----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 25 (DUDEK KVIN) "Sed vi ne respondis pri la fotokopio!" "Ho, pardonu. La profesoro havis ^gin en sia paperujo. Li fartis tre malbone post la operacio. Marta simple prenis la dokumenton el lia paperujo, dum li dormis; ^si ja sciis, ke li ne vivos longe. Li fartis malbone. Lia sanstato ne lasis multe da espero. Fakte, li balda^u mortis post tio. Neniu do zorgis pri la malaperinta papero." "Kiel Ronga enmiksi^gis en la aran^gon?" "Li estis la amanto de Marta, kaj ^si rakontis al li. Li vivas tiamaniere, ke li da^ure bezonas multe da mono. Li organizis la aferon. Estas li kaj kolego Fergus, kiuj forportis Gerdan, post kiam ili batis Bob senkonscia. La oficejo de Fergus estas tute proksima. Tien ili portis ^sin, kaj tie ili atendis, ^gis la vojo estis libera kaj ili povis veturigi ^sin al la forlasita domo." Gerda parolis: "La frato de Marta plurfoje vizitis min, anta^u kelkaj monatoj. Li provis igi min traduki por li la dokumenton. Sed kiam mi demandis, de kie li ricevis ^gin, li hezitis, iom pali^gis, ne respondis tuj, kaj mi komprenis, ke li ne agis honeste. Mi memoris la vortojn de Prof. Kosadi, kaj malakceptis kunlabori. Sed li revenis unufoje, dufoje, trifoje. Mi ^ciufoje rifuzis. Kiam mi poste ricevis inviton instrui pri malnovaj sekretaj lingvoj en la kadro de kurso de Prof. Ronga, mi tute ne imagis, ke estas rilato inter Ronga kaj la junulo, kiu tiel ofte venis al mia hejmo insisti, por ke mi traduku la paperon pri l'trezoro." "Jes," diris Tom. "Pro via plurfoja rifuzo ili elpensis tiun planon. Kapti vin kaj perforte devigi vin traduki la tekston." "Tiom da riskoj kaj zorgoj por nenio!" komentis Gerda. "Kia malsa^geco! Kia stulteco!" "Jes. Amatoroj," diris la policano malestime. "Ili agis amatore ekde la komenco. Pro tio ni tiel facile ilin kaptis. Sed pri tiu amatoreco vi danku Dion, Gerda. Pro tiu amatoreco ni povis liberigi vin, kaj vi plu vivas. Neamatoroj en simila situacio ne hezitus: vin uzinte, ili vin mortigus." "^Cu vere?" "Jes. Vi sciis tro multe. Estus tro dan^gere lasi vin vivi. Sincere, vi povas danki Dion, ke nur amatoroj planis kaj realigis tiun aferon." Gerda silentis, pensema. "Terure!" ^si fine diris. "^Ciaokaze, mi plej sincere dankas vin, ^ciun el vi. Vi agis mirinde. Vi savis min kaj mian filinon. Sed, Bob, kion vi opinias pri la tuta afero? Vi ankora^u diris nenion." Bob rigardis ^sin, kiun iom stranga esprimo. "Mi plezure trinkus glason da brando," li diris. Kaj li restis mal^gojeta, dum ^ciuj aliaj ekridis. ----------------------------------------------------------------------- NOVA MISTERO! KARA KAJ ESTIMATA LEGINTO, Vi legis ^ci tiun aventuron ^gis la fino. Sendube vi estas kontenta, ke ^cio fini^gis bone. Sed ^cu vi rimarkis, ke en la rakonto grava kontra^udiro trovi^gas? Alivorte, en unu loko la a^utoro diras ion, kaj en alia li diras la kontra^uon. Vi ne rimarkis, ^cu vere? Beda^urinde! Nun vi devos relegi la tutan tekston por trovi, pri kio temas. Legu atente, kaj se post unu legado vi ne trovis, relegu duan fojon, trian fojon, ktp. Certe vi fine trovos. Kaj se ne, nu, la vortoj kaj esprimmanieroj de esperanto pli bone meti^gos en vian kapeton... ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ, SED NE EKZERCOJ ^Car tiu ^ci estas la lasta ^capitro de la GERDA-kurso, ne estas demandoj pri la teksto, kaj ne estas ekzercoj. En ilia loko estas demandoj pri la tuta kurso, pri via opinio pri la kurso. Mi esperas, ke vi zorge respondos ilin, ^car viaj respondoj helpos nin plibonigi la kurson. Respondu per multegaj vortoj! Kiom da Esperanto vi jam sciis, kiam vi komencis la GERDA-kurson? Kiel vi lernis Esperanton anta^ue? ^Cu la GERDA-kurso estis por vi utila? ^Cu vi sukcesis multe lerni per ^gi? ^Cu vi ^guis ^gin? ^Cu vi pensas, ke la teksto uzita (la rakonto "Gerda malaperis!") estis bone elektita? ^Cu ^gia lingva^jo estas tro simpla? ^Cu la rakonto estas tro stulta, infaneca a^u malinteresa? ^Cu la demandoj pri la teksto estis utilaj? ^Cu eble estus pli bone havi nur ekzercojn post ^ciu ^capitro, sen demandoj? ^Cu la demandoj estu malpli simplaj, por ke oni povu respondi ilin per pli da vortoj? ^Cu la ekzercoj estis utilaj? ^Cu la vortaro-ekzercoj, en kiuj oni devas parigi vortojn kaj difinojn, estis utilaj? Kiuj estis la plej utilaj ekzercoj, kaj kiuj estis la malplej utilaj? ^Cu vi povas proponi aliajn specojn de ekzercoj? ^Cu la "vortlisto" estis sufi^ce bona? ^Cu ^gi enhavu pli da gramatikaj klarigoj, a^u pli da ekzemploj? ^Cu ^gi estu havebla en aliaj lingvoj? ^Cu eble vi e^c povus helpi traduki ^gin al alia lingvo? ^Cu vi uzis a^u havas iujn aliajn lernilojn, ekzemple vortaron a^u lernolibron pri Esperanto? Kiujn? ^Cu vi volas plulerni Esperanton? Kiel? ^Cu kurso simila al la GERDA-kurso, sed kun bonaj literaturaj tekstoj anstata^u la GERDA-rakonto, estus utila por vi? ^Cu vi preferus simple trastudi iun libron en Esperanto? ^Cu vi volus trastudi libron diskutante ^gin kun iu? ^Cu vi volas lerni pli pri la historio kaj celoj de la Esperanto-Movado? -----------------------------------------------------------------------