----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 16 (DEK SES) "Kie mi estis en mia raporto? Ha jes! Mi memoras. Li eliris el tiu vendejo kun papera sako plena je dol^ca^joj." "Eble estis ^cefe pano." "Prave, eble pano. ^Ciaokaze, jen mi ekvidis lian a^uton, kiu staris flanke de la strato. Mi pensis: nun li forveturos a^ute, kaj mi ne plu povos sekvi lin. Sed ne. Li nur iris porti tiun sakon al la a^uto, ^gin metis en ^gin, re^slosis la a^utopordon, kaj plu piediris. Nur tiam mi havis la ideon noti la numeron de lia a^uta numerplato. Mi do eksekvis lin plu. Li pa^sis sur la dekstra flanko de la strato, kaj mi sekvis iom malproksime sur la maldekstra flanko." "^Cu li rimarkis, ke vi lin sekvas?" "Certe ne. Subite, li eniris restoracion. Mi hezitis: ^cu anka^u mi eniru? A^u ^cu mi tro riskos, ke li vidos kaj rekonos min? Unuflanke, mi deziris spioni lin. Aliflanke, la risko, ke li rekonos min, estis reala, kaj min ^genis. Dum mi staris tie hezitante, eniris la restoracion grupo da soldatoj, eble ok a^u na^u, junaj viroj, kiuj militservis, videble. Dum ili eniris kaj la pordo estis malfermita, mi vidis, ke la restoracio estas granda kaj plena je homoj. Mi sekvis la ok a^u na^u soldatojn kaj trovis sidlokon ne tre videblan de la loko, kie mia blondulo ^jus eksidis." "Li do estas _via_ blondulo, ^cu?" "Ne parolu malsa^ge. Vi perfekte scias, kion mi volas diri. Estis turka a^u pse^udoturka restoracio, kun stranga muziko kaj strangaj vesta^joj. La kelneroj estis vestitaj per t.n. (=tiel nomataj) naciaj vestoj multkoloraj. Mi man^gis bonegan supon, sed poste ion, pri kio mi ankora^u nun min demandas, ^cu estis pecoj el hundo a^u kato. Certe ne estis kokida^jo, sed krom tio mi havas neniun certecon. Anka^u la salato estis tre bona, sed la kuko estis treege dol^ca, tro dol^ca por mi, kaj same la turka kafo; ^gi estis nekredeble plena je sukero, kaj mi man^gis tiom da kafpulvoro, kiom mi trinkis da kafo." "Mi miras pri la grava loko, kiun konsideroj pri man^go kaj trinko okupas en via spionraporto. Mi atendis aventurojn, sed venas ^cefe menuoj." "Ne ridu pri mi, a^u mi ne da^urigos la rakonton. Okazis io. Du el la soldatoj estis furiozaj, ^car la kelnero ne volis porti al ili bieron. Ili faris bruegon, kriegis, kria^cis, la aliaj provis ilin silentigi, kaj finfine speco de milito komenci^gis inter ili. Ili ekbatis unu la alian kun rimarkinda forto. Subite, jen unu telero flugis tra la aero, poste du, tri, kvar, kvin aliaj teleroj, unu taso e^c flugis ^gis la plafono..." "Kia ^gojo! Kia plezuro! Kiajn perfektajn amikojn vi trovis!" "^Cefe, kia bruo! ^Sajnis, ke ili rompas mil glasojn samtempe, dum cent viroj kune kria^cas, kaj dek muzikistoj provas kune superi la bruon de la telera milito." "Tre bela atmosfero, ^cu ne? Mi gratulas vin. Estis kura^ge resti tie." "Jes. Kia vivo! Cetere, mi estas kura^ga, ^cu vi neniam rimarkis?" "Mi ne konas vin sufi^ce, sed via kura^go ne mirigas min. Bela, kura^ga, riskema, aventurema, bonkora: vi estas la perfekta virino. Sed pri via perfekteco ni havos aliajn okazojn paroli. Kio okazis post la telera, glasa kaj turkakafa milito?" "Mi rimarkis tre beda^urindan aferon, nome, ke la blondulo ne plu trovi^gas en la restoracio. Li certe foriris, dum mi tiom interesi^gis pri la intersoldata milito. Mi vere beda^uras mian mankon de observemo. Sed kion fari? Beda^uri ne helpas, Mi fu^sis mian taskon. Mi provos ne fu^si ^gin alifoje." "Nu, prave, estas tre beda^urinda afero. E^c se nur ^car ^gi montras, ke vi tamen ne estas plene perfekta. Sed mi almena^u ^gojas pri unu afero: vi fakte ne tiom interesi^gis pri _via_ blondulo. Do eble vi pravas, eble li ne estas _via_ blondulo, eble vi tamen preferas vian karan brunharan amikon Tom." "Eble, eble. Sed ^cu vi vere scias, kial mi forturnis miajn okulojn de tiu blondulo, kvankam mi anta^ue decidis plej multe informi^gi pri li?" "Nu, ver^sajne ^car..." "^Car unu el tiuj junaj soldatoj estis tiel bela viro!" ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (16) Kion faris la junulo, post kiam li eliris el la vendejo? Kien li subite eniris? Kial Linda hezitis sekvi lin tien? Kiel aspektis la restoracio? Kion man^gis Linda? Kion faris la soldatoj? Kia estas Linda? Kio estas Linda? Kion rimarkas Linda post la telera milito? ----------------------------------------------------------------------- NOTOJ Nun vi devas lerni kelkajn novajn vortojn. La unua vorto ver^sajne ne estas por vi nova; ^gi estas la vorto "ESPERANTO". Se vi tion ne jam sciis, nun mi informas vin: Esperanto estas la nomo de tiu ^ci lingvo, kiun vi nun lernas. Ne ridu tro pri tiu klarigo! En kelkaj lingvoj Esperanto ja havas alian nomon. Ekzemple, en la lingvo, kiun parolas pli da homoj ol iun alian lingvon en la mondo, Esperanton oni nomas "shi4 jie4 yu3". ^Cu vi tion jam sciis? Mi gratulas! A^u ^cu eble tiu granda lingvo estas via lingvo? La aliaj vortoj, kiujn mi volas nun klarigi, estas vortoj, kiuj helpos nin paroli pri la lingvo. Ekzistas en Esperanto kvar grandaj vortklasoj (vortospecoj): SUBSTANTIVOJ (o-vortoj), kiuj montras a^jojn: tablo, knabino, spegulo, libero, amo,... ADJEKTIVOJ (a-vortoj), kiuj montras ecojn: bela, juna, granda, studenta, ka^sa,... VERBOJ (kun fina^joj "-i", "-is, "-as", "-os", "-u", "-us"), kiuj montras agojn a^u situaciojn: esti, scii, rigardi, proksimigi, amiki^gi,... ADVERBOJ (e-vortoj), kiuj montras manierojn: tute, kompreneble, ver^sajne, fakte, ka^se,... Aliaj vortklasoj, pri kiuj ni volos paroli, estas: PREPOZICIOJ, kiuj montras rilatojn: de, al, kun, pri, da,... PRONOMOJ, kiuj resendas al substantivoj: mi, ni, vi, li, ^si, ^gi, ili, si, oni. ARTIKOLO, kiu montras konatecon: la. ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (16) Nun mi povas klarigi, kiel "kia" kaj "kiel" estas malsamaj. Per "kia" oni demandas pri eco, do pri adjektivo (a-vorto). Per "kiel" oni demandas pri maniero, do pri adverbo (e-vorto). "KIA estas via amiko?" - "Li estas belA." "KIEL vi man^gas?" - "Mi man^gas malrapidE." ^Sia viza^go subite i^gis ru^ga. "KIA ^gi i^gis?" - "^Gi i^gis ru^gA." "KIEL ^gi i^gis ru^ga?" - "Subite." Metu la ^gustan vorton! ^Ciu mankanta vorto estas unu el: kiel, kia, kian, kiaj, kiajn. Kun ___ sako li eliris? - Li eliris kun papera sako. ___ li forveturos? - Mi pensas, ke li forveturos a^ute. ___ numeron vi notis? - Mi notis lian a^utan numeron. ___ vi sekvis lin? - Mi sekvis lin iom malproksime. ___ li estis vestita? - Li estis vestita per multkoloraj vestoj. ___ vi sentas vin hodia^u? - Mi sentas min tre bone, dankon! ___ estas via sano? - Multe pli bona ol hiera^u. ___ virojn ^satas Linda? - ^Si ^satas blondulojn. ___ vi ekkonis lin? - Ni estis en la sama lernejo. ___ restas Gerda? - ^Si restas soifa. -----------------------------------------------------------------------