----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 9 (NA^U) "^Si ku^sas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero ur^gas," diras Tom. Li rigardas la flegistinon: ^si estas dika, grasa virino kun bluaj okuloj, ru^gaj haroj, kaj tre ronda viza^go. Jam kelkajn minutojn li provas diri, kio okazis, sed ^sajnas, ke tiu flegistino ne rapide komprenas. La vorto "ur^ga" ^sajnas ne ekzisti en ^sia vortaro. "Ku^sas, ^cu? Meze de la koridoro, ^cu vere?" ^si diras. Videble, la flegistino apena^u povas kredi. "Kial, diable, ^si ku^sus meze de la koridoro?" ^si demandas. "Mi petas, venu ur^ge. Mi ne scias, kial ^si ku^sas tie. Mi nur diras, kion mi vidis. Ni trovis ^sin tie. Eble ^si estis malsana. Mi ne scias. ^Si svenis, ^si perdis la konscion. Nun certe oni devas ur^ge okupi^gi pri ^si." "Stranga afero!" "Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupi^gi pri malsanaj homoj estas via fako, ^cu ne? Venu tuj. Ur^gas!" "Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, ^si svenis en la koridoro? Stranga ideo! Oni neniam svenas tie." "^Cu vere? Kie do oni svenas en ^ci tiu universitato? Pardonu min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apena^u unu semajnon mi estas ^ci tie." "Juna viro, en ^ci tiu universitato, oni svenas en la klas^cambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la dorm-^cambroj, oni svenas en la ban^cambroj, eble e^c oni povus sveni en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam a^udis. Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn niaepoke." "Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda knabino ku^sas en koridoro, kaj neniu zorgas pri ^si!" "Nu, nu, ne maltrankvili^gu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos ^sin." Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun Gerda. Sed jen subite Tom haltas. "Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la flegistino. "^Si estis ^ci tie, kaj ne plu estas, sed..." "Sed estas iu alia, kaj _li_ estas senkonscia, ^sajnas al mi. ^Cu vi konas lin?" "Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li?" La flegistino iras al Bob, kiu falsidas ^ce la koridora muro. ^Si tu^sas lian kapon. "Batita! Oni batis la kapon al li!" "Diable! Bob, Bob! Respondu! ^Cu vi a^udas min? Diru ion, mi petas! Kio okazis? Sed Bob ne respondas, kaj Tom i^gas pli kaj pli maltrankvila. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (9) ^Cu la flegistino venas tuj? (jes / ne) ^Cu oni ofte svenas en koridoro? (jes / ne) Kial Tom ekhaltas? (Li estas novulo. / Gerda ne plu estas tie. / Okupi^gi pri malsanuloj ne estas lia fako.) Kiu sidas ^ce la muro? (Tom / Bob / linda / Gerda / la flegistino) ^Cu Bob paroladas? (jes / ne) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCO (9) Pri demandovortoj. Ekzemplo: ___ vi iras? - Mi iras al la urbo. ---> Kien vi iras? - Mi iras al la urbo. La demandovortoj jam lernitaj estas: kio, kion, kiu, kiun, kiel, kiam, kial, kie, kien, ^cu. Jen por vi: ___ diris la kuracisto? - Li diris, ke mi estu senzorga, ke mia malsano ne estas tro serioza. ___ vi resani^gos? - Balda^u. Eble post kelkaj tagoj. ___ vi iros unue post la resani^go? - Unue mi iros en bonan restoracion. ___ vi iros sola? - Ne, amikoj iros kun mi. ___ helpas vin dum la malsano? - Mia amiko Petro. ___ estas via patrino? - En sia oficejo; ^si devas multe labori tie. ___ vi ne povas iri piede? - ^Car miaj kruroj estas tute senfortaj. ___ vi ekmalsanis? - Mi ekmalsanis tre subite. ___ tio okazis? - En mia laborejo. ___ ili metis en vian laborlokon? - Neniun, do la laboro restas nefarita kaj atendas min. ___ ili metis neniun en vian lokon? - ^Car laboristo por mia laboro estas malofte trovebla. -----------------------------------------------------------------------