Eksprefikso en kelkaj loknomoj kun la signifo "sankta": San-Francisko, San-Remo, San-Joseo°, San-Marino. Malgraŭ la dividostrekoj tiaj ĉi nomoj estas nekunmetitaj en Esperanto (vidu "Helposignoj"). Ankaŭ eblas skribi sen dividostrekoj: Sanfrancisko, Sanremo, Sanjoseo°, Sanmarino.
"Sankta". Iafoje uzata kiel vera prefikso en Esperantigitaj loknomoj, kies nacilingva nomo ne havas "san", sed alian similan formon: Santo Domingo -> *San-Domingo*, Saint Pierre -> *Sanpiero*°, Saint Helena -> *Sanheleno*°. Tiaj formoj estas evitindaj miksaĵoj. Oni aŭ Esperantigu efektive ekzistantan formon, aŭ oni traduku per la plena Esperanta radiko SANKT: Sankta Domingo (aŭ Santo-Domingo/Santodomingo), Sent-Piero°/Sentpiero° (aŭ Sankta Petro, Sankt-Petro), Sankta Heleno. Kompreneble oni ankaŭ povas uzi la nacilingvan formon senŝanĝe. La Portugala formo "são" estas tamen sone tiel simila al "san", ke oni bone povas Esperantigi ĝin tiel: São Paulo -> San-Paŭlo/Sanpaŭlo (tiam "San" ne estas Esperanta prefikso, sed parto de la radiko). Oni ankaŭ povas Esperantigi laŭ la skribo: São Tomé -> Sao-Tomeo/Saotomeo.
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/san.htm>