----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 4 (KVAR) Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis. Tom: Ni parolis pri tiu ulo. Bob: Kiu ulo? Tom: Tiu viro ^ce la angulo. Tiu juna viro. Bob: Pri kiu vi parolas? ^Cu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda? Linda: Gerda! Vi do scias, ke ^sia nomo estas Gerda! Vi do konas ^sin! Bob: Nu, mi ne vere konas ^sin. Mi scias, kiu ^si estas. Tio estas alia afero. Linda: Kiu do ^si estas? Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. ^Cu vere pri tiu blonda junulo vi parolis? Tom: Jes. Pri li. Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin anta^ue. Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda? Bob: ^Si venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kripta^joscienco. Linda: Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-^jo-sci-en-co, ^cu? Kio estas tio? Bob: ^Cu vere vi ne scias, kio estas kripta^joscienco? Oni diras anka^u "kriptografio". Linda: Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. ^Cu vi scias, Tom? Tom: ^Cu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesa^go? Bob: Prave. Jen ^sia fako. Fakte, ^sia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj. Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj? Bob: Anka^u mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko. Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ^cu vi ne konsentas? Bob: Jes. ^Gi aspektis strange anka^u al mi, kiam oni parolis pri ^gi. Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. ^Cu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla? Tom: Mi jam diris al vi, ke ^si ne estas bela. Nur vi estas bela. Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ^si estas la plej bela knabino en la mondo. Sed anka^u Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; ^cu vi konsentas? Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino. Bob: ^Cu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo? Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo. Bob: Diable! Vi ver^sajne amas ^sin. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (4) Respondu: Pri kio Linda kaj Tom parolis? (pri Bob / pri amo / pri la blondulo / pri kripta^jo-scienco) Kiu sidas kun la viro, pri kiu Linda kaj Tom parolis? (Gerda / Ronga / blonda junulo / Bob / neniu) Kiu scias, kiu estas Gerda? (Bob / Linda / Tom) ^Cu Bob konas la blondulon? (jes / ne) Kion instruas Gerda? (novajn lingvojn / lingvistikon / kripta^jo-sciencon) Kiu estas profesoro pri lingvistiko? (Bob / Linda / Tom / Gerda / Ronga / la blondulo) Kiu estas la sola bela virino en la tuta mondo, por Tom? (Gerda / Linda / Ronga / la knabino en la angulo) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (4) Ekzemplo: [Mi / Min] diris [tio / tion] al [vi / vin]. ---> Mi diris tion al vi. Jen: [Ili / Ilin] demandas [mi / min]. [Multo / Multon] diras [li / lin] al la studentoj. Al la studentoj li demandas [tio / tion], [kio / kion] [li / lin] ne scias, sed [ili / ilin] diras [nenio / nenion]. [Ili / Ilin] ne scias. [Linda / Lindan] ne sidas sole. Venas [bela / belan] [junulo / junulon]. [Tio / Tion] certe estas la [universitato / universitaton]. La [studentoj / studentojn] montras al [mi / min] la [studenta / studentan] [restoracio / restoracion]. [Mi / Min] petas [vi / vin], diru al [mi / min] [tio / tion]. La [blondulo / blondulon], [kiu / kiun] staras en la [restoracio / restoracion], estas [stranga / strangan]. [Ili / Ilin] ne pardonas la [nova / novan] [studento / studenton]. [Li / Lin] ne komprenas. [Tio / Tion] estas [mistera / misteran]. [Li / Lin] preferas [sinceraj / sincerajn] [junuloj / junulojn]. -----------------------------------------------------------------------