----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 12 (DEK DU) Bob duone malfermas la okulojn, ilin refermas, ilin malfermetas denove, ilin refermas, ^gemas, kaj finfine malfermas ilin tute lar^ge. "Donu al mi ion por trinki," li diras. "Trinki? Kion vi deziras trinki?" demandas Tom. "Ion ajn. Brandon. Donu al mi glason da brando." "Kiel vi sentas vin?" diras fra^ulino Marta, la flegistino. "La kapo doloras," Bob respondas ^geme. "Mi petas vin, bonvolu doni al mi ion por trinki." "^Cu vi bonvolas iri," Tom petas la flegistinon, "kaj alporti al li glason da brando?" La flegistino iom hezitas, sed fine kapjesas. "^Cu mi anka^u voku la policon?" ^si diras. "Li ja ricevis baton, baton sufi^ce fortan, por ke li i^gu senkonscia. La^u mia opinio, tio pravigas, ke oni venigu la policon. ^Cu vi ne konsentas?" "Anka^u akvon," diras Bob, anta^u ol Tom trovas la tempon respondi al Marta. "Mi tre soifas. Mi trinkos brandon plezure, sed unue mi trinku akvon. Bonvolu alporti al mi tre grandan glason da akvo kaj iom grandan glason da brando." "Jes. Estus sa^ge voki la policon," Tom respondas al la flegistino. "Se vi ne alportos al mi ion por trinki, mi iros mem," diras Bob. "Mi tre soifas. Vi ne povas imagi, kiom soifa mi min sentas. Mi tuj iros trinki akvon. Kaj poste mi iros a^ceti brandon. ^Cu oni povas ricevi brandon en la memserva restoracio?" "Ne, tute ne," Marta respondas, "sed mi havas brandon en mia ^cambro. Mi alportos ^gin al vi. A^u venu mem, se vi povas. ^Cu vi povas stari^gi?" "Mi povas," diras Bob, tre malrapide stari^gante kun la helpo de Tom kaj de la flegistino, "kvankam dolore." Ili iras al ^sia ^cambro. "Trinku tiom da akvo, kiom vi deziras, " ^si diras. "Kaj poste mi donos brandon al vi. Eksidu sur tiun se^gon, ^gi estas tre komforta, vi vidos." Bob sidi^gas sur la se^gon, iom ^gemas, kaj ricevas grandan glason da akvo kun videble grandega plezuro. "Doloras al mi la kapo," li diras. "Diru," petas Tom, "kio okazis. ^Cu finfine vi klarigos al ni? Ni estas ege scivolaj." Bob pripensas iomete, trinkas iom da akvo, metas la manon al la kapo kun dolora esprimo surviza^ge, kaj fine respondas: "Mi ne povus klarigi. Nenio estas klara. Mi estis tie apud Gerda. Mi a^udis nenion, mi a^udis neniun bruon. Kaj subite ^cio eksplodis en mia kapo kaj mi mortis." ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (12) Kion Bob tuj deziras? Kie oni povas trovi brandon? Kion Bob trinkas unue? ^Cu li povas bone klarigi, kio okazis? ^Cu li a^udis bruon? ^Cu Bob vere mortis? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (12) Forigu la vortojn kun "{}"! Ekzemploj: Marko ^satas {la} a^uton {de Marko}. ---> Marko ^satas sian a^uton. {Petro} ^satas {la} a^uton {de Ivano}. ---> Li ^satas lian a^uton. Por vi: {Linda} rigardas al {Linda} en la spegulo. {Tom} rigardas al {la blondulo}. {Tom} rigardas al {la} kunulo {de Tom}. {Tom} rigardas al {la} kunulo {de la blondulo}. {La} amiko {de Bob} amas {Lindan}. {La} amikino {de Tom} rigardas {la amikinon de Tom} en la spegulo. {La} amikino {de Ivano} amas {Ivanon}. {La blondulo} estas en {la} a^uto {de la blondulo}. Gerda estas en la a^uto de {la} amiko {de Gerda}. {Petro kaj Ivano} ka^sas {Petron kaj Ivanon} sub la tablo. -----------------------------------------------------------------------