2000, p/a Honkonga Junulara E-Asocio, P.O.Box 92153, Tsim Sha
Tsui Post Office, Kowloon, Honkongo. (au jeff@esperanto.nu). Akceptitaj
kandidatoj ricevos rabaton je la kongreskotizo kaj/au kompencon por
la vojaghkostoj.
La kondichoj *Nekompletaj alighoj ne estos
traktataj.
*La baza kotizo inkluzivas loghadon
kaj manghojn ekde vespermangho la 5an ghis matenmangho la 12an de
augusto kaj chiujn programerojn krom ekskursoj.
*Alighoj ekvalidas je la sendodato de la antaupago. Ghis la 1a de
februaro 2000 la antaupago estas 30 EUR por A-landanoj kaj 15 EUR
por B-landanoj, post tiu dato la antaupago estas 50 EUR por A-landanoj
kaj 30 EUR por B-landanoj. *Individuaj membroj de TEJO au de UEA ricevas
rabaton. A-landanoj 12,25 EUR kaj B-landanoj 9,50 EUR.
*La Loka Kongresa Komitato (LKK) akceptas nur individuajn alighilojn.
Asocioj kiuj agas kiel perantoj de IJK2000, bonvolu kolekti individue
kompletajn alighilojn kaj kunsendi kalkulon por la kolektiva sumo.
*Malalighi eblas ghis la 31a de junio 2000. Ghis tiu dato vi povas
rericevi vian kotizon, minus la antaupago kaj la administraj kostoj.
Transdono de antaupago eblas nur ghis la 1a de julio 2000. Ni alghustigas
la kotizon sed ghi ne povas malplialtighi.
*Kongreskotizo ne inkludas ekskurson, vojaghkostojn ekster la kongresejo
kaj/au asekurojn iajn ajn. La LKK de IJk2000 ne respondecas nek kompensas
pro iaj ajn leghaj pretendoj kontrau la LKK de IJK2000 au ties organizantoj.
*Kongreskotizo por parttempaj partoprenoj estas la plej alta kotizo
de via agho/lando-kategorio dividita per 6 oble la nombro de partoprentagoj.
Alighu
Bonvole
plenigu la formularon, kaj sendu ghin per klako al la koncerna butono.
Vian alighpeton automate ni sendos al ChJEA en Beijing kaj HKJEA en
Honkongo.