IJK2000  –  56-a Junulara Kongreso de Esperanto

Kongresa Libro – Aldono

竖卷形: Chinio – 57
Japanio – 34
Koreio – 25
Vjetnamio –10
Aliaj - 54
Partoprenis la IJK 2000 pli ol 150 kongresanoj, krom tagvizitantoj. Entute alighis (kaj pagis!!) 180 partoprenantoj el 24 landoj.

Dank’ al la klopodo de nia programa teamo, tiu-chi IJK estis sufiche enhavoricha kaj foje okupitega. Chiutage estis chirkau 20 elekteblaj programeroj por la kongresanoj. Chiutage, estis aparta temo por la tago: ekz. China Tago, Azia Tago, Esperanto-tago kaj Internacia Tago.

Vesperaj Programoj variis chiutage. Dum la Honkonga Spektaklo, oni miris pri la china luktarto fare de honkongaj infanoj kaj ankau la multlingveco de muziko en Honkongo. Ghuinda estis ankau la rostado kaj kantado chirkau la fajro, kun fresha noktovento sub stelolumo. Partoprenantoj bone amuzighis kaj gajnis multe da premietoj dum la distra vespero. Kaj la kongreso finighis per belega adiaua vespero kies 14 programeroj impresis chiujn cheestantojn per siaj koloroj kaj bonhumoroj.

Chiama lernado. Dum la semajno, kvankam mallonga, multaj kongresanoj partoprenis la lingvajn kursojn - pri Putonghua kaj la Kantona dialekto, kiun oni uzas en Honkongo kaj Guangdong-provinco. Iuj el ni ankau gustumis la chinecan maghajhon ghjauzion faritan de si mem; iuj spektis prezentadon de kaligrafiarto kaj te-ceremonio ktp. Plej notinde, iuj el ni shanghis sian IJK-kutimon (malfrue ellitighi…) pro la mirinde populara tajchio. Frumatene dudeko da matenumuloj sekvis la elegantan korpomovon de Saukio; kompreneble chiutage komencantoj pasigis ghojoplenan lernohoron en Esperanta kurso.

TEJO-agado. Dank’ al la kunordigo de la prezidanto Sjoerd Bosga, okazis pluraj kunsidoj de la TEJO-komitato, kelkaj laborgrupoj kaj ankau forumo. Nur malmultaj komitatanoj sukcesis veni al la kongreso, tamen cheestis pluraj reprezentantoj de aziaj asocioj. Tio estas grava kontribuo al la tutmondeco de TEJO, kaj la komenco de novaj rilatoj inter aktivuloj el diversaj partoj de la mondo.

Venonta IJK. Dum la tuta kongreso je pluraj okazoj Violette Walther, Jerome Mathieu kaj aliaj varbis por la venontjara IJK. Pro la afabla invito de la LKK-prezidanto, Violette povis partopreni en LKK-kunsidoj kaj tiel spertighi.

Vi estas kore invitata partopreni de 29a de julio ghis la 5a de augusto 2001 en la 57a IJK en Strasburgo, Francio.

Azia movado. La 19a Komuna Seminario (KS). Pro IJK en Honkongo, la 19a Komuna Seminario de junaj e-istoj de Chinio, Japanio kaj Koreio ighis parto de la IJK-programo. Anstatau la planita gastiganto Korea Esperanto-Junularo (KEJ), China Junulara Esperanto-Asocio (CHJEA) kune kun Honkong-a Junulara Esperanto-Asocio prezidis la 19-an KS. Kunsidis pli ol 60 samideanoj el diversaj partoj de ne nur Azio. Oni antauvidas sukceson de la venontan KS en Koreio. JAM-kunsido. Junulara Azia Movado (JAM) estas komisiono fondita en 1998 dum la 17-a KS en Pekino por akceli kunlaboron inter aziaj junaj aktivuloj. Venis junuloj el Chinio, Japanio, Koreio, Nepalo, Vjetnamio, Mongolio, kaj ankau europaj landoj. Dum la laborkunsido, JAM decidis starti chiumonatan interretan gazeton sub la gvido de JAM-kunordiganto Bill Mak, kun la helpoj de KEJ prezidanto Bang kaj ret-specialisto Kim Hiongun.


Dankoj

Chi-tiu kongreso realighis nur kun la helpoj de multaj sindonemaj homoj kaj donacemaj instancoj. La LKK de IJK2000 sincere esprimas sian dankon.

Leisure and Cultural Services Department  (HKSAR)

Nomo lau alfabeto. Nia sincera pardonpeto se estas manko au eraro

排名不分先後,如有遺漏,敬請見諒

韻聲口琴隊                    飛虹兒童武術隊            Polyarts               Basic Live

香港世界語協會            廣東世界語協會            高雲州老師                    簡玉清女士           

Jace Au (RTHK)             Christine Chan                胡若輝先生          Irene Tsang

Mandy Chan                   Tina Cheng (HKTA)   Astor Yip            Bernard Ng & Celia Mak

Mingles Choi                   Prof. Magarret Fidow      Prof. Ronald Glossop      Vincy Ho (HKTA)         

Ho Hiu Ming (TKP)        Y H Ho (PLK)                        Jessica Hui (HAD)          Jang Kisu (KEJ)     

Herbert Lau                     Jeffrey Li                          Kenness Leung (KA)       Gladys Ma              

Stephen Mok (PLK)        Ross Lai                           Trevor Steeles                 Sandra S. (TEJO)           

Elise To (CX)                  Karen Woo                      Doris Wong                     Wong Sik-yim (AFCD)

Wallace Wu (LCS)           Vivian Yeung                   Yiu Lan Ying                   Zhu Minghe