----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 22 (DUDEK DU) Balda^u venis la policanoj, por ilin liberigi. Gerda reiris hejmen, al siaj filino kaj edzo. Sed Bob rapidis al la flughaveno. Li volis ^ceesti kun Linda kaj Tom, kiam la policano arestos la kaptintojn de Gerda. Estis sufi^ce multekosta voja^go, sed la familio de Gerda -- ri^ca familio -- pagis por ili la bileton, tiel esprimante sian dankemon. ^Car la policano kaj la gejunuloj sciis pli frue ol la ^stelistoj, kie trovi^gas la trezoro, ili havis multe da tempo por prepari sin. Ili ne dubis, ke la aliaj venos kiel eble plej balda^u, kaj ke la tuta bando venos. Kutime tiaj homoj ne fidas sin reciproke, kaj volas kune ^ceesti por certi^gi, ke neniu ka^sos por si parton de la trova^jo. La loko indikita trovi^gis ^ce la piedo de monto, en kaverno, kie, videble, neniu pa^sis jam de jaroj. "Feli^ce, ke ili ne ka^sis tiun trezoron trans la maro, ekzemple sur insulo, kien nur per ^sipo oni povas iri. Se estis vere internacia societo, kiel Gerda diris, tio estis ebla, ^cu ne?" Tiel parolis Linda. "Vi pravas," diris Tom. "Mi tute ne ^satus voja^gi ^sipe. La maro ^ciam igas min malsana. Mi ^satas rigardi la maron, resti ^ce la maro, libertempi apud la maro, sed ne voja^gi per ^sipo sur ^gi: ^sipoj konstante dancas sur la maro, kaj ilia danco tute ne pla^cas al mi. Feli^ce, ke hodia^u oni povas iri preska^u ien ajn aviadile. Aviadiloj preska^u tute ne dancas. Sed e^c aviadiloj nur duone pla^cas al mi. Plej multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma tero. Mi bezonas sub mi ion pli firman ol akvo kaj aero. Plej pla^ce estas promeni piede sur bona tera vojo. Mi..." Sed Linda interrompis lian paroladon, iom strangan en tiuj kondi^coj, en kiuj ili trovi^gis: "Kiam alvenos la trezor-ser^cantoj, la^u via opinio?" ^si demandis la policanon. "Morga^u, tute certe. Ili ne povus alveni hodia^u, ^car ne plu estis aviadilo post la nia, kaj a^ute ili bezonus la tutan nokton. Ver^sajne Bob flugos en la sama aviadilo." La temperaturo estis pla^ca, kaj bela la vetero. Ili starigis sian tendon en la proksimeco, tamen bone prizorgante, ke ^gi ne estu videbla por alvenantoj. La sola maniero, la^u kiu la trezorser^cantoj povus alveni anta^u la morga^ua tago, estus, ke ili flugu per malgranda aviadilo, speciale luita. Sed lui specialan aviadilon kostas tiel multe, ke plej ver^sajne ili ne uzos tiun rimedon. La sekvantan matenon, niaj amikoj veki^gis frue. Tuj la policano kaj la gestudentoj aran^gis, ke ^ciu el ili, unu post la alia, gardostaros en loko, de kie eblas facile observi la solan vojon -- a^u pli ^guste voja^con -- la^u kiu oni povas proksimi^gi al la kaverno, kaj ke ^ciu havos en la kaverno sian difinitan ka^sejon. Post tri horoj da atendado, io fine okazis. Linda, kiu gardostaris en la iom alta observejo, faris la deciditan signalon, kaj rapide kuris de supre al siaj kunuloj. "A^uto alvenas!" ^si kriis. En tiu ege soleca regiono, kiu povus veni a^ute per tiu tera voja^co, se ne la trezorser^cantoj? La tri atendantoj sin ka^sis, ^ciu en sia difinita loko, malanta^u rokoj, da kiuj oportune trovi^gis multe en la kaverno. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (22) Kie trovi^gas la loko indikita? Kial Tom tute ne ^satus voja^gi ^sipe? Kiel oni povas iri preska^u ^cien ajn? Kiom da homoj atendas la trezorser^cantojn? Kion rimarkas Linda observante la vojon? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (22) Ekzemplo: ekpreni kaj firme teni : ---> ekpreni kaj firme teni : kapti Trovu la vortojn! aliigi : aparato por montri la horojn : atenti, zorgi kontra^u dan^gero a^u ebla malbono, teni : certigi, ke oni ion faros : detale esplori, ^cu io estas ^gusta a^u ^guste farita : domo a^u loko, kie oni konstante vivas : ekpreni kaj firme teni : ekzemplo prezentanta iun specon : estanta post ^ciuj aliaj : firme restanta ^ce siaj opinio kaj volo : grava skriba^jo : irigi kun si : kapti por teni, porti a^u uzi; havigi al si; akcepti, ricevi : ka^se forpreni ion de alia homo : kontentigi, feli^cigi, ^gojigi : kun multe da hava^jo, da mono, da io ajn : kuna^jo de objektoj kaj iloj servanta por ion fari : ne bezonanta man^ga^jon : ne kontra^ustari, vivi kun io ^gisfine : ne tute, sed ne tute ne : pagilo konsistanta el pecoj kun difinitaj valoroj : preni kiel rimedon, agi per io por kontentigi bezonon : provadi por trovi : rapide forigi de si tra la aero : scienco pri pasintaj okaza^joj; rakonto pri okazinta^jo : sekvi per okuloj kaj kompreni ion skribitan : sekvi tion, kion volas alia persono : senti doloron, travivi malfeli^ca^jon : sin vidigi, ekmontri^gi, i^gi videbla : skriba^jo sendita al alia homo : solvota demando, malfacila^jo : suferi pro manko de iu necesa, necesigi ion : surpaperigi vortojn : timego : tio, kio igas iun agi a^u opinii en iu maniero : trairi, preteriri; transirante malaperi, ne da^uri : trovi la respondon al demando, la rimedon kontra^u malfacila^jo : vira ido de samaj gepatroj : vira homido : viro ligita al virino por kunvivado kaj nasko de infanoj : La vortoj estas: aparato, aperi, bezoni, dokumento, edzo, elporti, filo, frato, gardi, hejmo, historio, horlo^go, ^jeti, kapti, konduki, kontroli, lasta, legi, letero, mono, motivo, obei, obstina, pasi, pla^ci, preni, preska^u, problemo, promesi, ri^ca, sata, ser^ci, skribi, solvi, suferi, ^san^gi, ^steli, teruro, tipo, uzi -----------------------------------------------------------------------