OP = "grupo kun certa nombro da membroj". OP estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OP, ĉiam montras, kiom da membroj estas en la grupo. Pri skribomaniero vidu OBL.
unu -> unuopo = unu sola afero aŭ persono
-> unuopa = sola, rigardata aparte
-> unuope = ĉiu por si mem
du -> duopo = grupo de du, paro
-> duopa = konsistanta el du membroj
-> duope = en grupo kun du membroj, en grupoj po du
dek -> dekopo = grupo de dek
-> dekopa = konsistanta el dek membroj
-> dekope = en grupo kun dek membroj, en grupoj po dek
Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope.(FE.14) Ili promenas ĉiam ambaŭ kune.
Kvinope (= kvin personoj kune) ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.(FE.14)
En la salono ludis kvaropo da muzikistoj.
Ni demandis ĉiun unuopan personon aparte, sed ĉiu respondis tute same.
La registaro devas protekti la rajtojn de unuopuloj (= unuopaj personoj).
Kiomope ni ludu? = Po kiom da personoj estu en la grupoj, kiam ni ludos?
Rigardu, kiel multope jam aliĝis al ni la britoj, kiuj tiel nevolonte lernas aliajn lingvojn krom sia nacia!(OV.374) La grupo de aliĝintaj britoj konsistas el multaj personoj.
Antaŭ O-finaĵo OP estas forlasebla, ĉar simpla O-formo havas ĉe nombrovortoj interalie la signifon de opo.
duo = duopo aŭ la nombro du
trio = triopo aŭ la nombro tri
deko = dekopo aŭ la nombro dek
opa = kolektiva
ope = kolektive
opo = kolektiva grupo
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/op.htm>