----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 19 (DEK NA^U) Petro: Eble ni forkuris tro rapide. ^Cu vere fantomoj ekzistas? Ralf: ^Cu vi volas raporti pri la vo^co al viaj gepatroj? Se jes, vi ne plu estas mia amiko. Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita doma^co, vi... Petro: Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, ke ni ludis tie. Tio estas nia sekreto. Mi nur v... Ralf: Jes. Sekreto kunigas la amikojn. Se vi gardos la sekreton, vi restos mia amiko. Sed se vi malka^sos ^gin al granduloj, mi... mi... mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke neniam plu en via tuta vivo vi forgesos tiun tagon. Kredu min, en via tuta vivo, tio estos la lasta fojo, kiam vi rompis promeson. Kio? ^Cu tio igas vin ridi? Petro: Mi ne ridas, mi nur v... Ralf: Anka^u mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri veraj dan^geroj, ^cu? Kaj se vi... Petro: Sed mi tute ne volas diri ion al la gepatroj. Mi nur... Ralf: Kaj se vi rakontos ^gin en la lernejo, ne estos pli bone por vi. Mi plorigos vin tute same. Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via patrino krios furioze kiam vi revenos hejmen. Mi ku^sigos vin en akvo kaj sidos sur via kapo. Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj veturigos vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute sola kaj perdita, kaj vi ploros. Vi... Petro: Vi e^c ne scias ^sofori. Mi ne kredas je via kaptilo. Kaj cetere, mi nur... Ralf: Jes, mi scias ^sofori. Petro: Vi ne rajtas ^sofori ^car vi estas tro juna. Kaj vi ne havas a^uton. Ralf: Mi ne zorgas pri tio, ^cu mi rajtas a^u ne. Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. Mi ^stelos iun veturilon, jes, mi ^stelos veturilon de iu instruisto en la lernejo kaj veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj a^u samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino el la malnova doma^co, kaj poste la gepatroj... Petro: Vi diris "virino", do vi ne kredas, ke estas fantomo. Vi do konsentas, ke... Ralf: Kompreneble mi ne kredas je fantomoj. La virino, kiun ni a^udis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi ^sin mia servistino: ^si faros ^cion, kion mi volos. Kaj se vi parolos pri ^si... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, ^car vi tro timus... ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (19) Kiuj estas Petro kaj Ralf? Kial Ralf provas timigi Petron? Kiamaniere li provas timigi lin? ^Cu Petro estas timigita? Kion Ralf rakontas pri la virino? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (19) Ekzemplo: speco de agado : ---> speco de agado : maniero Trovu la vortojn! afero, io pripensebla : agi farante sian taskon, servon, oficon : bona sento de komforteco a^u ^gojo : de tiu speco : deziranta nenion alian ol tio, kion oni havas : ekhavi : ekmalfunkcii : en bezonata kiomo : enpreni akvon : esprimi doloran senton per neparolaj sonoj : facile uzebla, bona por la celo : fari tre malpla^can senton : granda en la direkto nek de longo nek de diko : ^gusta aran^go a^u dismetado : havigi al si inter^san^ge por mono : iri, sed ne pa^sante : je ^ciu tempo : konsenti ricevi ion : kontra^ukrima administra^jo : kunmeti tiel, ke oni ne povas facile rekoni la partojn : malesti, foresti, ne esti sufi^ce multe : malfaciligi a^u malhelpi ies movojn, maloportuni al iu : meti en situacion a^u pozicion, kiu malebligas eniron a^u eliron : ne da^urigi : ordigi, prizorgi : pla^ca per ^gentileco, amikeco : povanta bone kaj ^guste decidi : preni kun si, havi kun si : pro dubo halti ne sciante, kion fari : proksime al : pura, travidebla, komprenebla : rebonigi, refunkciigi : rediri, refari : senakva a^u kun malmulte da akvo : senti bezonon trinki : senti strangecon, neatenditecon, nekutimecon : senvivi^gi : sidilo : speco de agado : ujo por trinka^jo : La vortoj estas: a^ceti, afabla, akcepti, apud, aran^gi, ^ciam, dolori, fermi, fini, funkcii, glaso, ^gemi, ^geni, heziti, klara, kontenta, lar^ga, maniero, manki, miksi, miri, morti, objekto, oportuna, ordo, panei, plezuro, polico, porti, ricevi, ripari, ripeti, sa^ga, se^go, seka, soifi, sufi^ca, tia, trinki, veturi -----------------------------------------------------------------------