Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

OZ

Ekssufikso en multaj medicinaj kaj botanikaj nomoj de malsanoj: sklerozo, mikozo, koniozo, iktiozo, leŭkozo, bakteriozo. Ŝajnsufikso en multaj vortoj, kie la origina signifo estis "plena, hava, riĉa" aŭ simile: furioza, grandioza, celulozo, mukozo.

Vera sufikso

1. "Malsano, difekto, perturbo". Malofte uzata kiel vera sufikso: arĝenta folio -> arĝentfoliozo, miceto -> micetozo = "mikozo". Normale oni uzas la internaciajn nekunmetitajn radikojn. Sed ofte la internacia vorto ankaŭ povus esti Esperanta kunmetaĵo, ĉar la radikoj identas: nervoza, psikozo, acidozo, leŭkocitozo.

2. "Plena, hava, riĉa". Siatempe iom uzata kiel vera sufikso pro influo de la lingvo Ido: sablo -> *sabloza* = "riĉa je sablo", poro -> *poroza*, suko -> *sukoza*. Nuntempe oni uzas kunmetojn kun plena, hava, riĉa kaj simile (sabloriĉa, porhava, sukoplena) aŭ simplajn A-vortojn sen sufikso (sabla, pora, suka). Se oni uzas OZ en tiu ĉi signifo, oni tre riskas esti nekomprenata.


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/oz.htm>