----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 14 (DEK KVAR) "Kie diable mi trovi^gas?" diris al si Gerda, kiam ^si veki^gis. ^Si ku^sis sur lito -- sur malkomforta, tro mallar^ga lito -- en ^cambro nekonata, en domo nekonata. Mankis al ^si forto, kaj ^sia tuta korpo iom doloris; ^si estis laca, kvaza^u ^si estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj, kvaza^u ^si estus movinta pezajn rokojn kaj ^stonojn dum multaj kaj multaj tagoj, sen e^c horo da dormo, kvaza^u ^si estus mar^sinta dum multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, ^si estis lacega, kaj ^sajnis al ^si, ke ^ciuj muskoloj de ^sia korpo plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga. Kaj tamen ^si sciis, ke ^si faris neniun korpan laboron; ^si sentis sin mal^goja; ^siaj okuloj malseki^gis; ^si ploris. Ne estis multe da lumo en la ^cambro. Kvankam ^si sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis ^sian deziron plu ku^si. ^Si sekigis siajn okulojn kaj elliti^gis. ^Si iris al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestrokovrilojn, kiuj malhelpis la envenon de lumo. ^Si anka^u esperis, ke ^si vidos la sunon. Krome, estis tre varme en la ^cambro, kaj estus sa^ge malfermi la fenestron por enlasi iom da pura aero. Sed ^si ne sukcesis. Io malhelpis, ke tiu malnova fenestro movi^gu. ^Si iris al la pordo; ^gi estis ^slosita, kaj ^slosilo nenie videblis. La ^cambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris tablo kaj se^go. ^Si sidi^gis sur la se^gon, metis la brakojn sur la tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. "En^slosita mi estas," ^si pensis. "Oni en^slosis min!" Anta^ue ^si ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Liberi estis io perfekte natura: ^si iris, kien ^si deziris, sen iu ajn malhelpo, kaj tiu libereco ^sajnis rajto evidenta. Kaj nun oni malliberigis ^sin malanta^u ^slosita pordo. ^Si, kiu tiom ^satis ^goji, ridi, kanti, kiu tiom ^satis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis ^sin en la malfacilaj horoj de la vivo. ^Si ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en ^sia koro ne plu lumis la kutima suno de ^gojo. Kaj jen subite ^si reagis: ^si iris al la pordo kaj ^gin batis kun plej granda forto; ^si faris timigan bruon, sed nenio okazis. ^Si vokis pli kaj pli la^ute, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, ^si revenis al la lito kaj reku^si^gis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj ^si restis tiel, ku^se, kaj fine, tro laca, ^si ekdormis. Vekis ^sin infana vo^co; ^gi venis el iu alia ^cambro, en la sama domo, tute certe; ^gi diris: "Neniam diru nek al via patro nek al via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite ludi ^ci tie. Se ili scius..." Alia vo^ceto respondis: "Mi neniam diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam oni scios, ke ni venis ludi ^ci tie." Gerda diris: "Infanoj, ^cu vi a^udas min?" ^Sia koro batis espere. "Iu parolis," sonis unu el la infanvo^coj, sed a^udeble la knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. "^Cu vi a^udis?" "Estis kvaza^u vo^co de virino," diris la alia. "Infanoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni ^slosis la pordon, mi estas en^slosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min," Gerda plu petegis. Sed la reago de la infanoj estis plej senkura^giga. "Venu!" kriis unu. "Estas fantomo!" "Vi pravas," la dua respondis, "oni ^ciam rakontis pri fantomo en ^ci tiu forlasita domo. Fantomino, oni diris, kaj la vo^co estis ina. Ni rapide forkuru!" "Mi timas," ankora^u diris la unua, dum la bruoj klarigis al Gerda, ke la du knaboj forkuras kaj lasas ^sin sola, sola, sola... ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (14) ^Cu Gerda sciis, kie ^si estas? Kiel aspektis la ^cambro, en kiu Gerda ku^sas? Kial Gerda estis lacega? ^Cu ^si ^satis sian malliberecon? Kiel ^si provis liberi^gi? Kio vekis ^sin? Pri kio la infanoj parolis? Kial la infanoj ne helpis ^sin? Kun kiu Gerda estis post la forkuro de la infanoj? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (14) Ekzemplo: parto : ---> parto : peco Trovu la vortojn! afero : akiri scion : aspekti : diri reage al demando : dormigilo : en kiu tempo : enhavanta ^cion enhaveblan : facile videbla, komprenebla : fari por si ideon pri io : havi ideon pri : havi similan opinion : io el tre malgrandaj partetoj : io, kio restu ka^sita, ne konata : iradi pro plezuro : komunika^jo : kontra^u la normala sa^go : lernigi : malgranda : malmontri : malproksima : parto : pensa^jo : pli alta ol : rapida, ne atendita : rilatanta duo : sciigi, konigi : tio, pri kio io estas : vera^jo : voli havi : vorto, per kiu persono estas konata : La vortoj estas: absurda, a^jo, deziri, drogo, eta, evidenta, fakto, fora, ideo, imagi, instrui, ka^si, kiam, komuniki, koni, konsenti, lerni, mesa^go, nomo, paro, peco, plena, promeni, pulvoro, respondi, sekreto, subita, super, ^sajni, temo -----------------------------------------------------------------------