----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 13 (DEK TRI) La vojo ^sajnas longa, kiam oni silentas la tutan tempon. Linda estas parolema; krome, ^si deziras ricevi informojn pri sia stranga kunulo; ^si do tute ne ^satas tiun longan silentadon. Kial ne provi denove? ^Si decidas, ke ^si rekomencos paroli. Se li ne ^satos, nu, li esprimos sian mal^saton, kaj ili plu veturos senvorte, kaj la vojo plu ^sajnos longega. "Vi diris...," ^si komencas, ne sciante, kiel ^si finos, sed feli^ce ideo tuj venas: "Vi diris, ke vi havas zorgojn. Nu, ofte oni sentas sin pli bone, kiam oni esprimas siajn zorgojn al iu." "Vi estas scivolema, ^cu ne? Nu, mi ne volas esti malafabla kun tiel bela knabino, kiel vi. Pardonu, se mi ne montras min pli amiki^gema. Sed miajn zorgojn mi ne povas klarigi." "^Cu vi estas certa? Oni ofte imagas, ke afero estas neebla, ^car oni ne scias, kiel komenci, sed..." "Ne. Kiom koncernas min, ne estas tiel. Mi ne povas rakonti pri miaj zorgoj, ^car ili koncernas personojn, pri kiuj mi ne rajtas paroli. Oni devas esti diskreta, ^cu ne? ^Cu vi ^satus, ke viaj amikoj rakontu ^cion pri vi al nekonato?" "Kompreneble ne. Mi bone komprenas vin. Fakte, mi ne estas speciale scivola. Mi komencis diri tion nur, ^car mi trovis la silenton peza kaj la vojon pli kaj pli longa. Sed mi tute ne volus maldiskreti." "Estas fakto, ke oni kutime interparolas, kiam oni veturas kune. Mi ver^sajne ne estis tre ^gentila, lasante tiun silenton da^uri kaj da^uri pli kaj pli peze por vi. Mi e^c ne rimarkis, ke silento esti^gas kaj da^uras. Mi estis absorbita de miaj pensoj, de miaj zorgoj, kaj anka^u de la vojo. Oni devas atenti la vojon, kiam oni ^soforas, ^cu ne? Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud mi, plej proksime al mi, mi tamen forgesis pri vi. Nur ekzistis por mi la vojo en miaj okuloj, kaj la zorgoj en mia kapo." "^Ce mi okazis la malo. Mi da^ure pensis pri vi. Mi rimarkis, ke vi ne aspektas tre ^goje. Vi ^sajnis malfeli^ca. Mi min demandis, ^cu mi povus helpi. Vi ja tre afable konsentis min veturigi. Mi sentas min danka. Mi volus redoni al vi similan servon. Mi opiniis, ke se mi helpas vin vortigi vian mal^gojon, tio eble senpezigos vin, kaj mi estos kontenta agi helpe. Eble estas stulte, sed mi ^ciam deziras feli^cigi la homojn." "Vere, vi estas tre bonkora. Mi ege beda^uras, ke mi ne povas jesi al via propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj koncernas aferojn, pri kiuj mi ne rajtas rakonti. Nu, jen ni alvenas. Kie vi deziras, ke mi lasu vin?" "Kien precize vi iras? Kie vi haltos? Kie vi lasos la a^uton? Vi povus lasi min tie. Estos plej facile por vi." "^Ciam scivola, ^cu ne? Vi ^satus scii, kien mi iras," li diras ridante, dum Linda sentas sin ru^gi^gi, ^car similan rimarkon ^si tute ne atendis. Dum momento, ^si ne scias, kiel respondi. ^Si sentas sin stulta. "Tute ne," ^si fine diras, malvere. "Kien vi iras, tio tute ne interesas min. Mi proponis tion nur, ^car tio ^sajnis plej facila. Sed se ^genas vin, ke mi scios, vi povas lasi min ie ajn en la centro. Ekzemple ^ce la Internacia Hotelo, a^u ^ce la Granda Teatro. ^Ciaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos mian vojon. Jen. Tie ^ci estas perfekte. Koran dankon, kaj ^gis revido, kara sinjoro." "^Gis revido, kara spionino!" La a^uto forveturas, kaj Linda ne povas forturni la okulojn de ^gi. Kara spionino, vere! Kion li volis diri? ^Cu li suspektus? Nia kompatinda Linda ne scias, kion pensi. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (13) Kie sidas Linda? Kial ^si volas paroli kun la blondulo? ^Cu la blondulo volas klarigi siajn zorgojn? Kiel Linda klarigas sian scivolon? Kien precize veturas la blondulo? Kie nun staras Linda? Kion ^si timas vidante la forveturantan a^uton? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (13) Ekzemplo: faradi : ---> faradi : agi Trovu la vortojn! anta^ua parto de la kapo : atentinda : centro de supera instruado : ^ci tiam : diri "bonan tagon" : dudek kvar horoj : eltrovisto de sekretoj : en la tempo de : faradi : fina parto de brako : havanta ^gustan opinion : irigi la^u la ^gusta vojo : juna vira homo : kiun oni amas a^u ^satas : konsenti, ke iu faru ion : lernanto ^ce universitato : malnormala : ne konata, ne komprenata : ne la sama : ne ludema, grava : nek ku^si, nek sidi, nek iel movi^gi : pala koloro de haroj : peti informon : pli ^sati : sciigi, ke oni volas ion ricevi : sin movi piede : ^sajni la^uvide : ^sategi : tie, kie muroj kuniras : videbligi : La vortoj estas: agi, alia, ami, angulo, aspekti, blondo, demandi, direkti, dum, grava, iri, kara, knabo, mano, mistera, montri, nun, permesi, peti, prava, preferi, serioza, saluti, spiono, stari, stranga, studento, tago, universitato, viza^go -----------------------------------------------------------------------