RE = "veni aŭ meti denove en la saman lokon kiel antaŭe, denove fari aŭ fariĝi tia kiel antaŭe, fari aŭ okazi ankoraŭ unu fojon en sama aŭ alia maniero". RE estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago. (Komparu kun la neoficiala prefikso RETRO.)
veni -> reveni = veni denove al loko, kie oni estis antaŭe
doni -> redoni = doni ion al tiu, kiu antaŭe havis tion
pagi -> repagi = pagi ion al tiu, kiu antaŭe posedis tion
saluti -> resaluti = respondi saluton per saluto
brilo -> rebrilo = brila speguliĝo
bonigi -> rebonigi = denove bonigi ion, kio malboniĝis
novigi -> renovigi = doni al io novan formon, ripari ion tiel ke ĝi fariĝas kvazaŭ nova
saniĝi -> resaniĝi = fariĝi denove sana post malsanado
naskiĝo -> renaskiĝo = la ago denove naskiĝi (efektive aŭ figure)
legi -> relegi = legi la saman aferon ankoraŭ unu fojon
diri -> rediri = diri denove la saman aferon, diri responde
vido -> revido = la ago denove vidi ion, kion oni antaŭe vidis
trovi -> retrovi = trovi tion, kion oni perdis
formi -> reformi = doni novan formon al io, provi rekrei la originan formon (pri reformo vidu "Streĉitaj formoj")
koni -> rekoni = vidi ion kaj rimarki ke oni jam konas ĝin, agnoski, konfesi la valoron de io
turni -> returni = turni denove en la antaŭan (kontraŭan) direkton
Iuj RE-vortoj ekestis pro influo de nacilingvaj vortoj, kaj havas nelogikan signifon. Ekzemple reprezenti ordinare ne signifas "prezenti denove", sed "agi anstataŭ iu, en ies nomo". Reciti ne signifas "citi denove", sed "parkere laŭtlegi". Resumi ne estas "denove sumi", sed "koncize esprimi la esencon". Tiujn, kaj aliajn vortojn, oni nun normale rigardas kiel nekunmetitajn (faritajn el la radikoj REPREZENT, RECIT kaj RESUM). Se oni volas uzi ĉi tian vorton en ĝia logika signifo, oni eble elparolu kun distingiga akcento je la prefikso: réprezEnti, récIti, résUmi. Skribe oni povas uzi dividostrekon: re-prezenti, re-citi, re-sumi.
Returni kaj precipe returna kaj returne estis antaŭe uzataj ankaŭ pri reirado kaj redonado pro influo de nacilingvaj vortoj. Neniam li alportas returne (= reen) tion, kion li prenis!(FA3.2) Sur la returna (= reira) vojo li renkontis du lernejkamaradojn.(FA1.89) Nun oni uzas tiujn vortojn nur kiam temas pri efektiva returnado.
ree = denove, ankoraŭ unu fojon
reen = al la antaŭa loko denove (vidu ankaŭ "N por direkto")
Oni ankaŭ provis uzi RE memstare kiel vorteton anstataŭ ree aŭ reen, precipe en poezio. Normale oni ne povas tiel uzi RE.
Maro, zorga dommastrino,
faldas re kaj re, sen fino,
susure silkajn ondojn.(Poemeto de G. E. Maŭra.)
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/re.htm>