----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 24 (DUDEK KVAR) "Nur papero!" kriis Ronga. "Anka^u estas libro!" diris Marta, sed jam Ronga la^utlegis: "Tie ^ci ku^sas la Trezoro de la Lumo. Pro la da^ura persekutado, la Sankta kaj Sekreta Frataro de la Lumo-Ser^cantoj balda^u ^cesos ekzisti. Sed ^gia Spirito plu vivos. Iun tagon, homoj retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin apliki. Por ili estas ^ci tie ka^sita la Trezoro de la Lumo. "^Gi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed certe homoj trovi^gos, kiuj ^gin povos kompreni. La Trezoro konsistas el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron, la Justecon, la Dignecon, la Respekton al ^ciu homo, la Interkomprenon, la Honestecon, la Amon, la Kompatemon kaj la Konon de si mem kaj de sia ^gusta loko. "Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial ^gia Trezoro estas pure Spirita. "Al vi, homo, kiu trovis ^gin, trans multaj a^u malmultaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, jardekoj a^u jarcentoj, Saluton kaj Fratecon!" * * * Ili sidis en komfortaj brakse^goj en la hejmo de Gerda. "Kio okazis poste?" ^ci-lasta demandis. "Ni malka^sis nin, kaj mi ilin arestis," diris la policano. "La loka polico estis anta^ue informita, kaj en^slosis ilin." "^Cu vi scias, kiel komenci^gis la afero?" scivolis Tom. "Proksimume. Kiam Marta estis flegistino en la hospitalo, ^si ^ceestis kirurgian operacion de historiisto, Prof. (=Profesoro) Kosadi. Kiam ^ci-lasta estis duone dormanta, duone veki^ganta, li parolis nekonscie pri la trezoro de la Lumoser^cantoj. Li diris, ke temas pri malnova societo, elita, tre ri^ca, pri kies trezoro li eksciis hazarde legante en la Vatikana Biblioteko." "Jes," da^urigis Gerda. "Tiun parton de la afero mi konas. Li faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana. Inter la pa^goj de malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la Lumoser^cantoj. Li anta^ue kelktempe interesi^gis pri tiu sekreta societo internacia, kaj iom komprenis ^gian sekretan lingvon. Li komprenis, ke tiu papero indikas, kie trovi^gas la trezoro de la Lumoser^cantoj, sed mem ne povis traduki ^ciujn detalajn indikojn. Li ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. Foje, kiam ni renkonti^gis, li parolis pri tio al mi. Li diris, ke eble homoj provos trovi tiun trezoron, ^car pli kaj pli multaj personoj interesi^gas pri la malnovaj sekretaj societoj. Li sciis, ke mi estas la sola persono en la mondo, kiu vere ^gisfunde studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn, kaj li petis min solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj ser^cantaj la trezoron pro materia intereso." "Kion li volis, ke oni faru pri ^gi?" Linda demandis. "Ke ^gi transiru al iu muzeo a^u ^stata institucio." Tom intervenis: "Kiel Marta ricevis la fotokopion?" "Tion ^si mem klarigis al mi," respondis la policano: "^si konstatis, ke la substanco uzita anta^u la operacio por dormigi la profesoron estas unu el tiuj, kiujn oni kelkfoje uzas por t.n. (= tiel nomata) narkoanalizo. Post la operacio, kiam la profesoro ku^sis en sia ^cambro -- li havis privatan ^cambron kaj do estis sola -- ^si injektis al li tiun substancon, kaj pridemandis lin. Sub la influo de la koncerna substanco, oni dormas, sed dormante a^udas kaj respondas demandojn, ^generale dirante la veron. Li do dorme respondis al ^si. Per tiu metodo ^si eksciis pri tio, ke nur unu persono en la mondo, nome Gerda, komprenas tiun sekretan lingvon, kaj pri multaj aliaj aferoj." ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (24) Kiel aspektis la trezoro? Kion legis Ronga? Kiam Marta eksciis pri la trezoro de la lumoser^cantoj? Kie profesoro Kosadi faris historian esploron? Kion profesoro Kosadi eksciis pri la trezoro? Kion li ne povis kompreni? Kiel Marta eksciis pri la trezoro? ----------------------------------------------------------------------- NOTOJ En la anta^ua ^capitro vi lernis pri ^ciuj ses participoj en Esperanto, sed ni uzis ilin nur kiel adjektivojn. Adjektivon oni povas uzi a^u apud substantivo ("^Si vidas blondan viron"), a^u kun iuj verboj, ekzemple "esti" ("La viro estas blonda"). Anka^u participajn adjektivojn oni povas uzi en tiuj du manieroj: Mi vizitas la en^slositan virinon. La virino estas en^slosita. La participaj adjektivoj havas la saman signifon en amba^u situacioj. Oni povas montri la subjekton de objekta (pasiva) participo per la prepozicio "de": Mi vizitas la virinon en^slositan de la blondulo. La virino estas en^slosita de la blondulo. Tiuj frazoj signifas preska^u same kiel: Mi vizitis la virinon, kiun la blondulo en^slosis. La blondulo en^slosis la virinon. Tiuj lastaj frazoj estas tamen pli simplaj kaj pro tio pli bonaj. Eblas uzi anka^u subjektan (aktivan) participon post la verbo "esti": La blondulo estas en^slosinta la virinon. Tiaj "kunmetitaj verbotempoj" estas tamen tre maloftaj. Preska^u ^ciam sufi^cas simple: La blondulo en^slosis la virinon. Participoj uzi^gas ne nur adjektive, sed anka^u adverbe kaj substantive. Ni konsideru unue ilian substantivan uzadon. Participaj substantivoj havas kompreneble la fina^jon "-o": malaperinto, krieganto, kaptoto. Oni devas memori, ke participa substantivo ^ciam signifas personon, a^u ulon. "Malaperinto" estas do "malaperinta ulo", "krieganto" estas "krieganta ulo", kaj "kaptoto" estas "kaptota ulo". Se oni volas paroli pri a^jo, oni povas uzi kroman fina^jon "-a^j-". "Donita^jo" estas ekzemple a^jo donita, io donita. Participaj adverboj havas la fina^jon "-e": enirante, forironte, vidinte. Pri participaj adverboj oni devas memori, ke ili ^ciam rilatas al la subjekto de la frazo. Ekzemple, la frazo: Bob vidis Lindan enirante la restoracion. Devas signifi: Bob vidis Lindan, dum li (Bob) eniris la restoracion. Jen aliaj ekzemploj: Forironte Bob turnis sin al la pordo. (Bob turnis sin al la pordo por foriri.) Vidinte Lindan Bob iris al ^sia tablo. (Post kiam li vidis Lindan, Bob iris al ^sia tablo.) Kompreneble oni povas uzi anka^u objektajn (pasivajn) participajn adverbojn: Bob forlasis la restoracion ne vidite de Linda. Observate de la studentoj li ne kura^gis foriri. Kaptote de la malamiko li decidis sin mortigi. En skriba Esperanto oni ofte uzas tiajn frazojn kun participaj adverboj, sed en parolata Esperanto ili ne estas tiom uzataj. Oni preferas paroli per simplaj mallongaj frazoj. ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (24) Ekzemplo: ^CAR la studentoj LIN OBSERVIS, li ne kura^gis foriri. ---> Observate de la studentoj li ne kura^gis foriri. Forigu la vortojn skribitajn GRANDE! La HOMOJ, KIUJ FORIROS, ne plu zorgos pri sia laboro. La INFANOJ, KIUJ LERNAS, ekstaras, kiam la instruisto envenas. POST KIAM LI longe PRIPENSIS la aferon, li decidis ekagi. Oni en^slosis la HOMON, KIUN ONI KAPTIS, en la policejo. La HOMO, KIU MALAPERIS, estas instruisto pri malnovaj sekretaj lingvoj. DUM LI ATENDIS la buson, Tom ekhavis ideon. La HOMOJ, KIUJN LA AFERO INTERESAS, povas trovi pli da informoj en iu ajn biblioteko. La blondulo forveturis, DUM Tom kaj Linda OBSERVIS LIN. La HOMOJ, KIUJN ONI LIBERIGOS, ankora^u atendis la malfermon de la pordego. ^CAR la polico LIN KAPTOS, la spiono man^gis la dokumenton. POST KIAM ^ciu FORGESIS ^GIN, la libro atendis multajn jarcentojn en la biblioteko. TUJ ANTA^U OL LI MALFERMIS la pordon, li subite konsciis pri stranga bruo venanta de ^gia alia flanko. -----------------------------------------------------------------------