* Česky * Deutsch * English * Español * Esperanto * Français * Italiano * Nederlands * Polski * Português * Suomeksi *


La Gerda-kurso en la reto

La Gerda-kurso estas daŭriga Esperanto-kurso por la komputila reto. Ĝi uzas kaj inkluzivas la tekston de la libro Gerda malaperis! de Claude PIRON, kiu estas jam tre vaste uzata por klasa instruado al komencantoj. La libro estas krimromaneto kun zorge kontrolita vortprovizo, tia, ke la plej gravaj kaj oftaj Esperantaj vortoj aperas plej frue en la libro. Ankaŭ la gramatiko estas enkondukata laŭgrade. Por fininto de SEK (Senkosta Esperanto-Kurso per retpoŝto) la unuaj ĉapitroj estas iom tro facilaj, sed ĝis la fino de la kurso oni lernas la plej gravajn kaj utilajn mil vortojn de Esperanto en natura kaj malteda maniero, kaj oni ekzerciĝas pri pensado, legado kaj skribado en Esperanto.

La kurso konsistas el 25 ĉapitroj. Por ĉiu ĉapitro estas demandoj pri la enhavo (por kontroli komprenadon kaj ekzerci skribadon) kaj diversaj ekzercoj. Ekzistas ankaŭ vortlisto en pluraj naciaj lingvoj kun ĉiuj bezonataj vortoj kun tradukoj kaj klarigoj.

Bedaŭrinde, pro manko de tempo, mi ne plu kunordigas korespondan kurson, sed mi lasas la lecionojn kaj vortlistojn ĉi tie, ĉar iu eble volos uzi ilin por memstara lernado aŭ por krei aliajn kursojn. Troviĝas ankaŭ kelkaj materialoj por instruantoj.

Al lernantoj mi rekomendas www.lernu.net.

Edmund GRIMLEY EVANS (edmund ĉe esperanto punkto org)