----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 2 (DU) Linda: Tom! Tom: Kio okazas al vi? Vi estas pala! Bela, sed pala. Linda: Tom! Ne rigardu! Tom: Kio okazas? Linda: Strange! Okazas io stranga, io tre stranga. Tiu ulo, tiu nova studento... Ne, Ne, mi petas vin, ne rigardu. Estu diskreta. Tom: Diable! Diru al mi. Kio estas tiu mistero? Linda: Lia mano agas strange. Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete. Turnu vin iomete, eble, sed tute nature. Li ne vidu, ke vi rigardas al li. Tom: Vi pravas. Io stranga okazas. Dum ^si ne rigardas al li -- ^si nun rigardas al la granda spegulo -- lia mano iom post iom, tre tre malrapide, proksimi^gas al ^sia taso... Linda: Estas io en lia mano. Tom: Mi ne vidas. Li estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta knabo nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas. Linda: Sed mi vidas. Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute bone. Ej! Tom: Kio okazas? Linda: ^Si rigardas al li nun, kaj lia mano haltas. Tom: Kaj kio plu? Diru al mi! Linda: Nun li parolas al ^si. Li montras al la pordo. Tom: Eble li volas, ke ^si rigardu al alia direkto, ke ^si ne plu rigardu al li. Linda: Prave, tute prave. Jen ^si rigardas al la pordo. Li plu parolas kaj parolas. Dum ^si ne rigardas al lia direkto, lia mano plu proksimi^gas al la taso. Ej! Tom: Kio? Kio okazas? Linda: Lia mano revenas, tute diskrete, kvaza^u tute nature. Tom: ^Cu estas io en lia mano? Linda: Nenio plu. Sed tute certe nun estas io en ^sia taso. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (2) Linda estas ___. (malserioza / nova studento / bela kaj pala / io stranga) Kio okazas? (Linda rigardas al la spegulo. / Malalta viro staras inter Tom kaj la pordo. / La blonda viro agas strange. / La nova studento proksimi^gas al Tom.) ^Cu estas io en lia mano? (jes / ne) Al kio montras la mistera ulo? (al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo) Al kio rigardas la juna knabino, kiu estas kun li? (al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo) ^Cu nun estas io en la taso? (jes / ne) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (2) Ekzemplo: Turnu vin iomete, [^cu / se] vi volas. ---> Turnu vin iomete, se vi volas. Jen: Mi ne vidas, [^cu / se] la junulo parolas al la knabino, a^u [^cu / se] li nur rigardas al ^si. Vi vidas lin tute bone, [^cu / se] ne? [^Cu / Se] li agas strange, li estas strangulo. Mi alparolas knabinojn, [^cu / se] ili rigardas al mi. Mi ne scias, [^cu / se] mi alparolu ^sin a^u ne. [^Cu / Se] ^si parolas al mi, [^cu / se] mi reparolu al ^si? Li estas en universitato, [^cu / se] li estas studento. Mi ne certas, [^cu / se] li estas studento. Li estas tro maljuna. -----------------------------------------------------------------------