Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

Vola modo - U-finaĵo

U-formo montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aŭ celata. U-formo ne montras la tempon de la ago, sed dezirata ago ja kutime troviĝas en la estonteco.

laboru = la ago "labori" estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata
estu = la stato "esti" estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata

Sidu sur seĝo! Ordono aŭ peto.

Estu viro! Ordono aŭ peto.

Ludoviko, donu al mi panon.(FE.8)

Diru al mi vian nomon.(FE.18)

Ne rigardu min tiel rigide!(FA1.2)

Ni legu la unuan ĉapitron. Esprimo de deziro.

Ĉu ni iru al la dancejo? Demando pri volo. La efektiva senco de tia frazo tamen plej ofte estas ĝentila propono. Komparu kun ĝentilaj petoj ĉi-poste.

La normala subjekto de U-verbo estas vi. Tial oni normale forlasas vi (subkomprenas ĝin): Venu tuj! = Vi venu tuj! Sed tion oni povas fari nur en ĉeffrazo, ne en subfrazo. Vidu "Mallongigitaj frazoj" pri forlaso de subjekto.

U-modo en ke-frazoj

U-modo estas uzata en ke-frazoj, se la ĉeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.

Mi volas, ke vi laboru. La laborado estas volata.

Li petas, ke mi estu atenta.(FE.26)

Estas necese, ke ni nun unu fojon por ĉiam faru finon al tiu ĉi stato.(L2.112)

Pri verboformoj en ke-frazoj vidu pli detale en "Verboformoj en ke-frazoj".

Ĝentila peto

Por esprimi pli ĝentile sian volon oni uzu la vorton bonvolu plus I-verbo. Oni ankaŭ povas aldoni alian ĝentilan esprimon kiel mi petas, aŭ simile.

Bonvolu sidi ĉi tie! = Sidu ĉi tie, mi petas!

Bonvolu fermi tiun ĉi fenestron! = Fermu la fenestron, mi petas!

Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.

Pri voli por ĝentileco vidu ankaŭ "Voli".


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/veqvol.htm>