Programoj
|HEJMO|KONGRESA TEMO|L K K|KONGRESEJO|HONKONGO|CHINIO|PROGRAMOJ|ALIGHU NUN|

Programoj


Por ke la partoprenantoj profitu el la renkontigho, la programo celas maksimume ebligi intershanghojn kaj kontaktojn de chiuj partoprenantoj. Oni planas programerojn kiuj interkonigas partoprenantojn ne konintajn unu la aliajn. Samtempe diskut-rondoj kaj prelegoj, au temaj au distraj, ne manku al la taga programo. La nokton okupas koncert-grupoj kaj teatra-grupoj.

Krom la variaj temaj programoj, kursetoj pri Esperanto kaj china kulturo, festenoj, dancoj kaj rost-manghado che fajro, ne mankeblos programoj farataj de vi - muzikistoj, artistoj, prelegantoj, lud-gvidantoj...

IJK2000 estas via kongreso! Ni bonvenigas junajn au jun-je-korajn talentulojn de la tuta mondo kiuj richigos nian programon tage kaj nokte.

Bonvole petu detalojn kaj sendu vian proponon au rekomendojn al Linda Li (Programo, LKK) . Akceptitaj kandidatoj ricevos rabaton je la kongreskotizo kaj/au kompenson por la vojaghkostoj.

Jen sube estas niaj aranghoj unuapashe:

1. Kursoj:

Esperanta Kurso

Kurso de la china lingvo

kurso de papertranchado

kurso de ghiauzio (tipe china manghajho, pastobulo)

kurso de china nudelo

kurso de china kaligrafio

kurso de la kantona dialekto

Kurso de la china Wushuo (china kungfuo)

2. Prelegoj (ne tute deciditaj)

Pri Hongkong (historio, tradicio, travivajhoj)

Chinaj tradiciaj festoj

Interreto, nova kaj potenca disvastiga vojo de Esperanto.

Esperantujo, la ujo de maljunulo?

Diferenco de universitata edukado inter Honkongo kaj aliaj urboj de Chinio, inter Azio kaj Europo.

Chu tutmondigho de kulturo estas ebla?

Diferenco de populara amuzajhoj (kino-arto, muziko, kantoj, TV-programo ktp.) inter Honkongo kaj aliaj urboj de Chinio, inter Azio kaj Europo

3. Amuzoj kaj Sortoj:

lernas fari ghiauzion (dumpling)"

spekti kiel fari "Yang Chun Nudelo" kaj manghi la nudela matenmanghon

tabloteniso

flugpilko

korbopilko

nagho

shnur-salto (amase)

4. Aliaj:

duonotaga ekskurso

Interkona Vespero

China Vespero ( akrobatajho prezentita de chinaj infanoj )

Danca Vespero ( grupaj ludoj kaj grupaj dancoj, disko )

Turisma Vespero ( ghuo de bela vespera pejzagho de Hongkongo )

Internacia Vespero ( sin-rekomendaj programeroj )

Ni petas chiujn interesitojn kontribuu viajn bonajn ideojn por sin amuzi kaj amuzi aliajn.

 

Kopirajto rezervita al HJEA, TTT-pagharo farita de Andy-J kaj Saukio, Laste renovigita 2000-02-02