----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 10 (DEK) Fakte, Tom ne estas ema fidi la flegistinon. Kial? ^Cu vi scias, kara amiko, vi kiu sekvas ^ci tiun aventuron ekde la unua vorto? ^Cu vi scias, kial Tom ne emas fidi la flegistinon? Ne. Certe vi ne scias. Anka^u mi ne scias. Sed fakto restas fakto, e^c se ni ne komprenas ^gin. Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas ^sin kredi. Tom estas agema knabo, e^c iom aventurema, kaj eble tiu tro parolema flegistino ne ^sajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. A^u ^cu temas pri io alia? Tom ege ^satas sian amikon Bob. Li ^sategas lin. Li lin amas, fakte. Bob kaj li amiki^gis anta^ulonge en la urbego, kie ili vivis tiutempe -- ili dumtempe e^c iradis al la sama lernejo -- sed poste Tom devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam, anta^u kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato, amba^u ege dankis la destinon. Ili treege ^satas la tiean bonegan vivon. Ili ^sategas ^gin. Amba^u estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala ^sato al la iom timemaj studentinoj. Eble ^car timema junulino estas malpli timinda ol ino neniam ema timi, ol sen-tim-ulino. ^Cu vi komprenas? Sed nun Tom mal^satas la aventuron. Li sin demandas, kial li sentas tiun flegistinon nefidinda. Li preferus silenteman, grav-aspektan sinjorinon. Tiu ^ci ne aspektas tre zorgeme, kaj li ne trovas ^sin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias ^sin ema fu^si sian laboron. Li timas, ke ^si ofte agas fu^se. Fu^semaj homoj ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino ne estus unu el ili? ^Cu li mispa^sis, kiam li turnis sin al ^si? Sed al kiu alia li povus sin turni? ^Si estis la sola flegistino, kiu trovi^gis en la universitato. A^u ^cu li mispensas? Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. ^Cu tiu belega knabino ne trovi^gas en dan^gero? Li amas ^sin, li e^c amegas ^sin, pli kaj pli, kaj la ideo, ke dan^geraj homoj povus fari ion al ^si, apena^u estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj ^sajnas nun, ke la tuta afero i^gas pli kaj pli mal^satinda. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (10) Kiu ne emas fidi la flegistinon? (Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo) Kie Tom kaj Bob retrovis sin reciproke? (en lernejo / en universitato / en la urbego, kie ili vivis tiutempe) Estas ___ flegistino(j) en la universitato. (unu / du / tri / kvar / kvin) Pri kiu zorgas Tom? (pri Bob / pri Gerda / pri Linda / pri la flegistino) ^Cu Tom ^satas la novan aventuron? (jes / ne) Kiun amas Tom? (Gerdan / Lindan / Rongan / la flegistinon) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (10) Ekzemplo: Tom [*] Linda estas student[*]. ---> Tom kaj Linda estas studentoj. Nun faru vi: Tom [*] Linda estas student[*]. En universitat[*] restoraci[*] ili observas blond[*] junul[*], kiu agas plej strange: Dum li parolas [*] knabino, li ka^s[*] metas io[*] en ^si[*] kafotaso[*]. Eble estis drogo, ^car tuj post ki[*] ^si ekstaras kaj forlasas la restoracio[*], [*] la koridoro[*] ^si jam perdas la konscion. Intertemp[*], Bob sid[*]is ^ce Tom kaj Linda. Li povas rakont[*] al ili[*], ki[*] estas la knabino: ^Si estas Gerda, nova instruist[*] pri kripta^joscienco ([*]novaj sekretaj lingvoj). Ronga, la profesoro pri lingvistiko, volis, ke ^si ven[*] al la universitato [*] instru[*] kaj labor[*] kun li. Kiam ili a^udas ^si[*] falbruon el la koridor[*], Bob kaj Tom rapidas por helpi ^si[*]. Bob metas ^sin bone, tiel [*] ^si ku^su komforte, kaj Tom ir[*] vok[*] flegistinon. Tiu flegistino, dika, grasa kaj parolema, nur post long[*] diskut[*] kun Tom konscii^gas [*] tio, ke la afero ur^gas. Se ^si est[*] pli zorgema, ^si [*] rapidus kaj eble ne okazus jeno: Kiam Tom fine [*]venas kun la flegistino, Gerda estas for, kaj Bob sidas ^ce la koridor[*] mur[*], bat[*]a surkape. Kion [*]tempe faras Linda? ^Si pli kaj pli [*]trankvil[*]as, lasite sola [*] la universitata restoracio kun la blond[*] strang[*]. ^Si observ[*] lin, kaj kiam li eliras tra la pordo alurb[*], ^si[*] sekvas li[*]. Linda estas junulino iom tim[*], certe belega. Tom am[*]as ^sin; li havas okulojn nur [*] ^si. Li zorgas pri ^si. ^Cu ^si trov[*] en dan^gero? Ki[*], fakte, ^si iros? Kaj Gerda, kien ^si[*] fori^gis? Ki[*] okaz[*] kun ^si? La afero [*] pli kaj pli mistera! -----------------------------------------------------------------------