Tabelvortoj je KI ankaŭ enkondukas subfrazojn sen demanda signifo. Ofte tia KI-vorto iel reprezentas aferon, kiu troviĝas ankaŭ en la ĉeffrazo. Tiajn KI-vortojn oni nomas rilataj, ĉar ili montras rilaton inter la subfrazo kaj la ĉeffrazo.
Multaj detaloj pri rilataj KI-vortoj estas klarigataj nur en "Rilata kiu" ĉe kiu, la plej grava KI-vorto, sed validas principe por ĉiuj KI-vortoj. Rilata KI-vorto staras (normale) komence de la subfrazo kiel frazenkondukilo. Pri la pozicio de subfrazaj KI-vortoj vidu ankaŭ "Antaŭmetado de frazparto".
Rilataj subfrazoj - forlaso de TI-vorto
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/sfqlig.htm>