----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 17 (DEK SEP) "Sed kial, kial, kial?" diris la policano preska^u krie al sia edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. "Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro travivi aventuron! ^Si ne estas ri^ca. Ne kun la espero ricevi monon ili ^sin kaptis. ^Si ^ciam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do, ne ^car ^si enmiksis sin en iun kriman agadon ili ^sin kaptis. Pro kio do? Por kio?" "^Si instruas, vi diris al mi. Kion do ^si instruas? Kio estas ^sia fako?" "^Si instruas historion, sed ^si estas specialisto pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj." "Pro tio ver^sajne ^si malaperis, sed ni ne trovos la motivon uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okaza^joj. Kiel la afero komenci^gis?" "Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj -- Tom kaj Linda -- rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Ili rimarkis pro lia ka^sa, ^stela maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste a^udi^gas bruo, kvaza^u iu falus. Bob, kiu ali^gis al Tom kaj Linda intertempe, eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: ^si ku^sas senkonscia. Tom foriras ser^ce al helpo, dum Bob gardas la junan profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed ^ci-foje Bob estas senkonscia, batita al-kape. Intertempe la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda. ^Si sukcesas kunveturi en lia a^uto, sed ne sukcesas igi lin diri ion helpan. Tamen ^si notas la numeron, markon kaj tipon de la a^uto..." "^Cu la a^uto estis lia? ^Cu ne estis ^stelita veturilo?" "Ne. Ver^sajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam ^si petis, ke li veturigu ^sin, tio al li ne pla^cis, sed li ver^sajne opiniis, ke estos e^c pli suspekte malakcepti ^sin." "Vi do scias, kiu li estas, ^cu ne?" "Jes, ni kontrolis. Estas la frato de fra^ulino Marta, unu el la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis." "Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj okaza^joj?" "La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blondulon ni ankora^u ne pridemandis." "Kial?" "Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola ^sanco retrovi Gerdan. Beda^urinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan. Eble li ludis sian rolon kaj ^gin finis. La aliaj -- tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis ^sin, estis senkonsciigita -- certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, ^car nek la alta blondulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidenti^gos, ke la tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la trinka^jon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni ^gis nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli ^sajnas, ke tio ne okazos. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (17) Pri kio parolas la policano? Kion precize instruas Gerda? Kiu estas la alta blondulo? Kiu estas Marta? Kial oni ankora^u ne pridemandis la blondulon? Kiel la policano esperas retrovi Gerdan? ----------------------------------------------------------------------- NOTOJ Jen ankora^u kelkaj vortoj, kiujn ni uzos por paroli pri la lingvo. Grupon de vortoj kun verbo en la centro oni nomas FRAZO. Jen ekzemplo: Linda rigardas la blondulon. Frazo normale havas subjekton. La SUBJEKTO estas tio, kio faras la agadon de la verbo. En tiu ^ci frazo "Linda" estas la subjekto. Frazo ofte havas objekton. La OBJEKTO estas tio, al kio la agado de la verbo estas farata. En ^ci tiu frazo la objekto estas "la blondulon". Oni montras la objekton a^u per prepozicio ("Linda rigardas al la blondulo") a^u per la fina^jo "-n". Tiun fina^jon "-n" oni nomas AKUZATIVO. Kiel vi jam lernis, oni uzas akuzativon ne nur por montri la objekton en frazo, sed anka^u por aliaj aferoj. * * * Jam en la oka ^capitro vi lernis pri la pronomo "si". La pronomo "si" estas la REFLEKSIVA PRONOMO de Esperanto. Esprimoj uzantaj ^gin estas REFLEKSIVOJ. Kiel vi jam scias, "si" resendas al la subjekto. Ekzemple: Linda vidas sin. signifas: Linda vidas Lindan. Oni devas scii, ke "si" resendas al la plej proksima subjekto. Normale tio estas la subjekto de la plej malgranda frazo (a^u "subfrazo"), en kiu ^gi aperas. Do en la frazo: Tom scias, ke Linda vidas sin. "si" resendas al "Linda" (la subjekto de "vidas"), ne al "Tom" (la subjekto de "scias"). Pro tio, "si" neniam povas esti mem la subjekto a^u parto de la subjekto de iu verbo. Ekzemple, jena frazo estus tute neebla, se oni enmetus la vorton "sia": Linda pensas, ke ___ opinio estas prava. En tiu frazo "sia" devus resendi al la subjekto de "estas", kiu estas... "sia opinio". Neeble! En ^ci tiu ^capitro estas pli malfacila ekzerco pri refleksivoj. ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (17) Nun vi scias kvar vortojn, kiuj aspektas simile: PER, POR, PRI, PRO. PER montras ILON: Mi venis per a^uto. POR montras CELON: Mi a^cetis kafon por vi (por trinki). PRI montras TEMON: Mi parolis/lernis pri historio. PRO montras KIALON: ^Si ^satas lin pro liaj blondaj haroj. (CELO = tio, kion oni volas havi a^u fari.) Enmetu unu el tiuj vortoj en ^ciun lokon: Mi multe lernadis ___ lingvistiko ___ sukcesi en la universitato. ___ la malfrua horo mi decidis veturi ___ a^uto, ___ esti pli rapida. ___ kio temas? - Mi ne scias; mi ^jus alvenis. Mi dankas vin ___ via helpo. ___ la bruo en mia angulo, estis ___ mi tre malfacile a^udi. Mi scias certe ___ tio, ke mi vidis ^gin ___ miaj okuloj. ^Si venis ___ instrui kripta^jo-sciencon, sed mi neniam a^udis ___ tiu fako. Ekzemplo: {Tom} scias, ke {Linda} rigardas al {Tom}. ---> Li scias, ke ^si rigardas al li. Forigu la vortojn kun "{}"! Marko pensas, ke {Marko} rompis {la} tason {de Marko}. Marko pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Marko}. Tom pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Marko}. Tom pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Tom}. Tom pensas, ke {Marko} rompis {la} tason {de Tom}. De Petro {Linda} a^udas malveran rakonton pri {Linda}. De Petro {Linda} a^udas, ke Tom rakontis malvera^jon pri {Linda}. Ivano scias, kie {Petro} ka^sis {la} tason {de Petro}, sed {Ivano} ne scias, kie {Petro} ka^sis {la} tason {de Ivano}. {Linda} timas, ke la spiono sekvas {Lindan} tra la urbo. {Petro} timas, ke {Linda} amas {Lindan} pli ol {Petron}. {Linda} ^ciam pensas, ke {la} opinio {de Linda} estas prava. Marko diras, ke {Petro} perdis {la} tason {de Marko}. Sed Petro diras, ke {Marko} perdis {la} tason {de Marko}. Linda ne scias, ke {Marko} {Lindan} amas. Linda ne scias, ke {Marko} {Gerdan} amas. -----------------------------------------------------------------------