ĈAPITRO 1 (UNU)

(En universitata restoracio)

Tom: Saluton, Linda.

Linda: Saluton, Tom.

Tom: Diru al mi: kiu estas tiu?

Linda: Kiu?

Tom: Tiu alta, blonda, juna viro...

Linda: Kiu?

Tom: Tiu, kiu sidas en la angulo.

Linda: Ho, tiu!

Tom: Jes, tiu.

Linda: Mi ne scias. Mi ne scias, kiu li estas. Nova studento, verŝajne.

Tom: Li estas tute sola.

Linda: Ne. Rigardu. Bela knabino iras al li.

Tom: Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda.

Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj...

Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda? Nur vi estas vere bela.

Linda: Nu, nu...

Tom: Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda. Mi estas sincera. Venu kun mi!

Linda: Sed...

Tom: Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej bela virino en la mondo, la plej bela virino en la tuta mondo.

Linda: Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta universitato.


DEMANDOJ (1)

	Diru al mi:

Kiu sidas en la angulo?
 (Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro)

Kiu iras al li?
 (Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro)

Al kio iras Tom kaj Linda?
 (al la angulo / al granda spegulo / al la nova studento / al la
blonda viro)

Kiu estas (eble) la plej bela virino en la mondo?
 (Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro)

Kiu estas (eble) la plej malserioza knabo en la universitato?
 (Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro)

EKZERCOJ (1)

	Ekzemplo:

{ -a al -as grand- ir- mi -o spegul- }

---> Mi iras al granda spegulo.

	Jen:

{ -a -as est- grand- li -o vir- }

{ -a -as en est- li -o restoraci- student- }

{ -a jen labor- nov- -o }

{ -a -as nenio nun okaz- special- }

{ -as bel- est- kio -o ? }