----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 6 (SES) Tom: ^Cu vi a^udis? Kio estis tio? Bob: Jes, mi a^udis. Mi a^udis ion. Linda: Anka^u mi a^udis strangan bruon, kvaza^u iu falus en la koridoro. Bob: Kvaza^u _^si_ falus. Tom: Mi havis la saman penson kiel vi. Anka^u mi pensis tion. Anka^u mi pensis: jen Gerda falas en la koridoro. Linda: ^Cu ni iru vidi? Tom: Kompreneble. Ni iru tuj. Bob: Mi iru kun Tom, sed vi restu ^ci tie, Linda. Observu tiun junulon, kun kiu Gerda parolis, kaj kiu eble metis drogon en ^sian kafon. Linda: ^Cu vi amba^u foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas. Bob: Ni ne havas la tempon diskuti. Ni devas iri vidi tuj. Restu trankvile ^ci tie. Vi nenion riskas. Venu, Tom, ni ne perdu tempon. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (6) Kion Tom, Bob kaj Linda a^udis? (koridoron / strangan bruon / penson / la blondulon) Kiu eble falis en la koridoro? (Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo / Ronga) Kiuj iras vidi? (Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / ^ciuj tri) Kiu restas por observi? (Tom / Bob / Linda / la blondulo / Gerda) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (6) Ekzemplo: [Li / Lin] metas [^gi / ^gin] en la [po^so / po^son]. ---> Li metas ^gin en la po^son. Nun decidu vi: La [blondulo / blondulon] metis [sukero / sukeron] en la [taso / tason] de [kafo / kafon]. [Li / Lin] volis iri en la [restoracio / restoracion], al la [bela / belan] [knabino / knabinon], sed [li / lin] falas en la [koridoro / koridoron]. Bob konsentas kun [Linda / Lindan]. [Ili / Ilin] rigardas al la [studentoj / studentojn]. [Iu / Iun] perdis [a^jo / a^jon] en la [restoracio / restoracion]. Ili metas [^gi / ^gin] sur la [tablo / tablon] kaj decidas promeni al la [universitato / universitaton]. [Ili / Ilin] ekiras. -----------------------------------------------------------------------