Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

UL

UL = "persono kun ia karakterizo". Tio, kio staras antaŭ UL, ĉiam montras tion, kio karakterizas la personon. (Komparu kun IST kaj AN.)

Ecaj radikoj

Plej ofte oni uzas UL ĉe eca radiko (kiu normale estas A-vorto).

bona -> bonulo = persono karakterizata de boneco
juna -> junulo = persono karakterizata de juneco
honesta -> honestulo = persono honesta laŭ sia karaktero
dika -> dikulo = persono aparte dika
lama -> lamulo = persono (daŭre) lama
kara -> karulo = persono aparte kara por la parolanto
fremda -> fremdulo = persono de fremda lando, regiono, urbo k.t.p.
sankta -> sanktulo = persono aparte sankta
nigra -> nigrulo = homo el la tiel nomata nigra raso, negro
blanka -> blankulo = homo el la tiel nomata blanka raso

Alispecaj radikoj

Oni povas uzi UL ankaŭ ĉe aga aŭ alispeca vorto.

timi -> timulo = persono, kiu ofte timas, timemulo
drinki -> drinkulo = persono, kiu (tro) ofte drinkas, drinkemulo
ŝerci -> ŝerculo = persono, kiu ofte ŝercas, ŝercemulo
ĝibo -> ĝibulo = persono kun karakteriza ĝibo
lepro -> leprulo = persono malsana je lepro
almozo -> almozulo = persono, kiu vivtenas sin per almozpetado
azeno -> azenulo = persono simila al azeno, stultulo
miliono -> milionulo = persono, kiu posedas miliono(j)n de ia mono
granda kapo -> grandkapulo = persono kun aparte granda kapo
longaj kruroj -> long(a)krurulo = persono kun aparte longaj kruroj
sen kuraĝo -> senkuraĝulo = persono, al kiu mankas kuraĝo
kontraŭ -> kontraŭulo = persono, kiu daŭre kontraŭas ion aŭ iun certan
antaŭ -> antaŭulo = persono, kiu ekzistis aŭ agis antaŭe
poste -> posteulo = persono, kiu sekvis aŭ sekvos post alia persono (pri la ligfinaĵo E de posteulo vidu "Precizigaj antaŭelementoj")
alia -> aliulo = alia persono (vidu ankaŭ "Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?")
ĉi tie -> ĉi-tieulo = persono, kiu troviĝas ĉi tie

Oni preferas fari kunmetojn kun UL anstataŭ ekz. viro, homo, persono k.t.p. Tiu prefero eĉ estas tiel forta, ke vortoj kiel *timhomo*, *ŝercviro*, *almozpersono* estas rigardataj kiel eraroj, se eblas la saman aferon esprimi per UL.

Bestoj

Oni ankaŭ regule uzas UL en iaj nomoj de bestospecoj, kvankam ne temas pri personoj.

mamo -> mamuloj = klaso de bestoj, kiuj mamnutras siajn idojn
rampi -> rampuloj = reptilioj (kvankam ne ĉiuj reptilioj rampas)
araneo -> araneuloj = grupo de bestoj, el kiuj araneo estas tipa ekzemplo
branko -> brankuloj = tiaj bestoj, kiuj spiras per brankoj

Nevivaĵoj

Okaze oni uzas UL figure por plej diversaj aferoj, ankaŭ nevivaj, kiujn oni volas prezenti kvazaŭ personojn. Vidu ankaŭ IST.

neĝon boras -> neĝborulo = plantospeco, kiu aperas frue printempe, galanto
nubojn skrapas -> nubskrapulo = treege alta domo, kiu kvazaŭ skrapas la nubojn
tri mastoj -> trimastulo = ŝipo kun tri mastoj
peza kargo -> pezkargulo = ŝipo por peza kargo

Ne trouzu UL

Ĉe vorto, kiu en si mem montras ian personon, oni ne uzu senbezone UL. Precipe oni atentu pri participoj kun O-finaĵo. Tia participo ĉiam montras personon, kaj aldono de UL normale estus eraro. Ne diru *parolantulo*, *kurintulo*, *konatulo*, sed simple parolanto, kurinto, konato. (Sed konatulo en la signifo "konato" fakte jam fariĝis tiel kutima, ke oni tamen devas ĝin akcepti kiel idiomaĵon.)

Se oni tamen ja aldonas UL al participo kun O-finaĵo aŭ al alia persona vorto, tiam oni kreas vorton kun speciala signifo. Virulo ne egalas al viro, sed signifas "persono karakterizata de vireco" = vireculo. Konatulo principe estu "persono karakterizata de konateco" = famulo, dum konato simple estas "persono konata de iu". Instruitulo(OV.32) estas "homo karakterizata de sia instruiteco" = klerulo, sciencisto. Ĉe participoj oni nur malofte uzas tiajn nuancojn, kaj la vorto konatulo estas plej ofte nur erare uzata anstataŭ konato.

Ordinara radiko

ulo = persono (sen ia speciala karakterizo)

La memstara vorto ulo povas iafoje ricevi malŝatetan aŭ ŝercan nuancon.

Ĉu UL estas neŭtra aŭ vira?

En "Seksa signifo de O-vortoj" estas klarigoj pri seksa signifo de radikoj. Laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj la sufiksa radiko UL havas la signifon "persono". Tio estas sekse neŭtra signifo. Persono estas aŭ virino aŭ viro sendistinge. Sed en praktika lingvouzo la afero ne estas tiel klara. En multe-nombro UL estas plej ofte neŭtra: saĝuloj = "saĝaj personoj, ĉu viraj, ĉu inaj", junulargastejo = "gastejo por junaj homoj, ankaŭ junulinoj", malrapiduloj = "malrapidaj homoj". Sed en unu-nombro okazas ofte, ke UL praktike signifas "vira persono". Oni ekz. tre malofte diras frazojn kiel ŝi estas belulo. Multaj eĉ opinius tian frazon erara, kaj dirus nepre nur belulino pri virino. La lingvo estas ĉi-punkte malklara. Estas normala afero en Esperanto, ke neŭtra vorto momente kvazaŭ ricevas viran signifon, kiam oni kontrastigas ĝin al ina vorto. Ekzemple junulo kaj junulino = "juna viro kaj juna virino". En tia kunteksto UL fariĝas praktike vira. Tio estas tute oportuna kaj vortŝpara esprimomaniero. Sed per si mem UL estu prefere neŭtra laŭ PMEG. Nur en klara kontrasto kun ina vorto, ĝi montru viron. La malklara signifo de UL estas tamen problemo, kiun finfine nur la libera evoluo de la lingvo povas solvi.

Oni povus starigi la saman demandon pri la sufiksaj radikoj AN, ESTR, ID kaj IST, kaj pri la participaj sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. Sed ĉe tiuj radikoj ŝajnas pli-malpli klare, ke ili ja estas neŭtraj, ne viraj, kvankam eble ne ĉiuj konsentas pri tio.


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ul.htm>