----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 23 (DUDEK TRI) Post duonhoro, iu envenis. Estis Bob! "Kie sin ka^sas la Lumser^cantoj?" li kriis, "^cu en la mallumo?" La aliaj sin montris. "Reka^su vin, ili tuj alvenos," li diris. "Kiel vi faris por anta^ui ilin?" "Dank'al Gerda: ^si telefone aran^gis, ke veturilo atendu min ^ce la flughaveno, kaj ke ^soforo min veturigu ^ci tien. Mono solvas multajn problemojn, kaj ^si estas ri^ca, kiel vi scias; ^si donis tre precizajn indikojn por ebligi al la ^soforo trovi la lokon, kaj jen mi estas. Sed niaj trezorser^cantoj tuj alvenos. Ili flugis en la sama aviadilo, kiel mi, kaj kiam la ^soforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo, kie oni luas a^utojn." Tom kuris supren al la observejo. Post kelkaj minutoj, la aliaj a^udis lian signalon. Envenis la kavernon flegistino Marta, ^sia frato la alta blondulo, la malgrasulo, kiu rilatis kun Gerda, kiam ^si estis mallibera, kaj du aliaj viroj. "Profesoro Ronga!" mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj poste ili aldonis: "Kaj Profesoro Fergus!" La unua instruis lingvistikon, la dua anglan literaturon. La^u la malnova dokumento, la trezoro trovi^gis en kofro metita en kavo aran^gita en la rokoj, kaj la ^stonoj, kiuj ^gin kovris kaj ka^sis, ku^sis la^u preciza desegno. Fakte, la ^gusta loko estis indikita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la pasado de l' jarcentoj ne povu forpreni ^ciujn. Pro tiuj precizaj indikoj, la ^gusta loko i^gis rapide trovita. La grupo forprenis la ka^santajn ^stonojn. Montri^gis, ke la kavo estis plenigita per korko kaj diversaj aliaj substancoj, kies celo ver^sajne estis protekti la kofron kontra^u malsekeco. La kofro, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale bela a^u valora. ^Gi estis ^slosita. Per siaj iloj, ili ^gin malfermis. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (23) Kiel Bob sukcesis anta^ui la bandon? Kiom da trezorser^cantoj envenis la kavernon? Kio mirigas la tri studentojn? Kie, la^u la malnova dokumento, trovi^gas la trezoro? ----------------------------------------------------------------------- NOTOJ En ^capitro 9 vi lernis pri la fina^jo "-it-". (La kapo de Bob estis "batita".) En ^capitro 11 vi lernis pri la fina^jo "-ant-". (Linda pensas, sin "demandante", ^cu...) Poste, en ^capitro 14, aperas la fina^joj "-at-" kaj "-int-". (^Cambro "nekonata". Kvaza^u ^si estus "laborinta".) La vortoj kun "-ant-" kaj "-at-" rilatas al la nuno, al la estanteco (al tio, kio okazas a^u estas nun). La vortoj kun "-int-" kaj "-it-" rilatas al la estinteco (al tio, kio okazis a^u estis anta^ue). Ekzistas anka^u fina^joj "-ont-" kaj "-ot-" por la estonteco (tio, kio okazos a^u estos poste). Vortoj kun la fina^joj "-ant-", "-at-", "-int-", "-it-", "-ont-", "-ot-" estas nomataj PARTICIPOJ, kaj tiuj fina^joj estas la PARTICIPAJ FINA^JOJ. La participoj kun "-nt-" estas la SUBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al la subjekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin anka^u AKTIVAJ PARTICIPOJ. La participoj kun nur "-t-" estas la OBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al la objekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin anka^u PASIVAJ PARTICIPOJ. | SUBJEKTA | OBJEKTA ---------+------------------------ ANTA^UE | -int- | -it- ---------+------------------------ NUN | -ant- | -at- ---------+------------------------ POSTE | -ont- | -ot- Jen kelkaj ekzemploj: La polico ser^cas malaperintan virinon [virinon, kiu malaperis]. La virino estas en^slosita en forlasita domo [domo, kiun oni forlasis]. Linda rigardas la kriegantajn soldatojn [soldatojn, kiuj kriegas]. ^Si iomete timas pro la ^jetataj teleroj [teleroj, kiujn oni ^jetas]. ^Cu vi stre^ce atendas la venontan ^capitron [^capitron, kiu venos]? Kion trovas la kaptotaj krimuloj [krimuloj, kiujn oni kaptos]? Se la ^cefa parolo estas nuna (supre estas "ser^cas", "estas", "rigardas",...), oni povas "traduki" la participojn jene: X-inta ---> kiu X-is X-ita ---> kiun oni X-is X-anta ---> kiu X-as X-ata ---> kiun oni X-as X-onta ---> kiu X-os X-ota ---> kiun oni X-os Tamen, se la ^cefa parolo ne estas nuna, oni normale ne povas tiel simple "traduki". Ekzemple: "Hiera^u matene Bob pensis pri la farota laboro." Sed eble li faris la laboron hiera^u vespere. Se hodia^u oni dirus, ke hiera^u matene Bob pensis pri la laboro, kiun oni faros, tio signifus, ke e^c hodia^u la laboro ankora^u ne estas farita. Pli ^gusta "traduko" estas do: Hiera^u matene Bob pensis pri la laboro, kiu estis objekto de posta faro. "Morga^u vespere Bob rigardos la faritan laboron." Sed eble li faros la laboron morga^u vespere. Se hodia^u oni dirus, ke morga^u vespere Bob rigardos la laboron, kiun oni faris, tio signifus, ke jam hodia^u la laboro estas farita. Pli ^gusta "traduko" estas do: Morga^u vespere Bob rigardos la laboron, kiu estos objekto de anta^ua faro. ^Cu tiu klarigo estas komprenebla? Se ne, tio ne tro gravas, ^car la realo estas multe pli simpla ol mia klarigo. Kompreneble oni normale ne tradukas participojn; oni komprenas ilin sentraduke. "Man^gonta" signifas kvaza^u "malsata"; "man^ganta" signifas kvaza^u "^ce-tabla"; "man^ginta" signifas kvaza^u "sata". Provu la sekvantan ekzercon, en kiu oni devas reskribi uzante participon! ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (23) Ekzemplo: Mi ser^cas monujon, kiun mi perdis. ---> Mi ser^cas perditan monujon. Reskribu uzante participon! La strangulo parolas al si mem, ne atentante la studentojn, kiuj lin rigardas. La studento redonas la librojn, kiujn li jam legis. Kato, kiu man^gis, normale volas dormi. La policanoj ne rekonos la krimulon, kiun ili ser^cas. Li zorge purigis la a^uton, kiun li volis vendi. En la universitato Marta estas virino, kiun ^ciu konas. ^Si provis legi la numeron de la a^uto, dum ^gi veturas. Tiam ^si ankora^u havis la monujon, kiun ^si poste perdis. Li pensis pri la suferoj, kiujn li jam travivis. Mi plendos pri la se^goj, kiuj malaperis. Mi devis atendi la buson, kiu venis poste. ^Si longe adia^uis la amikon, kiu devis foriri. -----------------------------------------------------------------------