----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 11 (DEK UNU) Linda ekhavis ideon. ^Si aliris la junan blondan viron, dum li proksimi^gis al sia a^uto, kaj alparolis lin: "Sinjoro, ^cu vi bonvolus helpi al mi?" Li turnis sin al ^si kun viza^go ^sajne ne tre kontenta, kaj ^sin rigardis dum longa senvorta minuto. "Kiel mi povus vin helpi?" li fine demandis, kaj li tuj aldonis: "Bonvolu pardoni min, se mi respondas nee, sed al mi tempo vere mankas. Mi devas ur^ge veturi al la urbo." "^Guste tiel vi povas min helpi. Mia a^uto paneas. Io estas fu^sita en ^gi. Mi ne sukcesas ^gin irigi..." "Pardonu min, sed mi ne sukcesus rebonigi la aferon, e^c kun plej granda bonvolo. Pri mekaniko mi scias nenion. Mi ^ciam miras vidi, ke veturiloj entute funkcias. Kiam mi vidas motoron, ^ciam mirigas min, ke tia ^sajne senorda aran^go de pecoj kaj objektoj igas a^uton iri. Mi..." "Mi ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis. Mi demandas nur, ^cu vi bonvolus akcepti min en via a^uto ^gis la urbo." La ideo de Linda estis jena: sekvi lin estus dan^gere, sed se li veturos a^ute, mi petos lin akcepti, ke mi veturu kun li, kaj dum la veturado mi igos lin paroli. Mi diskrete faros ^sajne banalajn demandojn, kaj paroligos lin. Tiel mi scios kiel eble plej multe pri li. "Nu, bone," li fine konsentas. "Konsentite, venu." Kaj li malfermas la pordon de la a^uto por ^si. "Dankon, vi vere estas tre afabla. Tio ege helpas min. Mi plej sincere dankas." "Ne dankinde," li respondas, iom seke. Kaj li ekirigas la motoron. "Mi ne ^satas la ideon, ke mi devos venigi ripariston, mekanikiston," ^si diras. "Mi tute ne ^satas a^utojn, fakte. Mi havas veturilon, ^car estas tre oportune, sed mi ne ^satas a^utojn." La alta junulo nur silentas. "Ne estas facile igi lin diri ion," pensas Linda, iom zorge, sin demandante, ^cu estis sa^ge enmiksi sin en tiun aventuron. ^Si forte deziras lin paroligi, sed samtempe timas malkontentigi lin. Neniam estas facile trovi plene kontentigan manieron agi. "^Cu ^genas vin, se mi parolas?" ^si demandas, "vi eble estas silentema." "Mi havas zorgojn," li respondas. "Mi ne volas ^geni vin. Estas jam tiel bonkore, ke vi min veturigas. Mi vere sentas grandegan dankemon al vi." "Ne dankinde," li ripetas, kaj silentas plu, pripensema. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (11) De kiu Linda petas helpon? ^Cu la juna blonda viro estas kontenta? Kien la blondulo volas veturi? Kion volas Linda de li? ^Cu la blondulo konsentas? Pri kio Linda parolas dum la veturo? ^Cu la blondulo estas parolema? ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (11) Ekzemplo: Tio facil[i^g / ig]as la laboron. La laboro facil[i^g / ig]as. ---> Tio faciligas la laboron. La laboro facili^gas. Faru vi: Mi volis aspekti pli bele ol normale. Mi [i^g / ig]is min pli bela anta^u la promenado. Anta^u la promenado, mi [i^g / ig]is pli bela. Penjo ridis pri mi, ^car mi plibel[i^g / ig]is min. Ni veturis en la urbon. Vetur[i^g / ig]is nin Penjo. ^Si [i^g / ig]is mia amiko tuj post mia unua tago en la laborejo. Anta^u la forveturo, ^si trovis min en mia ^cambro, kie mi plibel[i^g / ig]is. La urbo trov[i^g / ig]as tro malproksime de nia laborejo por iri piede. Penjo ne havas a^uton, sed ^si sukcesis hav[i^g / ig]i al si la a^uton de Bob. Post longa promenado en la urbo, ni volis eksidi en trinkejo. Tuj post kiam ni sid[i^g / ig]is ^ce tablo, iu ulo turnis sin. Li turn[i^g / ig]is al ni kaj ekrigardis nin. Ni eksentis nin malbonaj. Lia rigardado malbonsent[i^g / ig]is nin. Ni devis agi. Ni ne plu restis sidaj, ni restar[i^g / ig]is, tiel dev[i^g / ig]ante lin forturni sin. Li komprenis, ke li ^genis nin ade rigardante al ni. Ni kompren[i^g / ig]is al li, ke rigardado povas esti maldiskreta. Mi lernas multon en la urbo. ^Gi lern[i^g / ig]as min pri la vivo. Multhoma kunvivado lern[i^g / ig]as kvaza^u a^utomate en la urbo. -----------------------------------------------------------------------